Đi đến phần nội dung

Lastanokte mi sonĝis Esperante!!

viết bởi creedelambard, Ngày 24 tháng 8 năm 2012

Tin nhắn: 9

Nội dung: Esperanto

creedelambard (Xem thông tin cá nhân) 15:45:01 Ngày 24 tháng 8 năm 2012

Lasta nokte mi havis tre stranga sonĝo. Mi ne tute memoras ĝin; nur ke estis farenda afero kaj la reguloj por fari ĝin estis tute redunda kaj sensenca. Sed mi ankaŭ memoras, ke la tuta sonĝo estis en Esperanto!! Antaŭe kiam mi sonĝis, mi sonĝis sole en la angla, eĉ kiam mi studis la germana en gimnazio.

Espereble tio signifas ke mi progresas bone en la internacia lingvo. Kio cetere ĝi signifas, mi ne scias.

brodicius (Xem thông tin cá nhân) 19:22:06 Ngày 24 tháng 8 năm 2012

Mi memoras, ke antaŭ mi eklernis Esperanton, mi sonĝis de ulo, kiu daŭre rifuzis paroli lingvon krom Esperanto, kaj mi devis lerni Esperanton por kompreni lin. Kelkfoje mi sonĝas Esperante nun. Ofte la sonĝo ne estas tute Esperanta.

Certe, la Esperanta sonĝo montras, ke vi pensas pri (aŭ en) la lingvo sufiĉe por ĝi eniri vian sonĝon.

Safis (Xem thông tin cá nhân) 00:38:23 Ngày 25 tháng 8 năm 2012

Antaŭ multaj jaroj, mi havis strangan sonĝon -- stranga ĉar ĝi okazis tute en fenestro de tujmesaĝilo! Kaj la tuta konversacio estis en Esperanto. Nu, tiutempe mi babilis preskaŭ ĉiutage dum kelkaj horoj en Esperanto, do mi komprenas kial tia sonĝo aperus.

Sed mi memoras sonĝon kiun mi havis unufoje, en kiu mi parolis flue la japanan. Jes, mi studis la japanan kaj komprenis ĝin iom, sed ne tiom! Kiam mi ekvekiĝis, mi memoris perfekte kelkajn frazojn kiujn mi diris sonĝe, sed la frazoj estis tute sensenca! Ne estis veraj vortoj aŭ gramatikaj konstruaĵoj, sed en la sonĝo mi komprenis ilin kvazaŭ vera lingvaĵo. Estas interesa kion faros la imago dum ni dormas!

RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 02:43:58 Ngày 25 tháng 8 năm 2012

creedelambard, se vi ne volas ke mi korektu viajn skribaĵojn, bonvolu diri al mi, kaj mi faros tiel ne plu.

Ĝis tiam... ridulo.gif

En via afiŝo, bonvolu kontroli ĉiun verbon por vidi se ĝi bezonas *akuzativan* objekton.

Ankaŭ, gratulojn! Mi ankoraŭ neniam sonĝis Esperante (nu, mi sonĝis "Esperante", sed ĝi ne estis vera Esperanto; Sonĝperanto, eble, kiu sensencas vekiĝe).

dombola (Xem thông tin cá nhân) 03:05:04 Ngày 25 tháng 8 năm 2012

creedelambard:Lasta nokte mi havis tre stranga sonĝo. Mi ne tute memoras ĝin;

Espereble tio signifas ke mi progresas bone en la internacia lingvo. Kio cetere ĝi signifas, mi ne scias.
Ĉi tiu libro intencas klarigi ion pri tiu afero.

creedelambard (Xem thông tin cá nhân) 03:27:38 Ngày 25 tháng 8 năm 2012

RiotNrrd:creedelambard, se vi ne volas ke mi korektu viajn skribaĵojn, bonvolu diri al mi, kaj mi faros tiel ne plu.

Ĝis tiam... ridulo.gif

En via afiŝo, bonvolu kontroli ĉiun verbon por vidi se ĝi bezonas *akuzativan* objekton.

Ankaŭ, gratulojn! Mi ankoraŭ neniam sonĝis Esperante (nu, mi sonĝis "Esperante", sed ĝi ne estis vera Esperanto; Sonĝperanto, eble, kiu sensencas vekiĝe).
Ne, ne, bonvole korektu min. Mi venis ĉi tien, al Lernu, por . . . (atendu - atendu - atendu) LERNI.

Mi vidas ke en la unua frazo mi faris akuzativan eraron. La akuzativo kaj la participioj, ili estas miaj stumbligiloj.

Mi tute ne memoras, kion oni diris en la sanĝo aŭ ĉu ĝi estis ĝusta Esperanto; mi nur memoras, ke ĝi estis Esperanto. Eble estis Sonĝperanto; mi estis ja sonĝanto.

RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 05:39:10 Ngày 25 tháng 8 năm 2012

Ankaŭ, vi studis la germanaN.

Spektu ĉiun verbon. ridulo.gif

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 06:19:14 Ngày 25 tháng 8 năm 2012

creedelambard:Mi vidas ke en la unua frazo mi faris akuzativan eraron. La akuzativo kaj la participioj, ili estas miaj stumbligiloj.
Por eviti plejparte tiujn (normalajn) erarojn, mi kutime relegas malrapide miajn tekstojn, skribaĵojn aŭ mesaĝojn, antaŭ ol sendi ilin. Tiel, vi mem povas korekti la plimulton el viaj frazoj.

Amike.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 16:37:42 Ngày 26 tháng 8 năm 2012

Safis: ... Sed mi memoras sonĝon kiun mi havis unufoje, en kiu mi parolis flue la japanan. Jes, mi studis la japanan kaj komprenis ĝin iom, sed ne tiom! Kiam mi ekvekiĝis, mi memoris perfekte kelkajn frazojn kiujn mi diris sonĝe, sed la frazoj estis tute sensenca! Ne estis veraj vortoj aŭ gramatikaj konstruaĵoj, sed en la sonĝo mi komprenis ilin kvazaŭ vera lingvaĵo. Estas interesa kion faros la imago dum ni dormas!
Tian sonĝon mi ankaŭ havis. Mi sonĝis ke mi parolas la rusan lingvon, tre bone kaj elegante. Kiam mi vekiĝis mi memoris la plej lastan frazon, kaj tiu estis tute erara! Ŝajne niaj sonĝoj okazas sen la cenzuro de la "supermio" (super-ego).

Quay lại