Al la enhavo

Kiu estas/os la lingvo de azio?

de codesito, 2012-aŭgusto-18

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-22 08:59:50

codesito:Mi vidas ke en Europo la plej grava lingvo estas la Rusa
Nu, ne la plej grava estas la angla lingvo. La lingvo povas havi multe da denaskaj parolantoj, sed ĝi povas esti ne grava por aliaj homoj. Oni ĉi tie parolis pri rusa lingvo, kiom grava la rusa estas en Okcidenta Eŭropo? En Litovio, Latvio kaj Estonio ĝi estas grava, sed kiom grava estas la rusa lingvo en aliaj partoj de Eŭropo? Evidente, ke tia graveco estas malgranda. Eĉ en Pollando homoj pli bone scias la anglan lingvon. La anglan lingvon en Pollando scias 33 da procentoj. Germanan 19% rusan konas 18% da poloj. Eĉ en Estonio diferenco inter kono de rusa kaj angla ne estas granda. 50 % de estonoj konas la anglan dume rusan konas 56% de estonoj.

Fonto: Eŭropanoj kaj iliaj lingvoj 2012.

Djino:Tio tute dependas de la senco donita al vorto "grava". Estas la debato ke mi havas kun codesito.
Mi sole parolas pri denaskaj parolantoj.
esti grava kaj havi multe da denaskaj parolantoj povas esti malsamaj aĵoj.

cxevino (Montri la profilon) 2012-oktobro-11 13:15:26

Eŭropo ne estas kontinento je geografia vidpunkto sed nun ekstremaĵo de Azio. Oni plibone konsideru Eŭrazion kontinento. Plie, se oni pensas pri kontinenta unuiĝoj, oni nepre konsilu ke tiuj adoptu por komuna lingvo la tiean plej parolatan... Tiel ni havos:

Eŭrazio : la rusa
Azio : la ĉina
Afriko : la araba
Ameriko : la hispana
Oceanio : la angla (fakte dependos de Azio do ĉinlingva)

Ĉar la arabaj lingvoj parolataj malsamas de unu lando al alia, oni povas proponi por Afriko la francan, scipovata ankaŭ de Nordafrikanoj...

Interesa estas la fakto ke tiuj lingvoj estas tiuj oficialaj ĉe UNO...

cxevino (Montri la profilon) 2012-oktobro-27 01:46:49

Djino:La rusa fakte estas la plej grava lingvo de la kontinenta Eŭropo, ne de la Eŭropa unio.
Rusa : 135 milono de parolantoj (en la Eŭropa Rusio, Belorusio, Ukrainio, Estonio, Latvio, Litovio...)
Germana : 120 milono (en Germanio, Aŭstrio, Svisio, Danio, Luksemburgio, Liĥtenŝtejno...)
Mankas la informo ke la supremenciita nombro de rusparolantoj (135 milionoj) rilatas la denaskaj kaj ke la tuta rusparolantaro nombras 285 milionojn, do multe pli ol por la germana, kaj plejparte en la eŭropa kontinento...

Reen al la supro