본문으로

Deziroj

글쓴이: Chainy, 2012년 8월 26일

글: 11

언어: Esperanto

Chainy (프로필 보기) 2012년 8월 26일 오후 2:18:22

Min interesas, kiel oni dirus en Esperanto 'Make a wish!' , 'Wünsch dir etwas!' aŭ 'Загадай желание!'.

En la vortaro de Kondratjev troveblas jeno: "pensi pri iu deziro"

- ĉu tio estas la akceptata varianto en Esperanto? Mi ne sukcesis trovi ekzemplojn en la Tekstaro... Ŝajnas al mi ke la 'iu' ne vere necesas, do oni simple dirus 'Pensu pri deziro!'. Aŭ kio pri 'Ekdeziru ion!' ?

cellus (프로필 보기) 2012년 8월 26일 오후 3:58:34

Ĉu "make a wish" ne estas simple deziri?

Chainy (프로필 보기) 2012년 8월 26일 오후 5:46:12

En Anglujo, ekzemple, se infano sukcese blovestingas per unu blovo ĉiujn kandelojn sur la naskiĝtaga kuko, li rajtas ekdeziri ion, kaj tiu deziro certe plenumiĝos. Eble 'ekdeziri ion' ja plej bone taŭgas.

sudanglo (프로필 보기) 2012년 8월 26일 오후 8:27:50

El la diversaj ebloj, mi inklinas al io kun 'ekdiziri', Chainy - ekz. Ekdeziru ion.

Sed por la fabel-rakonta 'You have 3 wishes', mi ne vidas la solvon tuj. (vi rajtas 3 dezir-plenumojn).

Estus agrable havi apartan radikon por tiu koncepto. La ekzistanta radik-stoko ŝajnas iom magra - deziri, aspiri, sopiri, voli, avidi. Do, vunŝi/vunŝo?

Aŭ ĉu eblas ĉi tie utiligi 'um'? Fari Dezirumon? Vi rajtas tri dezirumojn. Mi dezirumas ke ĉesu la pluvo?

RiotNrrd (프로필 보기) 2012년 8월 26일 오후 11:57:14

La -um uzo plaĉas al mi. Ĝi ŝajnas klara, kaj ni evitas la kreadon de nova radiko.

dombola (프로필 보기) 2012년 8월 27일 오전 2:51:59

Ĉi tiu rakonto uzas esprimmanierojn kiel "Kia estas via volo?" kaj "...kion vi deziras."

sudanglo (프로필 보기) 2012년 8월 27일 오전 7:58:44

Sed la ĝino en la fabelo pri Aladino kaj la magia lampo, nature uzas alispecan lingvaĵon ol kian uzus patrino kun infano, klarigante kion fari dum estingblovo de la kandeloj sur la naskotaga kuko.

Eble iu jam tradukis kontentige fabelon en kiu rolulo diras vi havas 3 'wishes'

Aldoni 'um' al 'vol' portus nin en surealisman mondon - vi havas tri volumojn - kaj paroli pri 3 voloj portus nin en la mondon de la psikiatro kaj malsanoj de la personeco.

cellus (프로필 보기) 2012년 8월 27일 오전 11:45:35

Interese! Mi spontane dirus nur deziri kaj deziro. En la sveda lingvo oni diras al la persono kiu sukcesas blovestingi ĉiujn kandelojn sur la kuko: "Deziru ion!" Kaj oni povas diri "Vi povas deziri tri aĵojn" kvazaŭ oni povus diri angle "You can wish tree things!"

darkweasel (프로필 보기) 2012년 8월 27일 오후 4:21:27

cellus:kvazaŭ oni povus diri angle "You can wish tree things!"
sed mi ne deziras arbajn aferojn! rido.gif

(pardonu, ne eblis rezisti skribi tion ĉi.)

Chainy (프로필 보기) 2012년 8월 27일 오후 6:32:13

cellus:Interese! Mi spontane dirus nur deziri kaj deziro. En la sveda lingvo oni diras al la persono kiu sukcesas blovestingi ĉiujn kandelojn sur la kuko: "Deziru ion!" Kaj oni povas diri "Vi povas deziri tri aĵojn" kvazaŭ oni povus diri angle "You can wish tree things!"
Mi dirus 'aferojn' anstataŭ 'aĵojn', ĉar tiu lasta rilatas nur al konkretaj objektoj. Sed via solvo ŝajnas bona.

Vi povas/rajtas deziri tri aferojn = You have three wishes.

Sed kial ne 'Vi rajtas pri tri deziroj'? Ĉu ne estas evidente, ke temas pri deziroj, kiujn la ĝino plenumigos?

다시 위로