Wpisy: 6
Język: Esperanto
alonsososo (Pokaż profil) 18 sierpnia 2012, 19:53:29
darkweasel (Pokaż profil) 18 sierpnia 2012, 20:24:23
"scioj" imagu kiel la germanlingvan "Kenntnisse".
creedelambard (Pokaż profil) 18 sierpnia 2012, 21:39:02
Ankaŭ estas angla vorto "smarts", kiu similas al "ĝenerala scieco." Oni trovas ĝin k.e. en la frazo "street smarts" - kutime rapida pensado pri kiel vivi sur stratoj kaj mallumata anguloj de urbo.
sudanglo (Pokaż profil) 19 sierpnia 2012, 09:02:44
Mi havas nur bazajn sciojn pri la germana lingvo/pri liaj metodoj.
Laŭ serĉo en La Tekstaro 'sciado' ne estas ofte uzata en la moderna Esperanto.
Tamen en la Malnova Testamento ĝi okazas 15-foje.
la arbon de sciado pri bono kaj malbono
Ondo (Pokaż profil) 19 sierpnia 2012, 09:44:22
alonsososo:Kio estas la diferenco inter sciado kaj scioj? En germana aŭ angla eĉ ne ekzistas la pluralon de scio.La substantivoj, kiuj devenas rekte de verboj, per la simpla ŝanĝo de -i al -o, estas tre flekseblaj en Esperanto. Tio estas utila. Se estas necese, oni povas precizigi laŭ la bezonoj: sciaĵo, sciado, sciero...
La Germana aŭ Angla uzas kutime ununombran vorton (kolektivan substantivon) por tio, kion oni povas en Esperanto esprimi per "scioj", sed tio ne malhelpas nin uzi pluralan vorton. Pedanta (plej ofte tio signifas: ne bona) traduko de "scioj" eble estus "pieces of knowledge".
Oni povas elekti, laŭ la bezonoj de esprimado, ĉu diri "Lia scio pri geografio estas vasta", ĉu "Liaj scioj pri geografio", ĉu "Lia sciaro pri geografio".
Sufiĉe fama citaĵo el Biblio estas
kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn
En Anglaj tradukoj tio estas, tute nature singulara:
he that increaseth knowledge increaseth sorrow.
aŭ
and increasing knowledge results in increasing pain
Ĉu iu havas scio(j)n pri la Hebrea kaj povas diri, kiun gramatikan nombron havas la originala vorto?
alonsososo (Pokaż profil) 19 sierpnia 2012, 12:28:38