본문으로

ig/iĝ/i Bonvolu doni ekzemplon

글쓴이: AlexN, 2012년 8월 9일

글: 15

언어: Esperanto

darkweasel (프로필 보기) 2012년 8월 17일 오후 12:55:22

PMEG: Ĉu uzi IG aŭ ne?

Al mi tio ĉi ŝajnas sama kiel arĥivi = arĥivigi (aŭ iuj preferas skribi arkiv-).

sudanglo (프로필 보기) 2012년 8월 17일 오후 8:24:06

Bona ligo, Dark Weasel.

zan (프로필 보기) 2012년 8월 19일 오전 9:58:42

Dankon al sudanglo pro via klarigo kaj al darkweasel pro la ligo. Mi komprenis, ke "veneni = venenigi".
Sed kial "veneni" ne estas "esti venena", dum "ruĝi" estas "esti ruĝa"?
Mi konfuziĝis, kiam mi vidis la uzon "venenigi ion", ĉu "veneni" estas ntr-verbo.
Mi nun pensas, ke iom kulpas la kutimo i-igi a-vortojn.
Tiu sistemo estas tute logika kaj utila sed ne ĉiam aplikebla.
Troa alkutimiĝo al tiu sistemo miskomprenigis min.malgajo.gif

sudanglo (프로필 보기) 2012년 8월 19일 오후 4:39:36

La diferenco inter tiu planto venenas kaj tiu planto estas venena estas preskaŭ ne rimarkebla, ĉu ne?

'Veneni' ja aperas en la vortaro kiel transitiva, sed oni povas uzi ĝin, kiel supre, sen gramatika objekto, kaj tiam, se vi volas, vi povas ĝin interpreti kiel 'esti veneno'

Kiam la kapvorto estas adjektivo kiel ruĝa, kutime, eĉ devige, oni aldonas 'ig' por ricevi verbon en la senco doni tiun kvaliton al io.

Kiam la kapvorto estas substantivo, oni ofte kreas verbon sen 'ig' - sed ne ĉiam.

La ago nature ligita al o-vorto povas neniel enhavi igan ideon - Martelo/Marteli. Pri la ĝusta senco de Marteligi, mi lasos al vi grati la kapon.

Kio estas Acidigi? Ĉu fari acidon, ĉu fari acida? Ĉu gravas?

zan (프로필 보기) 2012년 8월 20일 오전 10:06:03

sudanglo:La diferenco inter tiu planto venenas kaj tiu planto estas venena estas preskaŭ ne rimarkebla, ĉu ne?

'Veneni' ja aperas en la vortaro kiel transitiva, sed oni povas uzi ĝin, kiel supre, sen gramatika objekto, kaj tiam, se vi volas, vi povas ĝin interpreti kiel 'esti veneno'
Tr-verbo nemalofte uziĝas sen objekto tamen tenante sian tr-signifon.
Homo manĝas. = Homo manĝas (ion).
La signifoj de la du "mangi" ne estas malsamaj.

Ankaŭ kaze de "veneni" oni povas pensi, ke "tiu planto venenas = tiu planto venenas (ion)", laŭ tr-signifo.

Sed "veneni" havas ankaŭ alian trajton.

Tiu planto venenas. = Tiu planto estas venena. (ntr-signifo)
Venena planto ne nur havas en si venenon sed ankaŭ povas doni al io alia sian venenon, do, ĝi havas povon veneni ion.
veneni => esti venena => havi povon veneni ion => ĉiam eblas veneni ion => veneni (ion)
Ntr-a "veneni" preskaŭ same signifas kiel tr-a "veneni".
Mi sentas tion tre stranga, sed tio estas lingva fakto.

다시 위로