Więcej

"por" por "por la unua fojo"

od zan, 6 sierpnia 2012

Wpisy: 17

Język: Esperanto

zan (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 11:09:13

Oni ofte uzas la esprimon "por la unua fojo", kaj ĝi estas tute normala.
Sed tamen en PMEG ne troviĝas klarigo por tia "por". Kial?

darkweasel (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 12:53:21

mi mem fakte ne emas uzi ĝin kaj ne certas pri ĝia ĝusteco.

ĝi ŝajnas anglismo (for the first time).

tommjames (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 13:08:25

La esprimo "por la #-a fojo" ja paŭsas la anglan esprimon, sed mi hezitus diri ke ĝi malĝustas. Mi plurfoje vidis ĝin uzata, kaj en Tekstaro \bpor la \w+ fojo\b havas plurajn trafojn.

Kompreneble "je" estas alternativo, kaj ĝi uziĝis en la Krestomatio: "kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn". Ankaŭ ĝin ŝajne preferas PMEG: "Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon)". Eble tial tiu libro ne mencias "por".

EldanarLambetur (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 13:49:12

Ĉu tiu estas simila al la uzo de "por" sur tiu ĉi PMEG paĝo, sub la titolo "tempo"?

Se jes, tiam la uzo de "por" dependus de la kunteksto, eble "dum" necesus anstataŭe? Kio alia?

sudanglo (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 15:58:09

Por ĉiam, poreterne, por nur unu nokto, pormomente. Kial do ne por la unua fojo.

Se tio estas anglismo, ĝi ankau estas francismo (pour la première fois).

darkweasel (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 18:14:36

sudanglo:Por ĉiam, poreterne, por nur unu nokto, pormomente. Kial do ne por la unua fojo.
Temas tamen pri malsamaj aferoj; por la unua fojo ne montras "celatan tempodaŭran", fakte tute ne tempodaŭron.

antoniomoya (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 18:18:37

zan:Oni ofte uzas la esprimon "por la unua fojo", kaj ĝi estas tute normala.
Sed tamen en PMEG ne troviĝas klarigo por tia "por". Kial?
Fojfoje, ne estas facile scii kiun prepozicion uzi. Ĉi-okaze, vi povas uzi la adverb-formon "unuafoje".

Esperanto havas la eblecon forigi prepoziciojn kaj artikolojn, ekzemple:
La pordo de la koridoro = La koridora pordo.
La vivo sur la tero = La surtera vivo.
Nia grupo revenis per la sama vojo = Nia grupo revenis samvoje.
Ktp.

Amike.

Chainy (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 18:47:37

Laŭ PMEG, esprimoj kun 'por' ĉiam temas pri celata tempodaŭro. Tial:

Morgaŭ mi provos je la unua fojo (= unuafoje) surfadon. Mi timas, ke la akvo estos ege malvarma, do por la unua fojo mi surmetos plenkorpan kostumon. Eble por la dua fojo, tiu kostumo ne necesos al mi...

EldanarLambetur (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 19:22:55

Ĉu iu povas montri al mi la diferencon inter:

[list=1]
Morgaŭ mi provos je la unua fojo (= unuafoje) surfadon [ekzemplo de Chainy]
Por momento ŝi silentiĝis = Ŝi silentiĝis, kaj la silento daŭris momenton [PMEG ekzemplo][/list]Ili ambaŭ ŝajnas al mi esti similaj aferoj. Mi kredis ke mi komencis kompreni la diferencon inter 'celata tempodaŭron' kaj simpla tempodaŭron, sed mi elektus 'dum' por 2, antaŭ ol mi vidis tiun ekzlemplon.

Ĉu 'por' implicas ke ŝi intencis silentiĝi por momento (anstataŭ 2 minutoj por ekzemplo), dum 'dum' implicus ke la tempodaŭro estis arbitra?

Sed mi ankoraŭ ne komprenas kial 'por' ne uziĝus por 1.

darkweasel (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 19:29:48

Kia tempodaŭro estas en la frazo morgaŭ mi provos je la unua fojo? Tie estas nenio dirita pri la tempodaŭro de io ajn - kaj jen la diferenco.

Wróć do góry