Kiu estas/os la lingvo de azio?
codesito, 2012 m. rugpjūtis 18 d.
Žinutės: 13
Kalba: Esperanto
vincas (Rodyti profilį) 2012 m. rugpjūtis 22 d. 08:59:50
codesito:Mi vidas ke en Europo la plej grava lingvo estas la RusaNu, ne la plej grava estas la angla lingvo. La lingvo povas havi multe da denaskaj parolantoj, sed ĝi povas esti ne grava por aliaj homoj. Oni ĉi tie parolis pri rusa lingvo, kiom grava la rusa estas en Okcidenta Eŭropo? En Litovio, Latvio kaj Estonio ĝi estas grava, sed kiom grava estas la rusa lingvo en aliaj partoj de Eŭropo? Evidente, ke tia graveco estas malgranda. Eĉ en Pollando homoj pli bone scias la anglan lingvon. La anglan lingvon en Pollando scias 33 da procentoj. Germanan 19% rusan konas 18% da poloj. Eĉ en Estonio diferenco inter kono de rusa kaj angla ne estas granda. 50 % de estonoj konas la anglan dume rusan konas 56% de estonoj.
Fonto: Eŭropanoj kaj iliaj lingvoj 2012.
Djino:Tio tute dependas de la senco donita al vorto "grava". Estas la debato ke mi havas kun codesito.esti grava kaj havi multe da denaskaj parolantoj povas esti malsamaj aĵoj.
Mi sole parolas pri denaskaj parolantoj.
cxevino (Rodyti profilį) 2012 m. spalis 11 d. 13:15:26
Eŭrazio : la rusa
Azio : la ĉina
Afriko : la araba
Ameriko : la hispana
Oceanio : la angla (fakte dependos de Azio do ĉinlingva)
Ĉar la arabaj lingvoj parolataj malsamas de unu lando al alia, oni povas proponi por Afriko la francan, scipovata ankaŭ de Nordafrikanoj...
Interesa estas la fakto ke tiuj lingvoj estas tiuj oficialaj ĉe UNO...
cxevino (Rodyti profilį) 2012 m. spalis 27 d. 01:46:49
Djino:La rusa fakte estas la plej grava lingvo de la kontinenta Eŭropo, ne de la Eŭropa unio.Mankas la informo ke la supremenciita nombro de rusparolantoj (135 milionoj) rilatas la denaskaj kaj ke la tuta rusparolantaro nombras 285 milionojn, do multe pli ol por la germana, kaj plejparte en la eŭropa kontinento...
Rusa : 135 milono de parolantoj (en la Eŭropa Rusio, Belorusio, Ukrainio, Estonio, Latvio, Litovio...)
Germana : 120 milono (en Germanio, Aŭstrio, Svisio, Danio, Luksemburgio, Liĥtenŝtejno...)