Meddelanden: 26
Språk: Esperanto
fajrkapo (Visa profilen) 31 juli 2012 19:27:41
-Tiuj kiuj lernas Eon havas sufiĉe da tempo, kaj tempo estas mono, eble ili jam estas emerituloj, eble pensiituloj, nelaborendaj riĉuloj, ktp, kaj ĉiuj el ili ĉi kutime havas (sufiĉe da) monon.
-Tiuj kiuj nun lernas Eon eble havas bonajn laborojn nuntempe, kaj ne havas aliajn problemojn: ili povas dediĉi (grandan) parton de ilia vivo por studi pli ol unu lingvon, inter ili Eo,
kutime jam scipovas paroli alia-j-n lingvo-j-n, do ili kutime nun havas tempon kaj bonan studformado, kiel la antaŭa kazo.
Unu escepto estus infanoj, kaj tre juna homoj (kiuj ankoraŭ nek devas serĉi laboron nek studi karierojn), sed ankaŭ ili bezonas almenaŭ komputilon, kaj aliron al interreto.
Do, eble Esperanto, (kaj eble aliaj planlingvoj) estas ankoraŭ por monaj homoj, "elitisma aŭ elita lingvo", ĉar por multaj estas hobio, almenaŭ nenecesa, labore parolante, malsame kiam homoj devas lerni aliajn lingvojn por postenoj.
Por mi mem estas hobio o ŝatokupo, ĉar krome, ĝi tre plaĉas al mi, kaj mi tute ne estas riĉulo, sed bonŝance ja havas bonan laboron kaj multe da libertempo, kiu, mi povas dediĉi hobie al lernado de Eo aŭ de aliaj lingvoj.
darkweasel (Visa profilen) 31 juli 2012 19:48:04
Koracio (Visa profilen) 8 augusti 2012 16:17:24
Ni estas kleruloj, ĉar ni povas legi kaj skribi.
Oni ne nepre devas havi komputilon por ke oni povu skribi tien. Oni povas uzi komputilon en la biblioteko.
tomasdeaquino (Visa profilen) 8 augusti 2012 17:03:39
Sahaquiel (Visa profilen) 8 augusti 2012 17:20:38
Devas ekzisti monaj homoj, en Esperantujo, sed esti tiel ne nepras por lerni Esperanton.
antoniomoya (Visa profilen) 8 augusti 2012 17:34:45
Multaj el ili interesiĝas pri la interhoma komunikado, kaj estas ĉarmitaj trovi finfine (relative) facilan lingvon neŭtralan por tiu celo.
Ili povas elretigi senpage esperantajn lernolibrojn, kaj studi aŭtobuse aŭ metroe dum ili direktiĝas al siaj aferoj. Aŭ anstataŭ spekti televidon la tutan nokton, dediĉi almenaŭ duonhoron al studado.
Por lerni Esperanton sufiĉas, laŭ mi, havi intereson pri la afero, ne monon, nek bonan laboron, nek multe da libertempo.
Ĉiam amike.
Wilhelm (Visa profilen) 8 augusti 2012 19:30:55
Fakte mi estas tre malriĉa, plejparte ĉar mi, unue, ne povas kompletigi mian edukadon pro manko da mono kaj due, mi malsaniĝis longdaŭre (ĝis nun) kaj trie, pro tio ke mia paĉjo estis muzikisto kaj ne perlaboris tiom da mono por vivteni sian familion.
mschmitt (Visa profilen) 8 augusti 2012 21:45:24
antoniomoya:Aŭ anstataŭ spekti televidon la tutan nokton, dediĉi almenaŭ duonhoron al studado.Dankegon! Ŝajnas al mi kvazaŭ stulte konsumi la televidprogramon estas la sola akceptita libertempa okupo, krom iom da sporto kaj legado. Iu kiu cele decidas lerni ion ajn rekte "havas tro multe da libera tempo", "havas luksajn problemojn", kaj tiel plu.
fajrkapo (Visa profilen) 9 augusti 2012 00:58:34
Wilhelm (Visa profilen) 9 augusti 2012 04:57:59