Skip to the content

Pri la skribado de nomoj

by cshtarkov, August 11, 2012

Messages: 39

Language: Esperanto

maximkaaa (User's profile) August 27, 2012, 3:35:17 AM

La foneteco de Esperanto estas ĝia granda avantaĝo. Kial destrui ĝin?

Se vi titoloĝus urboj Ĉelsi "Chelsea", ĉu la popolo de la urobo estus chelseauloj aŭ ĉelsuloj? Kial mi povus diri ke alabama Ĉelsi apude al angla Ĉelsi estas Ĉelsito? Kial transliterigi mia nomo estas ĝusta sed transliterigi franca nomo estas malbone?

darkweasel (User's profile) August 27, 2012, 8:03:27 AM

maximkaaa:La foneteco de Esperanto estas ĝia granda avantaĝo. Kial destrui ĝin?

Se vi titoloĝus urboj Ĉelsi "Chelsea", ĉu la popolo de la urobo estus chelseauloj aŭ ĉelsuloj? Kial mi povus diri ke alabama Ĉelsi apude al angla Ĉelsi estas Ĉelsito? Kial transliterigi mia nomo estas ĝusta sed transliterigi franca nomo estas malbone?
pri urboj mi ne parolas, tiujn oni ja esperantigu same kiel en aliaj lingvoj ili havas lingvospecifajn nomojn.

transliterigi francan nomon - nu, tie tutsimple ne estas io por transliterigi, ĉar ĝi estas jam skribita en varianto de la latina alfabeto.

al la aliaj argumentoj mi miaopinie jam respondis. mi akceptas ke cirilskribantoj emas esperantigi, sed tio ne ŝajnas al mi la plej racia solvo. skriba rekonebleco estas esenca. malĝustan elparolon ni tamen miaopinie povas riski.

kefga_x (User's profile) August 27, 2012, 8:36:56 AM

darkweasel:skriba rekonebleco estas esenca. malĝustan elparolon ni tamen miaopinie povas riski.
Sed tio estas nur se via alfabeto uzas la literumon de aliaj latinaj alfabetoj. Tiu rekonebleco estas nur Eŭropeco. Estas multaj homoj kiuj nur scias tiujn nomojn se estas skribata fonetike per siaj alfabetoj.

Tamen, mi ne estas kontraŭ Eŭropeco, mi pensas ke ne devas esti malbonaĵo tiu Eŭropeco, sed se oni diras ke Esperanto estas tute internacia, mi povas kompreni iun problemon.

cellus (User's profile) August 27, 2012, 11:27:27 AM

Kiam mi flugas de unu loko al alia en la mondo, mi ricevas bileton kie mia nomo estas skribita Kjell Rehnstroem. Do, la internacia aviado jam havas sistemon por skribi nomojn. Tio kompreneble ne indikas la svedan elparolon de la nomo. En kelkaj lingvoj oni havos problemon kun la sono de Kj kaj en alia lingvo la ö estas problema!

En multaj lingvoj, ankaŭ kun latina skribo, oni, kiel mi jam skribis, faras alrproksimiĝan skribon de la elparolo. En esperanto oni povas fari la samon, se necese. Imiti la elparolon oni povas sed ne tute kopii ĝin.

Nia komuna fundo estas la skribo, ne la elparolo, ĉi varias ege.

Do Rio de Janeiro, ni elparolas ĝin diference, sed la skribo estas tie. Ian esperanto-tradukon al Januarorivero ni eble ne volas ridulo.gif Cetere se mi bone memoras la R havas diversajn elparolojn en Brazila, do ne nu h, ĉu ne?

raffadalbo (User's profile) August 27, 2012, 11:47:19 AM

cellus:Kiam mi flugas de unu loko al alia en la mondo, mi ricevas bileton kie mia nomo estas skribita Kjell Rehnstroem. Do, la internacia aviado jam havas sistemon por skribi nomojn.
maximkaaa:Kial transliterigi mia nomo estas ĝusta sed transliterigi franca nomo estas malbone?
Mi kredas ke ni nepre devas distingi:
* kio estus pli justa?
* kio estus pli praktika?

La internacia aviado elektis la anglan lingvon por sia programaro kaj sekve la alfabeton uzatan de la angla (ekzemple: "ö" ne eblas). Tiu solvo estas "praktika". Ne "justa". Ne "logika". Verŝajne "pliboniĝebla".

La solvo de lasi la originalan skribon eĉ kiam ĝi ne estas en la latina alfabeto estus justa, sed ne praktika - kaj eble ne logika.

Bedaŭrinde, laŭ mi la perfekta solvo ne ekzistas. Sed oni devas celi proksimiĝi! ridulo.gif

maximkaaa (User's profile) August 28, 2012, 12:00:16 AM

Alia maloportunaĵo estas la skribado de certaj nomoj. La unua metodo por mi skribi la nomoj François Mitterrand, José-María Olazábal, Mustafa Kemal Atatürk, Herr Weßel, László Aba-Szőcs, György Bartók... estas kopii ĝijn. Transliterigi ĉi tiajn nomojn miaopine estas la plej praktika solvo.

cellus (User's profile) August 28, 2012, 9:39:55 AM

maximkaaa:Alia maloportunaĵo estas la skribado de certaj nomoj. La unua metodo por mi skribi la nomoj François Mitterrand, José-María Olazábal, Mustafa Kemal Atatürk, Herr Weßel, László Aba-Szőcs, György Bartók... estas kopii ĝijn. Transliterigi ĉi tiajn nomojn miaopine estas la plej praktika solvo.
En la lingvoj kun alian skribo ol la latina estas normoj kiamaniere oni skribu tiujn nomojn . En la rusa oni ja ofte redonas la elparolon, ne la literojn. Tio estas kaj avantaĝe kaj malavantaĝe.

Cetere la afero estas pli komplika. Mi konas unu svedon kiu vojaĝis Anglien por studi. Lia nomo estis Klas, kaj oni do atendus ke la angloj nou lin Nic, ĉar la nomo estas mallongigo de Nikolas, sed li fariĝis Charlie. En la angla lingvujo oni ofte ankaŭ adaptas eksterlandajn nomojn. Konsideru svedojn kiuj elmigris al Usono. Iu Gustaf fariĝis Gus ktp.

Kjell R (Челл Р)

marcuscf (User's profile) August 28, 2012, 2:00:38 PM

cellus:Nia komuna fundo estas la skribo, ne la elparolo, ĉi varias ege.

Do Rio de Janeiro, ni elparolas ĝin diference, sed la skribo estas tie. Ian esperanto-tradukon al Januarorivero ni eble ne volas ridulo.gif Cetere se mi bone memoras la R havas diversajn elparolojn en Brazila, do ne nu h, ĉu ne?
Se oni transportus unu el la plej oftaj prononcoj de la nomo de tiu urbo al Esperanto, oni devus skribi Hiu-ĝi-Ĵaneru... (aŭ eble Ĥiu)Tamen, mia loka prononco (ankaŭ brazila prononco) estas Hiu-de-Ĵaneru! Do, kia devus esti la esperanta skribo?

Laŭ mi, kelkaj ŝanĝoj estas pli taŭgaj ol aliaj, kiel ekzemple C→K, J→Ĵ, X→KS, nur por daŭre havi la saman prononcon. Sed mi ne eltenas "Vindozo", ĉar ĝi kaj ŝanĝas la prononcon, kaj detruas rekoneblecon, kaj aspektas kiel drinkaĵo (vin-dozo).

Hyperboreus (User's profile) August 30, 2012, 6:38:04 AM

Forigite

Back to the top