目次へ

Akuzativo kun infinitivo (AcI)

Hyperboreus,2012年8月5日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年8月5日 22:23:23

Forigite

Chainy (プロフィールを表示) 2012年8月5日 23:01:36

Jen PMEG respondas al via demando: I-verboj kun alia subjekto

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年8月5日 23:21:07

Tio funkcias ĉiam aŭ nur en specialaj kazoj?
Laŭ la de vi donitaj frazoj, HB, mi dirus ke NE en ĉiuj kazoj.

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年8月6日 7:18:35

Forigite

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年8月6日 9:53:00

Kia estas la malsimileco inter "mi vidis gejunulojn imiti la filmojn" kaj "mi sensis la timon palpi min"?
Nek la unua, nek la dua ofendas. Tamen eble mi uzus 'senti' prefere ol 'sensi'

Sed Mi dubas vin vidi min mi ne trovas bonstila kaj tie preferus Mi dubas, ke vi vidis min.

Ankaŭ por la frazoj kun diri mi preferus 'ke'. Do anstataŭ Vi diris vin ami min, prefere Vi diris al mi, ke vi amas min.

Ŝajne la akcepteblo de la strukturo dependas de la enkonduka verbo.

Mi aŭdis/vidis lin X-i - tute normala.

Mi diris/sciis lin X-i - pli duba. Oni preferas diri/scii ke.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年8月22日 10:02:44

Mi dubas vin vidi min
estas ja dubinda, ĉar estas du akuzativoj en la sama frazo: kiu vidus kiun?

En klasika esperanto oni evitis tiajn konstruaĵojn, preferante "mi dubas, ke vi vidas min" aŭ "mi sentis la timon palpanta(n) min" (la nuanco ne estas la sama kun aŭ sen akuzativo).

Nun oni pli kaj li uzas konstruaĵojn kun infinitivo, sed ili estas evitindaj kiam la signifo ne estas klara.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年8月22日 12:50:09

ACI en esperanto same kiel ekz. en la germana funkcias nur kun verboj de percepto.

vidi, aŭdi, senti, ... - jes
dubi, diri, scii, ... - ne

先頭にもどる