לתוכן העניינים

Turniĝi / Ŝanĝiĝi

של Simon Pure, 29 באוגוסט 2012

הודעות: 21

שפה: Esperanto

antoniomoya (הצגת פרופיל) 1 בספטמבר 2012, 10:08:43

Simon Pure:Sed nun mi ekpensas ke mi estas preter mia profundeco kaj bezonas resti kun simplaj frazoj kiel 'la hundo estas sur la tablo.'
Mmmm... Se via hundo estas sur la tablo, mi opinias ke ĝi devus malsupreniri sur la plankon, ĉar tablo ne estas precize taŭga loko por hundo, ĉu ne vere? ridulo.gif

Amike.

antoniomoya (הצגת פרופיל) 1 בספטמבר 2012, 10:32:54

Simon Pure:Nu, mi volis diri la sama homo kies koro iĝis malmola ankaŭ havis pensojn kiuj turniĝiĝis al venĝenco.
Uzi pronomon "si" ĉiam estas malfacile, almenaŭ por mi.
Post revidi mian gramatikon pri "si", mi rimarkas ke mi eraris en mia unua mesaĝo, kaj mi pardonpetas pro tio. Viajn du frazojn mi skribus tiel:

* Lia koro iĝis malmola kaj liaj pensoj, venĝemaj.

Alimaniere dirite:

* Lia koro malmoliĝis, kaj liaj pensoj venĝemiĝis (aŭ turniĝis al
venĝemo).

Sed tiom Ondo kiom Sudanglo estas multe pli spertaj ol mi.

Amike.

Ondo (הצגת פרופיל) 1 בספטמבר 2012, 18:32:40

Simon Pure:Mi pensis ke kun si, la 'si' aludus al la sama homo el la unua vortgrupo.
Ne, la signifo estas iom alia. "Sia" ne signfias "de tiu, kiun ni menciis aŭ pri kiu ni parolas", sed sia = de tiu "li" aŭ "ŝi" aŭ "ĝi", kiu estas la aganto (estanto, iĝanto) ĝuste nun. (Kompreneble, tiuj du povas iam esti unu sama persono aŭ aĵo.)
Sed nun mi ekpensas ke mi estas preter mia profundeco kaj bezonas resti kun simplaj frazoj kiel 'la hundo estas sur la tablo.'
okulumo.gif
Vi certe ne bezonas resti kun tiaj frazoj. Vi lernos kaj baldaŭ ĉio iros aŭtomate. Viaj frazoj estis jam sufiĉe bonaj, kaj vi povas kuraĝe tiajn skribi aŭ paroli, nenio mokinda en ili. Kaj se vi bezonas helpon, demandu ĉi tie.

Simon Pure (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2012, 08:01:53

antoniomoya:
Mmmm... Se via hundo estas sur la tablo, mi opinias ke ĝi devus malsupreniri sur la plankon, ĉar tablo ne estas precize taŭga loko por hundo, ĉu ne vere? ridulo.gif
Mi devus diri kato, pli verŝajne esti sur la tablo.

Simon Pure (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2012, 08:12:13

Ondo:
Ne, la signifo estas iom alia. "Sia" ne signfias "de tiu, kiun ni menciis aŭ pri kiu ni parolas", sed sia = de tiu "li" aŭ "ŝi" aŭ "ĝi", kiu estas la aganto (estanto, iĝanto) ĝuste nun. (Kompreneble, tiuj du povas iam esti unu sama persono aŭ aĵo.)
Se estis frazo, kiu enhavas 'li', antaŭ la diskutaj frazoj, ĉu eble oni uzus siaj?

Ekzemploj:

Ni ne povas konsoli lin. Lia koro malmoliĝis kaj siaj pensoj turniĝis al venĝeco.

Li ĉesis paroli kun siaj amikoj. Lia koro malmoliĝis kaj siaj pensoj turniĝis al venĝeco.

Post relegis, mi pensis ne por la unua sed jes por la dua. Ĉu mi pravas?

antoniomoya (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2012, 09:15:46

Simon Pure:Ekzemploj:

Ni ne povas konsoli lin. Lia koro malmoliĝis kaj siaj pensoj turniĝis al venĝeco.

Li ĉesis paroli kun siaj amikoj. Lia koro malmoliĝis kaj siaj pensoj turniĝis al venĝeco.

Post relegis, mi pensis ne por la unua sed jes por la dua. Ĉu mi pravas?
Mi opinias ke ne, kara Simon.
"Si" reprezentas la triapersonan subjekton "li, ŝi, ĝi aŭ ili". Ekzemple:
"Li promenis kun siaj amikoj" (la amikoj estis de li).
"Li promenis kun liaj amikoj" (la amikoj estis de alia viro).

"Si" havas neniun rilaton kun "lia, ŝia, ĝia aŭ ilia". Ekzemple:
"Ŝiaj okuloj rigardis min, sed ŝia buŝo diris nenion".
"Ilia aŭto ne funkciis, kaj ilia humoro malboniĝis".
"Lia koro malmoliĝis, kaj liaj pensoj turniĝis al venĝeco".

Do, vi devas uzi "si" nur kun la pronomoj "li, ŝi, ĝi aŭ ili".

Amike.

darkweasel (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2012, 11:21:20

ne eblas io kiel "siaj pensoj turniĝis..." - "si" aŭ "sia" neniam povas esti parto de subjekto.

"li ĉesis paroli kun siaj amikoj" estas tamen ĝusta.

Rugxdoma (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2012, 14:41:11

antoniomoya:
Do, vi devas uzi "si" nur kun la pronomoj "li, ŝi, ĝi aŭ ili".
Mi kredas, ke oni povas uzi "si", ne nur kun la kvar menciitaj preposicioj, sed ankaŭ kun tutaj subjektaj o-vortoj:
"Li promenis kun siaj amikoj"
"La homo promenis kun siaj amikoj"

Ondo (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2012, 16:03:09

Mi pardonpetas. Mi sukcesis skribi neklare komplikan regulon, kiu tuj naskis diversajn interpretojn. Mi menciis la pronomojn "li", "ŝi", "ĝi" (mi eĉ forgesis "ili" ), sed ne diris klare, ke anstataŭ la pronomoj povas kompreneble esti ia ajn alia triapersona subjekto, do substantivo aŭ substantivo-simila vorto.

La pronomojn mi donis pro tio, ke oni ne diras "sia", kiam la subjekto estas "mi", "ni" aŭ "vi". (En iuj lingvoj oni diras kvazaŭ "Mi venis kun sia filo", kio estus erara en Esperanto. Ankaŭ por parolantoj de tiuj lingvoj la Esperanta sistemo povas esti malfacila, tamen alimaniere ol ekz. por parolantoj de la Germana aŭ Angla.)

Ĉar mi ŝajnas tute nekapabla klarigi la aferon simple, mi nur donas kelkajn frazojn, kiel ekzemplojn pri ĝusta uzo:

Li venis kun sia filo.
Li venis kun la instruisto de sia filo.
Li venis kun sia edzino.
Mi venis kun mia edzino.
Li kaj lia edzino venis kun sia filo.
Li kaj lia edzino venis kun siaj gefiloj.
Mi kaj mia edzino venis kun niaj gefiloj.
Mi kaj la edzino de Karlo venis kun ŝiaj gefiloj.
Karlo kaj lia edzino kaj iliaj gefiloj venis.
Karlo kaj lia edzino venis kun siaj gefiloj.
Karlo venis kun sia edzino kaj (kun) siaj gefiloj.
Lia koro iĝis malmola.
Liaj pensoj iĝis venĝemaj.
Lia koro iĝis malmola kaj liaj pensoj (iĝis) venĝemaj.


En kelkaj el la ĉi-supraj frazoj oni povas (teorie, gramatike ĝuste) diri ankaŭ ekz. "lia" anstataŭ "sia". Tiu "lia" signifus "de iu alia, ne de la veninto".

Simon Pure (הצגת פרופיל) 3 בספטמבר 2012, 11:02:58

darkweasel:ne eblas io kiel "siaj pensoj turniĝis..." - "si" aŭ "sia" neniam povas esti parto de subjekto.
Mi nun povas vidi ke mi uzis siaj kiel parto de subjekto. Dankon.

לראש הדף