Skip to the content

Pri ĉina gramatiko (10)

by Demian, August 18, 2012

Messages: 2

Language: Esperanto

Demian (User's profile) August 18, 2012, 6:25:02 AM

Saluton!

Mi ne komprenas tiun ĉi frazon. Ankaŭ ne komprenas la uzon de signoj en la frazo.

T: 孩子:「怎麼,你只用了五天就把我生下來啦?」
S: 孩子:「怎么,你只用了五天就把我生下来啦?」

Mi ne komprenas:

用了 = uzis (?)
就 = ??
把 = uzi(?)
生 = naski (?)
下來 (下来) = malsupren (?)
啦 = ?

Kuteksto:

T: 生日問題

孩子問媽媽:「媽媽,我什麼時候過生日?」
媽媽:「六月十五日。」
孩子:「那你呢?」
媽媽:「六月十日。」
孩子:「怎麼,你只用了五天就把我生下來啦?

S: 生日问题

孩子问妈妈:「妈妈,我什么时候过生日?」
妈妈:「六月十五日。」
孩子:「那你呢?」
妈妈:「六月十日。」
孩子:「怎么,你只用了五天就把我生下来啦?」

Ĉu la infano celas demandi: Kiel vi povas naski min en dum kvin tagoj?

Demian (User's profile) August 18, 2012, 10:36:10 AM

黄鸡蛋:La infano ja volas demandi:
Kio, ĉu vi naskis min en nur kvin tagoj?

Kaj por klarigi la vortojn:
用 uzi -> elspezi
Ĉiu ja elspezas sian tempon, do "naski min en kvin tagoj" pli-malpli similas al "elspezi kvin tagojn por naski min". Aŭ, "vi bezonis nur kvin tagojn por naski min"

就 estas por emfazi la sufiĉecon, kunlaborante kun la 只: Vi elspezis nur kvin tagojn, kaj tio estis sufiĉa por naski min

把 simple funkcias por meti la objekton antaŭ la verbon, ekz. 他杀了我。 = 他把我杀了。 = Li mortigis min.

生:naski, aŭ akuŝi. Ĉi tie "生下来" estas pli viva esprimo, kiu ankaŭ signifas "naski".

啦 estas ekkria vorto (mi ne scias kiel vi nomas la vortojn kiel 吧, 吗, 啊, el kiuj ĉiuj signoj havas la parton 口), ĉi tie ĝi pli-malpli emfazas la 只 kaj 就, kaj la strangecon ke kvin tagoj sufiĉas.
Tre bona klarigo! Elkoran dankon al vi!!! ridulo.gif

Back to the top