Ke daftar isi

Deziroj

dari Chainy, 26 Agustus 2012

Pesan: 12

Bahasa: Esperanto

Chainy (Tunjukkan profil) 27 Agustus 2012 18.32.13

cellus:Interese! Mi spontane dirus nur deziri kaj deziro. En la sveda lingvo oni diras al la persono kiu sukcesas blovestingi ĉiujn kandelojn sur la kuko: "Deziru ion!" Kaj oni povas diri "Vi povas deziri tri aĵojn" kvazaŭ oni povus diri angle "You can wish tree things!"
Mi dirus 'aferojn' anstataŭ 'aĵojn', ĉar tiu lasta rilatas nur al konkretaj objektoj. Sed via solvo ŝajnas bona.

Vi povas/rajtas deziri tri aferojn = You have three wishes.

Sed kial ne 'Vi rajtas pri tri deziroj'? Ĉu ne estas evidente, ke temas pri deziroj, kiujn la ĝino plenumigos?

cellus (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2012 09.51.14

Chainy:
cellus:Interese! Mi spontane dirus nur deziri kaj deziro. En la sveda lingvo oni diras al la persono kiu sukcesas blovestingi ĉiujn kandelojn sur la kuko: "Deziru ion!" Kaj oni povas diri "Vi povas deziri tri aĵojn" kvazaŭ oni povus diri angle "You can wish tree things!"
Mi dirus 'aferojn' anstataŭ 'aĵojn', ĉar tiu lasta rilatas nur al konkretaj objektoj. Sed via solvo ŝajnas bona.

Vi povas/rajtas deziri tri aferojn = You have three wishes.

Sed kial ne 'Vi rajtas pri tri deziroj'? Ĉu ne estas evidente, ke temas pri deziroj, kiujn la ĝino plenumigos?
Kial ne. Ambaŭ niaj denaskaj lingvoj (la sveda kaj angla) ŝajnas havi prepozicion tie. Strange mia esperanta lingvosento provokis min akcepti "rajti ion".

Kaj kompreneble devas esti "three wishes". Mi evidente estas dislektikulo en la angla malgajo.gif

Kembali ke atas