İçerik Görüntüleme

Ĉu aldoni aliajn verbformojn al la participoj?

başlangıç fajrkapo, 31 Temmuz 2012

Mesajlar: 12

Dil: Esperanto

tommjames (Profili görüntüle) 1 Ağustos 2012 11:02:24

fajrkapo:mi estas laca, (mi estas lacata (estoy cansado, i´m tired)).
"Mi estas lacata" ne havas sencon car la verbo "laci" estas netransitiva. Ne eblas "laci iun". Anstataŭe necesas diri "lacigi iun". Tial la ĝusta formo estus "mi estas lacigata". Sed normale "mi estas laca" sufiĉas, kaj estas la kutima formo.

fajrkapo (Profili görüntüle) 1 Ağustos 2012 23:28:01

sudanglo:Fajrokapo, vi ne pri-atentis ke laca ne havas transitivan signifon.

Oni diras la senĉesa plorkriado de la bebo lacigas min.

Sed por esprimi 'I'm tired' oni diras mi estas laca aŭ mi lacas.
Bone, ĝi estas rilata ankaŭ kun miaj duboj pri -ig, kiujn mi provas klarigi en la nunfadeno IGI, dankon Sudanglo.

Başa geri dön