前往目錄

Deziroj

貼文者: Chainy, 2012年8月26日

訊息: 12

語言: Esperanto

Chainy (顯示個人資料) 2012年8月26日下午2:18:22

Min interesas, kiel oni dirus en Esperanto 'Make a wish!' , 'Wünsch dir etwas!' aŭ 'Загадай желание!'.

En la vortaro de Kondratjev troveblas jeno: "pensi pri iu deziro"

- ĉu tio estas la akceptata varianto en Esperanto? Mi ne sukcesis trovi ekzemplojn en la Tekstaro... Ŝajnas al mi ke la 'iu' ne vere necesas, do oni simple dirus 'Pensu pri deziro!'. Aŭ kio pri 'Ekdeziru ion!' ?

cellus (顯示個人資料) 2012年8月26日下午3:58:34

Ĉu "make a wish" ne estas simple deziri?

Chainy (顯示個人資料) 2012年8月26日下午5:46:12

En Anglujo, ekzemple, se infano sukcese blovestingas per unu blovo ĉiujn kandelojn sur la naskiĝtaga kuko, li rajtas ekdeziri ion, kaj tiu deziro certe plenumiĝos. Eble 'ekdeziri ion' ja plej bone taŭgas.

vidas vandenis (顯示個人資料) 2012年8月26日下午6:41:01

Mi trovis 'faru deziron', sed ĉu oni ne povas: 'diru deziron, volon' aŭ 'esprimu, eldiru deziron, volon'? Eĉ 'pripensu d., v.'?

sudanglo (顯示個人資料) 2012年8月26日下午8:27:50

El la diversaj ebloj, mi inklinas al io kun 'ekdiziri', Chainy - ekz. Ekdeziru ion.

Sed por la fabel-rakonta 'You have 3 wishes', mi ne vidas la solvon tuj. (vi rajtas 3 dezir-plenumojn).

Estus agrable havi apartan radikon por tiu koncepto. La ekzistanta radik-stoko ŝajnas iom magra - deziri, aspiri, sopiri, voli, avidi. Do, vunŝi/vunŝo?

Aŭ ĉu eblas ĉi tie utiligi 'um'? Fari Dezirumon? Vi rajtas tri dezirumojn. Mi dezirumas ke ĉesu la pluvo?

RiotNrrd (顯示個人資料) 2012年8月26日下午11:57:14

La -um uzo plaĉas al mi. Ĝi ŝajnas klara, kaj ni evitas la kreadon de nova radiko.

dombola (顯示個人資料) 2012年8月27日上午2:51:59

Ĉi tiu rakonto uzas esprimmanierojn kiel "Kia estas via volo?" kaj "...kion vi deziras."

sudanglo (顯示個人資料) 2012年8月27日上午7:58:44

Sed la ĝino en la fabelo pri Aladino kaj la magia lampo, nature uzas alispecan lingvaĵon ol kian uzus patrino kun infano, klarigante kion fari dum estingblovo de la kandeloj sur la naskotaga kuko.

Eble iu jam tradukis kontentige fabelon en kiu rolulo diras vi havas 3 'wishes'

Aldoni 'um' al 'vol' portus nin en surealisman mondon - vi havas tri volumojn - kaj paroli pri 3 voloj portus nin en la mondon de la psikiatro kaj malsanoj de la personeco.

cellus (顯示個人資料) 2012年8月27日上午11:45:35

Interese! Mi spontane dirus nur deziri kaj deziro. En la sveda lingvo oni diras al la persono kiu sukcesas blovestingi ĉiujn kandelojn sur la kuko: "Deziru ion!" Kaj oni povas diri "Vi povas deziri tri aĵojn" kvazaŭ oni povus diri angle "You can wish tree things!"

darkweasel (顯示個人資料) 2012年8月27日下午4:21:27

cellus:kvazaŭ oni povus diri angle "You can wish tree things!"
sed mi ne deziras arbajn aferojn! rido.gif

(pardonu, ne eblis rezisti skribi tion ĉi.)

回到上端