Al la enhavo

Ĉu estas Esperanto por monaj homoj?

de fajrkapo, 2012-julio-31

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-31 19:27:41

Laste mi opinias ke tiuj kiuj lernas Eon, estas homoj kun mono, monaj homoj, almenaŭ iom da mono. Kial? Ĉar:
-Tiuj kiuj lernas Eon havas sufiĉe da tempo, kaj tempo estas mono, eble ili jam estas emerituloj, eble pensiituloj, nelaborendaj riĉuloj, ktp, kaj ĉiuj el ili ĉi kutime havas (sufiĉe da) monon.

-Tiuj kiuj nun lernas Eon eble havas bonajn laborojn nuntempe, kaj ne havas aliajn problemojn: ili povas dediĉi (grandan) parton de ilia vivo por studi pli ol unu lingvon, inter ili Eo,
kutime jam scipovas paroli alia-j-n lingvo-j-n, do ili kutime nun havas tempon kaj bonan studformado, kiel la antaŭa kazo.

Unu escepto estus infanoj, kaj tre juna homoj (kiuj ankoraŭ nek devas serĉi laboron nek studi karierojn), sed ankaŭ ili bezonas almenaŭ komputilon, kaj aliron al interreto.

Do, eble Esperanto, (kaj eble aliaj planlingvoj) estas ankoraŭ por monaj homoj, "elitisma aŭ elita lingvo", ĉar por multaj estas hobio, almenaŭ nenecesa, labore parolante, malsame kiam homoj devas lerni aliajn lingvojn por postenoj.
Por mi mem estas hobio o ŝatokupo, ĉar krome, ĝi tre plaĉas al mi, kaj mi tute ne estas riĉulo, sed bonŝance ja havas bonan laboron kaj multe da libertempo, kiu, mi povas dediĉi hobie al lernado de Eo aŭ de aliaj lingvoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-31 19:48:04

Esperanto, same kiel aliaj aferoj, kiujn oni ne nepre bezonas por vivi, estas por homoj kun libertempo. Vidu la piramidon de bezonoj laŭ Maslov - Esperanto certe kun sia nuna utilo ne kuŝas sur la ŝtupoj 1 aŭ 2; por plej multaj homoj ĝi verŝajne kuŝas sur la ŝtupo 5.

Koracio (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-08 16:17:24

Ni estas riĉuloj, ĉar ni povas trifoje manĝi tage, kaj havas lokon por loĝi.
Ni estas kleruloj, ĉar ni povas legi kaj skribi.

Oni ne nepre devas havi komputilon por ke oni povu skribi tien. Oni povas uzi komputilon en la biblioteko.

tomasdeaquino (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-08 17:03:39

Mi decidis studi esperanto kiel alternativo por malhelpi Alzheimer, havas multe da tempo, sed ne multe da mono. Mi ŝatas fari aferojn dekstra kaj fini kion vi komencu. Mi kredas ke mi lernu vortostoko estas faciligi la fakto ke multaj vortoj en esperanto estas samaj aŭ similaj en angla aŭ hispana. Mi vere ĝuis lerni, amuzante vojon kaj se tio faras min simili "elitisma" ĉar mi estas.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-08 17:20:38

Mi estas senmonulo. Vera senmonulo. Mi studas en publika universitato ĉi tie en Kolombio, kie l' plejmulto el la popolo havas nur sufiĉe da mono por subteni sin. Mi multfoje devas pensi: Ĉu kopii x-nombro da paĝoj el x-libro (aĉeti la libron estas preter mia povo)? mmm Ne!, mi nur havas sufiĉe da mono por pagi la buson ree hejmen.

Devas ekzisti monaj homoj, en Esperantujo, sed esti tiel ne nepras por lerni Esperanton.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-08 17:34:45

Tiuj kiuj lernas Esperanton havas, minimume, malkvietojn.

Multaj el ili interesiĝas pri la interhoma komunikado, kaj estas ĉarmitaj trovi finfine (relative) facilan lingvon neŭtralan por tiu celo.

Ili povas elretigi senpage esperantajn lernolibrojn, kaj studi aŭtobuse aŭ metroe dum ili direktiĝas al siaj aferoj. Aŭ anstataŭ spekti televidon la tutan nokton, dediĉi almenaŭ duonhoron al studado.

Por lerni Esperanton sufiĉas, laŭ mi, havi intereson pri la afero, ne monon, nek bonan laboron, nek multe da libertempo.

Ĉiam amike.

Wilhelm (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-08 19:30:55

Mi ne havas iom da mono, aŭ nun aŭ iam ajn.
Fakte mi estas tre malriĉa, plejparte ĉar mi, unue, ne povas kompletigi mian edukadon pro manko da mono kaj due, mi malsaniĝis longdaŭre (ĝis nun) kaj trie, pro tio ke mia paĉjo estis muzikisto kaj ne perlaboris tiom da mono por vivteni sian familion.

mschmitt (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-08 21:45:24

antoniomoya:Aŭ anstataŭ spekti televidon la tutan nokton, dediĉi almenaŭ duonhoron al studado.
Dankegon! Ŝajnas al mi kvazaŭ stulte konsumi la televidprogramon estas la sola akceptita libertempa okupo, krom iom da sporto kaj legado. Iu kiu cele decidas lerni ion ajn rekte "havas tro multe da libera tempo", "havas luksajn problemojn", kaj tiel plu.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-09 00:58:34

Nu, male al kio mi pensis, ŝajnas ke bonŝance Esperanto ne estas por monaj homoj!!

Wilhelm (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-09 04:57:59

Oni diras ke Esperanto estas la Latino de la malriĉuloj.

Reen al la supro