前往目錄

Ĉu aldoni aliajn verbformojn al la participoj?

貼文者: fajrkapo, 2012年7月31日

訊息: 12

語言: Esperanto

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年7月31日下午4:09:35

Ĉu estas korekta aldoni aliajn verbajn formojn al la participoj por formi novajn verbojn? , mi opinias ke tute ne, kaj krome ĝi estas granda eraro. Oni devus eviti tian uzadon.
Ekzemple, estas same kiel se en la hispana mi diras: "estamos cans-ados": Ni estas lacaj, kaj nun mi diras: nosotros cans-ad-amos, ekde la verbo cans-ad-ar...
Same en Esperanto: Mi estas lacata, ekde la verbo laci, kaj nun la nova verbo ekde lacat: lacati, kaj fine: Mi lacatas, malgajo.gif , mi opinias ke oni ne povas aldoni jam novajn verbajn formojn al la verboj, estas grava kaj malbona lingvuzo.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年7月31日下午4:25:12

mi ne certas ĉu mi bone komprenis vian demandon.

evidente *esti lacata* havas neniun sencohavan signifon kaj sekve estas malĝusta.

sed oni ja povas verbigi participojn: tiu ĉi mesaĝo nun skribatas, dum mi sidas en tramo.

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年7月31日下午4:33:40

darkweasel:mi ne certas ĉu mi bone komprenis vian demandon.

evidente *esti lacata* havas neniun sencohavan signifon kaj sekve estas malĝusta.

sed oni ja povas verbigi participojn: tiu ĉi mesaĝo nun skribatas, dum mi sidas en tramo.
Eble la ekzemplo kiun mi metis ne estas tre bona, sed via estas pli bona. Ĉu vere estas korekte?, anstataŭ: tiu ĉi mesaĝo nun estas skribata, dum mi sidas en tramo...Mi opinias ke tiu ĉi dua estas pli ĝusta, fakte, la nura ĝusta. Skribatas eble estas komplenebla sed ne ĝusta, kiel -unt por formi tian aktivan participon.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年7月31日下午4:38:15

ambaŭ estas ĝustaj sed "esti skribata" estas evidente pli kutima.

reveninte hejmen mi serĉos la tiurilatan pmeg-ĉapitron, se ne aliulo jam faros... ridulo.gif

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年7月31日下午4:42:01

darkweasel:ambaŭ estas ĝustaj sed "esti skribata" estas evidente pli kutima.

reveninte hejmen mi serĉos la tiurilatan pmeg-ĉapitron, se ne aliulo jam faros... ridulo.gif
Bone DW multan dankon

tommjames (顯示個人資料) 2012年7月31日下午4:55:13

fajrkapo:Mi opinias ke tiu ĉi dua estas pli ĝusta, fakte, la nura ĝusta.
Verbigitaj participoj estas tute gramatike ĝustaj, sed ili varias en uzindeco pro sia ofteco. Formoj "intus" kaj "atas" estas plej popularaj, kaj ne vere malkonsilindaj.

PMEG havas pli da informoj en ĉi tiu paĝo.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年7月31日下午5:17:39

dankon al tommjames, ĝuste tiun ĉapitron mi celis.

koncerne vian "cansadamos"-ekzemplon, en esperanto oni ja povas diri "mi lacas" = "mi estas laca", fakte la sama strukturo kiel "mesaĝo skribatas" = "mesaĝo estas skribata".

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年7月31日下午5:22:25

tommjames:
fajrkapo:Mi opinias ke tiu ĉi dua estas pli ĝusta, fakte, la nura ĝusta.
Verbigitaj participoj estas tute gramatike ĝustaj, sed ili varias en uzindeco pro sia ofteco. Formoj "intus" kaj "atas" estas plej popularaj, kaj ne vere malkonsilindaj.

PMEG havas pli da infomoj en
ĉi tiu paĝo.
Dankon TJ.
Nu, en la ekzemplo "Bezonatas novaj fortoj en nia organizo". = Estas bezonataj... aŭ simple "bezonataj novaj fortoj en nia...", ĉar la formo -at jam montras estanton, do aldoni -as, por mi estas iom absurde kaj ripete. Ankaŭ Z ne Planis tiun ĉi uzadon, ĉu eble ĉar ĝi ne estas necesa, aŭ eble ĉar ĝi estas eĉ malkomplenebla kiel legantas, legantis kaj legantos: por mi estas malfacile kaj konfuze. Eble -intus ja estas utila kaj komplenebla.

PS. ankaŭ estus pli bone " ni bezonas novajn fortojn, aŭ bezone novajn fortojn"

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年8月1日上午10:35:57

darkweasel:dankon al tommjames, ĝuste tiun ĉapitron mi celis.

koncerne vian "cansadamos"-ekzemplon, en esperanto oni ja povas diri "mi lacas" = "mi estas laca", fakte la sama strukturo kiel "mesaĝo skribatas" = "mesaĝo estas skribata".
Nun mi ne komprenas, Se mi diras "mi lacas" mi komprenus ke vi estas peza por aliaj, vi lacigas aliajn homojn, kiuj ne volas plu scii pri vi.
Ĉiokaze mi lacatas: mi estas laca, (mi estas lacata (estoy cansado, i´m tired)).
Ĉiel, -atas ne tre plaĉas al mi. Mi opinias ke estas gramatike erare, kvankam iuj uzus ĝin.

sudanglo (顯示個人資料) 2012年8月1日上午11:00:17

Fajrokapo, vi ne pri-atentis ke laca ne havas transitivan signifon.

Oni diras la senĉesa plorkriado de la bebo lacigas min.

Sed por esprimi 'I'm tired' oni diras mi estas laca aŭ mi lacas.

回到上端