訊息: 9
語言: Esperanto
creedelambard (顯示個人資料) 2012年8月24日下午3:45:01
Espereble tio signifas ke mi progresas bone en la internacia lingvo. Kio cetere ĝi signifas, mi ne scias.
brodicius (顯示個人資料) 2012年8月24日下午7:22:06
Certe, la Esperanta sonĝo montras, ke vi pensas pri (aŭ en) la lingvo sufiĉe por ĝi eniri vian sonĝon.
Safis (顯示個人資料) 2012年8月25日上午12:38:23
Sed mi memoras sonĝon kiun mi havis unufoje, en kiu mi parolis flue la japanan. Jes, mi studis la japanan kaj komprenis ĝin iom, sed ne tiom! Kiam mi ekvekiĝis, mi memoris perfekte kelkajn frazojn kiujn mi diris sonĝe, sed la frazoj estis tute sensenca! Ne estis veraj vortoj aŭ gramatikaj konstruaĵoj, sed en la sonĝo mi komprenis ilin kvazaŭ vera lingvaĵo. Estas interesa kion faros la imago dum ni dormas!
RiotNrrd (顯示個人資料) 2012年8月25日上午2:43:58
Ĝis tiam...

En via afiŝo, bonvolu kontroli ĉiun verbon por vidi se ĝi bezonas *akuzativan* objekton.
Ankaŭ, gratulojn! Mi ankoraŭ neniam sonĝis Esperante (nu, mi sonĝis "Esperante", sed ĝi ne estis vera Esperanto; Sonĝperanto, eble, kiu sensencas vekiĝe).
dombola (顯示個人資料) 2012年8月25日上午3:05:04
creedelambard:Lasta nokte mi havis tre stranga sonĝo. Mi ne tute memoras ĝin;Ĉi tiu libro intencas klarigi ion pri tiu afero.
Espereble tio signifas ke mi progresas bone en la internacia lingvo. Kio cetere ĝi signifas, mi ne scias.
creedelambard (顯示個人資料) 2012年8月25日上午3:27:38
RiotNrrd:creedelambard, se vi ne volas ke mi korektu viajn skribaĵojn, bonvolu diri al mi, kaj mi faros tiel ne plu.Ne, ne, bonvole korektu min. Mi venis ĉi tien, al Lernu, por . . . (atendu - atendu - atendu) LERNI.
Ĝis tiam...
En via afiŝo, bonvolu kontroli ĉiun verbon por vidi se ĝi bezonas *akuzativan* objekton.
Ankaŭ, gratulojn! Mi ankoraŭ neniam sonĝis Esperante (nu, mi sonĝis "Esperante", sed ĝi ne estis vera Esperanto; Sonĝperanto, eble, kiu sensencas vekiĝe).
Mi vidas ke en la unua frazo mi faris akuzativan eraron. La akuzativo kaj la participioj, ili estas miaj stumbligiloj.
Mi tute ne memoras, kion oni diris en la sanĝo aŭ ĉu ĝi estis ĝusta Esperanto; mi nur memoras, ke ĝi estis Esperanto. Eble estis Sonĝperanto; mi estis ja sonĝanto.
RiotNrrd (顯示個人資料) 2012年8月25日上午5:39:10
Spektu ĉiun verbon.

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年8月25日上午6:19:14
creedelambard:Mi vidas ke en la unua frazo mi faris akuzativan eraron. La akuzativo kaj la participioj, ili estas miaj stumbligiloj.Por eviti plejparte tiujn (normalajn) erarojn, mi kutime relegas malrapide miajn tekstojn, skribaĵojn aŭ mesaĝojn, antaŭ ol sendi ilin. Tiel, vi mem povas korekti la plimulton el viaj frazoj.
Amike.
cellus (顯示個人資料) 2012年8月26日下午4:37:42
Safis: ... Sed mi memoras sonĝon kiun mi havis unufoje, en kiu mi parolis flue la japanan. Jes, mi studis la japanan kaj komprenis ĝin iom, sed ne tiom! Kiam mi ekvekiĝis, mi memoris perfekte kelkajn frazojn kiujn mi diris sonĝe, sed la frazoj estis tute sensenca! Ne estis veraj vortoj aŭ gramatikaj konstruaĵoj, sed en la sonĝo mi komprenis ilin kvazaŭ vera lingvaĵo. Estas interesa kion faros la imago dum ni dormas!Tian sonĝon mi ankaŭ havis. Mi sonĝis ke mi parolas la rusan lingvon, tre bone kaj elegante. Kiam mi vekiĝis mi memoris la plej lastan frazon, kaj tiu estis tute erara! Ŝajne niaj sonĝoj okazas sen la cenzuro de la "supermio" (super-ego).