去目錄頁

sciado/ scioj

alonsososo, 2012年8月18日

讯息: 6

语言: Esperanto

alonsososo (显示个人资料) 2012年8月18日下午7:53:29

Kio estas la diferenco inter sciado kaj scioj? En germana aŭ angla eĉ ne ekzistas la pluralon de scio.

darkweasel (显示个人资料) 2012年8月18日下午8:24:23

sciado estas la ago scii.

"scioj" imagu kiel la germanlingvan "Kenntnisse".

creedelambard (显示个人资料) 2012年8月18日下午9:39:02

"Scioj" eble similas al la angla vorto "sciences," kiel en la frazo "arts and sciences."

Ankaŭ estas angla vorto "smarts", kiu similas al "ĝenerala scieco." Oni trovas ĝin k.e. en la frazo "street smarts" - kutime rapida pensado pri kiel vivi sur stratoj kaj mallumata anguloj de urbo.

sudanglo (显示个人资料) 2012年8月19日上午9:02:44

scioj - things known; sciado - act of knowing.

Mi havas nur bazajn sciojn pri la germana lingvo/pri liaj metodoj.

Laŭ serĉo en La Tekstaro 'sciado' ne estas ofte uzata en la moderna Esperanto.

Tamen en la Malnova Testamento ĝi okazas 15-foje.

la arbon de sciado pri bono kaj malbono

Ondo (显示个人资料) 2012年8月19日上午9:44:22

alonsososo:Kio estas la diferenco inter sciado kaj scioj? En germana aŭ angla eĉ ne ekzistas la pluralon de scio.
La substantivoj, kiuj devenas rekte de verboj, per la simpla ŝanĝo de -i al -o, estas tre flekseblaj en Esperanto. Tio estas utila. Se estas necese, oni povas precizigi laŭ la bezonoj: sciaĵo, sciado, sciero...

La Germana aŭ Angla uzas kutime ununombran vorton (kolektivan substantivon) por tio, kion oni povas en Esperanto esprimi per "scioj", sed tio ne malhelpas nin uzi pluralan vorton. Pedanta (plej ofte tio signifas: ne bona) traduko de "scioj" eble estus "pieces of knowledge".

Oni povas elekti, laŭ la bezonoj de esprimado, ĉu diri "Lia scio pri geografio estas vasta", ĉu "Liaj scioj pri geografio", ĉu "Lia sciaro pri geografio".

Sufiĉe fama citaĵo el Biblio estas

kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn

En Anglaj tradukoj tio estas, tute nature singulara:

he that increaseth knowledge increaseth sorrow.

and increasing knowledge results in increasing pain

Ĉu iu havas scio(j)n pri la Hebrea kaj povas diri, kiun gramatikan nombron havas la originala vorto?

alonsososo (显示个人资料) 2012年8月19日下午12:28:38

Dankon. Tio estis tre helpema.

回到上端