ورود به محتوا

ĉinaj skribsignoj

از hunne68, 9 اوت 2012

پست‌ها: 10

زبان: 简体中文

hunne68 (نمایش مشخصات) 9 اوت 2012،‏ 5:18:47

Mi havas demandon, kiun iu certe povas respondi ĉi tie:
Mia Komputilo ne povas prezenti la ĉinajn signojn ĝuste, tiel mi vidas en ĉi tiu forumo kaj en Vikipedio ktp nur kubojn anstataŭ la signoj.
Kion mi devas fari, por vidi ilin ĝuste?

Demian (نمایش مشخصات) 9 اوت 2012،‏ 7:45:22

hunne68:Mi havas demandon, kiun iu certe povas respondi ĉi tie:
Mia Komputilo ne povas prezenti la ĉinajn signojn ĝuste, tiel mi vidas en ĉi tiu forumo kaj en Vikipedio ktp nur kubojn anstataŭ la signoj.
Kion mi devas fari, por vidi ilin ĝuste?
Helpos se vi klarigus, kiun mastruman sistemon (Windows, Mac, Linux) vi uzas?

Se vi uzas Firefox, iru al View -> Character Encoding -> More Encodings -> East Asian -> Chinese Simplified aŭ Traditional.

Ĝi montros kelkajn elektojn. Provu ĉiuj por vidi, kiu funkcias.

kefga_x (نمایش مشخصات) 9 اوت 2012،‏ 7:49:46

Vi ne havas propran unikodan tiparon. Kiel diris Demain, multe dependas je kiu sistemo vi uzas.

Se vi povas legi la anglan legu tion (bedaŭrinde ne ekzistas ĝi esperante):

Helpo: Multlingva Subteno

hunne68 (نمایش مشخصات) 9 اوت 2012،‏ 14:37:01

Dankon, dumtempe mi solvis la problemon.
Ankaŭ novan demandon mi trovis (mi ekinteresiĝas por la ĉina): Mi lernis, ke oni uzas milojn de signoj. Kiel funkcias tio per la klavaro? Ĉu oni tajpas la numeran kodon de la signoj?

hunne68 (نمایش مشخصات) 10 اوت 2012،‏ 19:57:06

Neniu respondas?

etala (نمایش مشخصات) 11 اوت 2012،‏ 1:48:15

Oni povas grupigi la sistemojn laŭ ĉu ili uzas la prononcoj aŭ la skribaj formoj de la skribsignoj.

La pinjina sistemo menciita de Roch estas verŝajne la plej populara, ĉar oni unue legigas infanojn en la bazlernejo per pinjino. En Tajvano ankaŭ estas alia laŭsona sistemo, Bopomofo, kiun uzas silaberojn.

La laŭskribformajn sistemojn, kiel Wubi, Cangjie, uzas ĉefe (laŭ mia scio) tiuj, kiuj tajpas laŭ jam netaj aŭ presitaj paperaj dokumentoj; tiel eblas tajpi skribsignojn kun ne konataj prononcoj.

Ŝajnas, ke por telegrafi ĉine oni ja uzis po numerkodon por skribsigno.

Demian (نمایش مشخصات) 11 اوت 2012،‏ 7:31:10

hunne68:Dankon, dumtempe mi solvis la problemon.
Ankaŭ novan demandon mi trovis (mi ekinteresiĝas por la ĉina): Mi lernis, ke oni uzas milojn de signoj. Kiel funkcias tio per la klavaro? Ĉu oni tajpas la numeran kodon de la signoj?
Tre bona demando.

Estas du ĉefaj manieroj maŝinskribi la ĉinan:

(1) tiuj, kiuj surbaziĝas sur la sono de signoj (Chinese characters, 字)
(2) tiuj, kiuj surbaziĝas sur la formo de signoj

En la unua maniero, oni skribas "wo ai shijieyu." (wo = mi, ai = amas, shijieyu = Esperanto) kaj la komputilo transformas la latinajn literojn al 我愛世界語。La transskribo "pinyin" kaj "bopomofo" estas ekzemploj de tiu tajpmaniero.

Provu tiun ĉi retejon por Pinyin: Google Transliterate
(elektu la ĉina kaj tajpu la superan frazon) ridulo.gif

En la dua maniero, oni kreas signojn per pli ol 100 bazaj radikoj (ĉiu klavo havas pli ol unu radiko). Ekz, en Cangjie la ĉefa radiko sur klavo A estas 日 (ri, suno) kaj la ĉefa radiko de klavo B estas 月 (yue, luno). Do, por krei 明 (ming, lumo), vi unue premas A kaj poste B. La komputilo ŝanĝas klavpremojn al 明. Cangjie kaj Wubi estas popularaj ekzemploj de tiu ĉi maniero.

Provu tiun ĉi retejon por Cangjie: Online Cangjie Input Method Por tajpi la saman frazon, tajpu: hqi1 bbpe pt1 woll1 yrmmr. (Oni ne tajpas numerojn 1,2 en elŝutitaj (downloaded) enigaj (input) metodoj)

Imago de radikoj de Cangjie klavaro troviĝas tie ĉi.

Demian (نمایش مشخصات) 11 اوت 2012،‏ 8:42:00

Parenteze, ĉu iu povas transloki tiun ĉi fadenon al "Pri aliaj lingvoj" ? Ĝi estas pli ĝusta kategorio.

kefga_x (نمایش مشخصات) 11 اوت 2012،‏ 10:17:05

Demian:Parenteze, ĉu iu povas transloki tiun ĉi fadenon al "Pri aliaj lingvoj" ? Ĝi estas pli ĝusta kategorio.
Jes, al mia opinio ĉi tiu fadeno devas transolokiĝi.

Ŝajnas al mi ke estas pli kaj pli da fadenoj pri la ĉina sed ne en la ĉina ĉi tie. lango.gif

hunne68 (نمایش مشخصات) 11 اوت 2012،‏ 11:37:06

Koran dankon por la detalaj respondoj. Nun mi scias ĉiuokaze pli multe. La tuta afero estas tre interesa!

بازگشت به بالا