Al la enhavo

Duŝo kaj Duŝejo Sinonimoj?

de Simon Pure, 2012-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Simon Pure (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-15 10:48:15

Se mi duŝas, estas mi en la duŝo aŭ la duŝejo aŭ ambaŭ? Ĉu la duŝo estas en la duŝejo?

HaleBopp (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-15 11:05:13

Kiam mi duŝas min, mi prenas duŝon en la duŝejo.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-15 11:28:33

Mi duŝas mian hundon.
Kiel kutime, ĝi ne volas duŝi sin.
Mi do enmetas ĝin en duŝejon, prenas duŝilon, kaj lavas ĝin.

Duŝo estas la ago duŝi (ekzemple, preni duŝon).
Duŝejo estas la loko por duŝi (ion aŭ iun).

Amike.

Reen al la supro