Ke daftar isi

Kial diri registritajn markojn?

dari Ivancillo, 12 Agustus 2012

Pesan: 19

Bahasa: Esperanto

marcuscf (Tunjukkan profil) 13 Agustus 2012 13.52.06

Surprizas min ke ĝuste tiam kiam oni ne bezonas akuzativon (unu el la ofte priplendataj ecoj de Esperanto), oni multe cerbumas pri la manieroj meti akuzativon ĉiel ajn.

Ĉu vi aŭskultis The-n Dark-on Side-n of-on the-n Moon-on? lango.gif
(Mi ŝercas! Mi scias ke neniu iam ajn sugestis tian monstraĵon)

darkweasel (Tunjukkan profil) 13 Agustus 2012 15.21.15

kefga_x:
darkweasel:
kefga_x:Mi volas scii kion oni faras en naciaj lingvoj kiuj havas akuzativon. Ĉu oni metas akuzativon kun propraj nomoj?
nu, en la germana la akuzativo estas markata ĉe la artikolo kaj ne ĉe la vorto mem.

tamen mi pensas ke en slavaj lingvoj aŭ en la finna mi ja jam vidis lingvospecifajn (kaz)finaĵojn ĉe propraj nomoj. mi tamen scipovas neniun tian lingvon.
Do, kion vi pensas pri tiun ideon: anstaŭ havante akuzativajn proprajn nomojn, oni uzas la prepozicion "je".

Mi trinkas je Pepsi.
Mi uzas je Skype.
...

Fakte, mi ne tre ŝatas tion, sed mi scivolas vidi la opiniojn de alioj.
Iuj tion ja faras, sed ankaŭ mi ne vere ŝatas tion. ridulo.gif

Krome iuj uzas ankaŭ la neoficialan prepozicion *na tiucele.

fajrkapo (Tunjukkan profil) 14 Agustus 2012 00.11.31

marcuscf:Surprizas min ke ĝuste tiam kiam oni ne bezonas akuzativon (unu el la ofte priplendataj ecoj de Esperanto), oni multe cerbumas pri la manieroj meti akuzativon ĉiel ajn.

Ĉu vi aŭskultis The-n Dark-on Side-n of-on the-n Moon-on? lango.gif
(Mi ŝercas! Mi scias ke neniu iam ajn sugestis tian monstraĵon)
Tio estos ŝerco sed tiu kanttitolo estas fremda lingvo, do la parolado ne temas pri la esperantado de fremdaĵo, sed pri la esperantado aŭ esperantaĵo de iuj vortoj, kiujn oni tute povas aldoni al la lingvo.
Mi aŭskultis tiun kanton, la malhela lunflanko, mi aŭskultis la malhelan lunflankon, aŭ mi aŭskultis "the dark side of the moon"-on. (Ankaŭ ne "la", "the", aŭ of oni akuzativigas).
Mi trinkas fanta-on, mi trinkas tiun trinkaĵon, ktp.

Estas simple, nur temas pri aldoni n-on, (kaj ankaŭ -o-n kiam oni ne povas prononci la nomon sen tiu -o), kaj por tiaj vortoj kiuj estas specialaj kiel tiuj markoj, fanta, sprite, nike, ktp, kiam ili anstataŭigas la vorton trinkaĵo, ŝuo, ktp.

RiotNrrd (Tunjukkan profil) 15 Agustus 2012 16.29.41

darkweasel:
kefga_x:Do, kion vi pensas pri tiun ideon: anstaŭ havante akuzativajn proprajn nomojn, oni uzas la prepozicion "je".

Mi trinkas je Pepsi.
Mi uzas je Skype.
...

Fakte, mi ne tre ŝatas tion, sed mi scivolas vidi la opiniojn de alioj.
Iuj tion ja faras, sed ankaŭ mi ne vere ŝatas tion. ridulo.gif

Krome iuj uzas ankaŭ la neoficialan prepozicion *na tiucele.
Antaŭ multaj jaroj, mi proponis "je" por tiu uzo. Vere, mi ne kredas ke "je" povas esti ĝuste uzata tiumaniere, sed se la nuralia elekto estas "na", tiam mi subtenas "je". ridulo.gif

Altebrilas (Tunjukkan profil) 15 Agustus 2012 22.44.21

Pri tia afero, prefere faru kiel plaĉas al vi. Oni povas respekti komerc-markojn aŭ amuziĝi per ili. Post la "fina venko"; la kompanioj povas fari procesoj kontraŭ esperantaj revuoj pri tio; sed atendante, tio tute ne gravas.

En Francio:
- Telerama estas nomo de pritelevida gazeto, senrilata kun teleroj.
- Amora estas marko de... mustardo

Pli serioze, kompanio pri akvo-industrio elektis la nomon... "akvo"-n por esti mondkonata, diris la loka gazeto "Sud Ouest".

kefga_x (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2012 10.18.29

La fakto ke vortoj ŝanĝas en aliaj lingvoj kiuj havas deklinaciojn vere interesas min.

Do, eĉ se mi ne povas legi iujn ajn lingvojn kiuj havas deklinaciojn mi povas vidi ĉu vortoj ŝanĝas.

Jen la artikolo de Koka-Kola je vikipedio en la pola:

Coca-Cola
Coca-Cola została wynaleziona przez J. S. Pembertona, farmaceutę z Atlanty, w 1886 roku. Był to jego drugi napój na bazie liści koki i orzechów koli (pierwszy nosił nazwę Pemberton’s French Wine Coca). Początkowo sprzedaż Coca-Coli nie była rentowna, jednak po przejęciu jej przez Asę Candlera (który w 1893 roku zarejestrował oficjalnie markę) i jego sprawnym zabiegom marketingowym napój stał się hitem, a zyski ze sprzedaży osiągnęły 50 mln dol. w 1912 roku. Po śmierci Candlera w 1929 roku firma The Coca-Cola Company została sprzedana grupie biznesmenów, a na jej czele stanął Robert Woodruff, który kierował spółką do śmierci w 1985 roku.
Do eble mi eraras, sed ŝajnas al mi ke en la pola oni deklinacas proprajn nomojn (kaj eble se estas iom longa citaĵo, ĝi ne deklinacas). Eble iu kiu parolas la pola aŭ iu alia lingvo kiu havas deklinacion je nomoj povas diri pli pri tio.

Tamen, mi opinias ke oni povas deklinci proprajn nomojn sen problemon.

Tiel oni havus,
Mi trikas Pepsin (aŭ Pepsion)
Mi Uzas Skypen (aŭ Skajpon, aŭ Skypeon)
Kion mi pensas oni ne devas fari estas kunmeti akuzativon kun streketo (Mi trinkas Pepsi-on).

Do,

"...elektis nomon... "akvon" por esti..." ŝajnas al mi pli bona kaj pli bela ol "...elektis nomon... "akvo"-n por esti..."

darkweasel (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2012 11.15.25

kefga_x:Do, eĉ se mi ne povas legi iujn ajn lingvojn kiuj havas deklinaciojn mi povas vidi ĉu vortoj ŝanĝas.

Jen la artikolo de Koka-Kola je vikipedio en la pola:
Kaj jen parto de la artikolo pri Microsoft en la kroatlingva Vikipedio:
Prvi Microsoftov proizvod bio je Basic prevodilac (eng. interpreter) za prvo komercijalno osobno računalo Altair 8800. Godine 1977. proizveli su i program-prevodilac (eng. compiler) za programski jezik Fortran. U 1978. godini, otvorili su prvi prekomorski prodajni ured u Tokyu u Japanu, a prihod od prodaje te je godine premašio milijun dolara. Godine 1979. prebacuju težište razvoja na softver za 16-bitne mikroprocesore i na njima zasnovana računala. Pravi početak uspona Microsofta u vodeću softversku tvrtku počinje 1981, kada je IBM izbacio na tržište osobno računalo IBM PC. Računalo je koristilo Microsoftov operacijski sustav MS-DOS 1.0 i Microsoftove programske jezike Cobol, Basic i Pascal . Microsoft je zadržao autorska prava na sav navedeni softver pa je rast popularosti IBM PC računala i njegovih kopija izravno pridonio rastu Microsofta.

sergejm (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2012 11.17.45

En rusa lingvo 'Кока-Кола' (Coca-Cola) estas deklinaciata, ĉar havas finaĵon -a, kiel rusaj vortoj de unua deklinacio. Pepsi ne estas declinaciata, ĉar ĝia finaĵo taŭgas por nenia deklinacio. Se propra nomo estas skribita per latinaj literoj, t.e. Coca-Cola, ĝi neniam estas deklinaciata. Se antaŭ nomo staras priskriba vorto (urbo, firmao k.t.p.) la nomo ankaŭ povas esti ne deklinaciata - eĉ pure rusaj nomoj: 'в городе Вологда' aŭ 'в городе Вологде' - 'en urbo Vologda'; 'в город Вологда' aŭ 'в город Вологду' - 'en urbon Vologda'; sed 'в Вологде' - 'en Vologda', 'в Вологду' - 'en Vologdan'.

Do, en Esperanto, kiam estas priskriba vorto, ankaŭ mankas neceso uzi akuzativon:
"la firmao elektis nomon 'Akvo'"

dobri (Tunjukkan profil) 18 Agustus 2012 08.44.51

En la ĉeĥa same kiel en aliaj slavaj lingvoj la nomoj de registritaj markoj estas kutime deklinaciitaj. (Piji kokakolu.) Tamen laŭ mia opinio tiu maniero ne konvenas por Esperanto. Mi preferus diri: "Mi trinkas Kokakola-on" aŭ prefere "Mi ŝatas trinkaĵon Kokakola". Vere mi uzus la akuzativon nur tiam, kiam eblas konfuzo, kiu kion faras.

Kembali ke atas