Sadržaj

-IGI

od fajrkapo, 1. kolovoza 2012.

Poruke: 24

Jezik: Esperanto

galvis (Prikaz profila) 1. kolovoza 2012. 17:53:08

fajrkapo:Mi ne komprenas ankoraŭ tute bone la uzadon de tiu ĉi postfikseto-sufikseto.

Mi legas la tekstojn unu kaj alifoje, sed ili ne estas tute bonkompreneblaj por mi.
Mi scias ke probable jam estas aliaj fadenoj pri tio ĉi, sed neniam estas malsufiĉe klari-klarigi? tiun ĉi temo kiu "farigas" mian kapon rompa, ĉu mi estas la sola kun tiu ĉi problemo?, ridulo.gif
Normale oni pensas ke estas sola pri ia malfacilaĵo
kiam oni havas iun stumblon en Esperanto ;
sed vi havas la fortunon esti tro multe akompanata.
Mi ankaŭ kelkfoje traktas trovi ian "artifikon" por
scii bone kiel uzi "ig" kaj "iĝ", sed tio ne estas
sufiĉa. Mi kredas ke la nura formo devus esti legi
kaj trakti tute kompreni la eksplikaĵojn kiuj aperas
en bonaj libroj kiuj fortune oni povas serĉi en Lernu.
Tiu ĉi fadeno ŝajnas al mi tre utila, ĉar per ĝi mi
komencis kompreni kelkajn aferojn kiuj estis por mi
nekonataj.

fajrkapo (Prikaz profila) 1. kolovoza 2012. 23:53:47

Nu, ĝi estas klariĝante al mi iom post iom, dankon al ĉiuj, kaj vi Antonio por viaj hispanaj ekzemploj, kaj Galvis por via apogo.

En la kazo de mortfari kaj purfari mi nur volis scii ĉu fari estas same kiel -igi, ne por uzi mortfari aŭ purfari anstataŭ mortigi kaj purigi ridulo.gif

antoniomoya (Prikaz profila) 2. kolovoza 2012. 05:36:06

fajrkapo:En la kazo de mortfari kaj purfari mi nur volis scii ĉu fari estas same kiel -igi, ne por uzi mortfari aŭ purfari anstataŭ mortigi kaj purigi ridulo.gif
Laŭ miaj studaj notoj, iĝi = fariĝi. Fariĝi maljuna = maljuniĝi.

Sekve, igi devas simili, pli-malpli, al fari. Fari simpla = simpligi.

Iam, ĉar mi ne tro ŝatas la neprecizan sufikson "um", mi ankaŭ provis anstataŭi "um" por "fari". Ekzemple: plenfari sian devon (anstataŭ plenumi sian devon).

Kiel ĉiam, se vi sukcesas fariĝi komprenita, vi rajtas uzi la esprimon
kiun plej plaĉos al vi. Esperanto havas tiun avantaĝon: vi povas diri la
saman koncepton diversmaniere.

Amike.

sudanglo (Prikaz profila) 2. kolovoza 2012. 10:35:45

FILOZOFIA DEMANDO:

Johano estas mallaborema knabo. La patrino diras al li, ke li devas purigi sian ĉambron, sed li ne volis. Do li persvadis amikinon tion fari por li (tio estas, li dungis alian por tiu laboro).

Poste lia patrino demandas 'Cu vi jam purigis vian ĉambron, Johano?' kaj li respondas jese.

Nu, ĉu li mensogis ĉar li mem ne faris la laboron?

Kirilo81 (Prikaz profila) 2. kolovoza 2012. 11:52:35

sudanglo:FILOZOFIA DEMANDO
Gramatike li miaopinie ne mensogis, pragmatike ja.

fajrkapo (Prikaz profila) 2. kolovoza 2012. 12:49:24

Kirilo81:
sudanglo:FILOZOFIA DEMANDO
Gramatike li miaopinie ne mensogis, pragmatike ja.
Home li ne mensogis, spirite jes. Tiu fika knabo estas tre saĝema.

sudanglo (Prikaz profila) 3. kolovoza 2012. 09:31:21

Se edzo diras ke li riparis la familian aŭton, kiam fakte li riparigis ĝin ĉe la loka garaĝo, estas tute klare ke li mensogas.

Tamen ŝajnas al mi ke Esperanto evitas formojn kiel purigigi por esprimi la ideon ke oni arangis purigon fare de aliulo. Do mi ne certas ĉu la knabo Johano mensogas aŭ ne.

antoniomoya (Prikaz profila) 3. kolovoza 2012. 10:35:09

sudanglo:Se edzo diras ke li riparis la familian aŭton, kiam fakte li riparigis ĝin ĉe la loka garaĝo, estas tute klare ke li mensogas.

Tamen ŝajnas al mi ke Esperanto evitas formojn kiel purigigi por esprimi la ideon ke oni arangis purigon fare de aliulo. Do mi ne certas ĉu la knabo Johano mensogas aŭ ne.
Mi kredas ke ne, ĉar ne ekzistas deziro mensogi. Tute simple temas nur pri kutima dirmaniero, kiu aliflanke ni ĉiuj abunde uzas.

Se mi diras "mi riparis la aŭton", ĉiuj kiuj konas min scias ke mi farigis tiun laboron ĉe la mekanikisto, ĉar mi scipovas nenion pri aŭtaĵoj.

Amike.

Chainy (Prikaz profila) 3. kolovoza 2012. 12:47:21

sudanglo:Se edzo diras ke li riparis la familian aŭton, kiam fakte li riparigis ĝin ĉe la loka garaĝo, estas tute klare ke li mensogas.

Tamen ŝajnas al mi ke Esperanto evitas formojn kiel purigigi por esprimi la ideon ke oni arangis purigon fare de aliulo. Do mi ne certas ĉu la knabo Johano mensogas aŭ ne.
Por eviti tiun duoblan 'ig' oni dirus tian frazon jen tiel:

"Li igis al si purigi la domon."

Kaj ankaŭ en la kazo de 'riparigi', mi pensas, ke necesas aldoni 'al si':

"Li riparigis al si la aŭton." (= Li igis al si ripari la aŭton.)

fajrkapo (Prikaz profila) 4. kolovoza 2012. 08:01:48

caspian.merlin:Tre interesa demando! Do Esperanto ne distingas inter 'to clean' kaj 'to have cleaned', angle.
jes, purigi kaj havi pura (la ĉambron)

Natrag na vrh