Al la enhavo

Deziroj

de Chainy, 2012-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-26 14:18:22

Min interesas, kiel oni dirus en Esperanto 'Make a wish!' , 'Wünsch dir etwas!' aŭ 'Загадай желание!'.

En la vortaro de Kondratjev troveblas jeno: "pensi pri iu deziro"

- ĉu tio estas la akceptata varianto en Esperanto? Mi ne sukcesis trovi ekzemplojn en la Tekstaro... Ŝajnas al mi ke la 'iu' ne vere necesas, do oni simple dirus 'Pensu pri deziro!'. Aŭ kio pri 'Ekdeziru ion!' ?

cellus (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-26 15:58:34

Ĉu "make a wish" ne estas simple deziri?

Chainy (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-26 17:46:12

En Anglujo, ekzemple, se infano sukcese blovestingas per unu blovo ĉiujn kandelojn sur la naskiĝtaga kuko, li rajtas ekdeziri ion, kaj tiu deziro certe plenumiĝos. Eble 'ekdeziri ion' ja plej bone taŭgas.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-26 18:41:01

Mi trovis 'faru deziron', sed ĉu oni ne povas: 'diru deziron, volon' aŭ 'esprimu, eldiru deziron, volon'? Eĉ 'pripensu d., v.'?

sudanglo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-26 20:27:50

El la diversaj ebloj, mi inklinas al io kun 'ekdiziri', Chainy - ekz. Ekdeziru ion.

Sed por la fabel-rakonta 'You have 3 wishes', mi ne vidas la solvon tuj. (vi rajtas 3 dezir-plenumojn).

Estus agrable havi apartan radikon por tiu koncepto. La ekzistanta radik-stoko ŝajnas iom magra - deziri, aspiri, sopiri, voli, avidi. Do, vunŝi/vunŝo?

Aŭ ĉu eblas ĉi tie utiligi 'um'? Fari Dezirumon? Vi rajtas tri dezirumojn. Mi dezirumas ke ĉesu la pluvo?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-26 23:57:14

La -um uzo plaĉas al mi. Ĝi ŝajnas klara, kaj ni evitas la kreadon de nova radiko.

dombola (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-27 02:51:59

Ĉi tiu rakonto uzas esprimmanierojn kiel "Kia estas via volo?" kaj "...kion vi deziras."

sudanglo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-27 07:58:44

Sed la ĝino en la fabelo pri Aladino kaj la magia lampo, nature uzas alispecan lingvaĵon ol kian uzus patrino kun infano, klarigante kion fari dum estingblovo de la kandeloj sur la naskotaga kuko.

Eble iu jam tradukis kontentige fabelon en kiu rolulo diras vi havas 3 'wishes'

Aldoni 'um' al 'vol' portus nin en surealisman mondon - vi havas tri volumojn - kaj paroli pri 3 voloj portus nin en la mondon de la psikiatro kaj malsanoj de la personeco.

cellus (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-27 11:45:35

Interese! Mi spontane dirus nur deziri kaj deziro. En la sveda lingvo oni diras al la persono kiu sukcesas blovestingi ĉiujn kandelojn sur la kuko: "Deziru ion!" Kaj oni povas diri "Vi povas deziri tri aĵojn" kvazaŭ oni povus diri angle "You can wish tree things!"

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-27 16:21:27

cellus:kvazaŭ oni povus diri angle "You can wish tree things!"
sed mi ne deziras arbajn aferojn! rido.gif

(pardonu, ne eblis rezisti skribi tion ĉi.)

Reen al la supro