Mergi la conținut

Duŝo kaj Duŝejo Sinonimoj?

de Simon Pure, 15 august 2012

Contribuții/Mesaje: 3

Limbă: Esperanto

Simon Pure (Arată profil) 15 august 2012, 10:48:15

Se mi duŝas, estas mi en la duŝo aŭ la duŝejo aŭ ambaŭ? Ĉu la duŝo estas en la duŝejo?

HaleBopp (Arată profil) 15 august 2012, 11:05:13

Kiam mi duŝas min, mi prenas duŝon en la duŝejo.

antoniomoya (Arată profil) 15 august 2012, 11:28:33

Mi duŝas mian hundon.
Kiel kutime, ĝi ne volas duŝi sin.
Mi do enmetas ĝin en duŝejon, prenas duŝilon, kaj lavas ĝin.

Duŝo estas la ago duŝi (ekzemple, preni duŝon).
Duŝejo estas la loko por duŝi (ion aŭ iun).

Amike.

Înapoi mai sus