ورود به محتوا

-IGI

از fajrkapo, 1 اوت 2012

پست‌ها: 24

زبان: Esperanto

sudanglo (نمایش مشخصات) 4 اوت 2012،‏ 8:13:19

Tre interesa demando! Do Esperanto ne distingas inter 'to clean' kaj 'to have cleaned', angle.
Tio ne estas absolute vera. Estas rimedoj en la lingvo por esprimi la ideon ke oni aranĝis ke iu alia faru la laboron.

Kaj por transitivaj verbo kiel 'ripari' oni ja uzus riparigi por esprimi tiun ideon.

La afero estas, ke 'purigigi' estas iom maleleganta, kaj laŭ mia kompreno tia duobligo de 'ig' estas evitata (sed mi ne fakte ankoraŭ kontrolis en la Tekstaro*).

La originulo de la fadeno dubis pri la senco de 'purigi'. Normale ĝi signifas 'to clean'' pli ol 'to get cleaned'. Tial mi do lanĉis la enketon ĉu 'purigi' povas ankaŭ esti uzata en tiu senco.

EDIT: *nur estas du trafoj en la Tekstaro, surbendigigas kaj realigigo

Chainy (نمایش مشخصات) 4 اوت 2012،‏ 12:20:55

Jen PAG donas ekzemplon:

Chainy (نمایش مشخصات) 4 اوت 2012،‏ 12:24:34

caspian.merlin:Tre interesa demando! Do Esperanto ne distingas inter 'to clean' kaj 'to have cleaned', angle.
Vi ŝajne ne rimarkis mian mesaĝon, kiu staras tuj antaŭ la via!

fajrkapo (نمایش مشخصات) 16 ژوئن 2013،‏ 9:33:23

Tempo flugis...ridulo.gif, kaj nun iomete mi volis reakiri tiun ĉi fadenon por mi mem kaj aliaj, kiuj havas igi-dubon, per ekzemplo kiun mi konsideras interesan.

Antaŭ iom da tempo, mi ne tute komprenis la funkcion de -igi, mi ankoraŭ opinias ke ĝi estas la plej malfacila parto de Esperanto, ĉar vi devas scii ĉu iu ajn verbo estas aŭ ne transitiva (aga aŭ eca vorto...), kaj oni ne ĉiam havas apuda vortaro aŭ rigardema volo.
Eĉ por spertulegegeg..oj ankoraŭ aperas iajn problemojn (ekzemple komplik-, kaj aliaj radikoj en la fadeno pri PMEG 15.0 de Sro Bertilo).

Ĉar Esperanto permesas krei verbojn el preskaŭ ĉiuj radikoj, "ig" fariĝas necesa por formi alian sencon, kaj tial estas grava tiun ĉi aferon...:

Ĉar mi faris tiun ĉi fadenon, mi volas klarigi ion, kaj tiel, mi mallonge revenas al pur-ekzemplo:

-Mi puras la domon...Ne signifas ke mi metas-faras la domon pura. Signifas ke mi estas pura, kaj la domon...kio okazus al la domo?. Tiu ĉi frazo ne sencus, almenaŭ se mi diru: mi puras la domon purigas...(mi, kiu estas pura, purigas la domon, faras la domon pura).

-Mi purigas la domon: mi faras la domon pura, ke la domo estu pura. Nun -igi utilas.

-Mi puriĝas (mi puras min mem).(-ig ja estas facila, mi opinias).

-kaj mi purigigas la domon: mi faras ke iu alia purigu la domon. Sed -igig- estas iomete peza... mi ne tro ŝatas.

Nu, mi esperas ke ĉi tiu klarigo estu utila al iu, ĝis kaj dankon pro legi min!

(alian klarigon: kiam oni provas traduki por mia lingvo (kaj tiu de aliaj, mi opinias), "mi estas pura" kaj "mi puras", oni emas vidi "mi puras" kiel mi purigas, kun la sama signifo (sen tute diferenci inter ecaj kaj agaj radikoj, fakte mi konis ilin per Esperanto).

بازگشت به بالا