Aller au contenu

Turniĝi / Ŝanĝiĝi

de Simon Pure, 29 août 2012

Messages : 21

Langue: Esperanto

Simon Pure (Voir le profil) 29 août 2012 11:05:04

Kiuj verboj estas pli bona el la du frazoj subaj?

Lia koro turniĝis malmola kaj sia pensoj al venĝeco.
Lia koro ŝanĝiĝis malmola kaj sia pensoj al venĝeco.

En la angla mi dirus turniĝi (turned) sed mi ne volas paroli esperante kiel la angla. Se ĉi tiuj frazoj ne estas akcepteblaj, bonvolu diri.

antoniomoya (Voir le profil) 29 août 2012 11:16:39

Ĉu eble?:

* Lia koro iĝis malmola kaj siaj pensoj, venĝemaj.
* Lia koro malmoliĝis, kaj siaj pensoj venĝemiĝis.

Amike.

Hyperboreus (Voir le profil) 29 août 2012 15:50:06

Forigite

Simon Pure (Voir le profil) 29 août 2012 21:00:43

Dank' al ambaŭ. Mi ankoraŭ pensadas kiel angla parolanto. Mi ne konsideris aldoni -iĝ al la verboj aŭ uzi iĝi x-a.

Ondo (Voir le profil) 30 août 2012 07:59:45

antoniomoya:* Lia koro iĝis malmola kaj siaj pensoj, venĝemaj.
Jes, tamen devas esti liaj pensoj :

Lia koro iĝis malmola kaj liaj pensoj venĝemaj.

Anstataŭ "iĝis" oni povas diri ankaŭ "fariĝis" aŭ,
kial ne, "ekestis" (= komencis esti).

Oni iam vidas ankaŭ la verbon "turniĝi" kun la signifo
"iĝi", sed en Esperanto tio estas klare figura. Prefere
oni diru tiel nur kiam oni povas imagi la ŝanĝiĝon
ankaŭ kiel turniĝon. Eble oni povus diri, kun iom pli
literatura stilo, ekzemple:

Lia koro iĝis ŝtona kaj liaj pensoj turniĝis al venĝemo.

Simon Pure (Voir le profil) 30 août 2012 09:51:05

Ondo:
antoniomoya:* Lia koro iĝis malmola kaj siaj pensoj, venĝemaj.
Jes, tamen devas esti liaj pensoj :
Bonvolu, helpi min kompreni. La vorto 'liaj' estas ĝusta ĉar siaj estus signifi pensoj de la koro (la subjekto)?

Ondo (Voir le profil) 30 août 2012 13:23:21

Simon Pure:
Ondo:
antoniomoya:* Lia koro iĝis malmola kaj siaj pensoj, venĝemaj.
Jes, tamen devas esti liaj pensoj :
Bonvolu, helpi min kompreni. La vorto 'liaj' estas ĝusta ĉar siaj estus signifi pensoj de la koro (la subjekto)?
Nu, mi supozas, ke vi volis diri:

Lia koro iĝis malmola kaj liaj pensoj iĝis venĝemaj.

En la frazo la dua "iĝis" povas forfali, se tio ne malhelpas
kompreni ĝin.

Se vi diras

...siaj pensoj iĝis venĝemaj

tio tute ne havas sencon, ĉar tio signifus "pensoj de siaj pensoj".
"Sia" neniam povas esti parto de subjekto. Ekzemple, oni ne povas
diri "Li kaj sia edzino venis viziti nin".

Se vi tamen volas diri ion alian ol mi supozis, ekzemple paroli
pri la pensoj de lia koro, tiam diru

Lia koro iĝis malmola kaj ĝiaj pensoj iĝis venĝemaj.

Ankaŭ ĉi tie eblas forfaligi la duan "iĝis", sed eble tio ne
estas bona ideo, kiam oni volas fari frazon simplan kaj
tute ne miskompreneblan.

Do, kion vi fakte volis diri?

sudanglo (Voir le profil) 30 août 2012 18:07:45

Pri la pridiskuta frazo vi klare eksplikis, Ondo.

Sed foje mi pensas, ke, en frazoj kiel Li kaj lia edzino venis viziti nin (se estas vera kredeblo ke povus temi pri la edzino de iu alia), estus avantaĝo en ne-strikta observo de la regulo.

Estas iom absurde, ke Li venis kun sia edzino viziti nin, kiu estas funkcie ekvivalenta, permesas la senambiguigon, sed la unue menciita frazo, ne.

Ondo (Voir le profil) 30 août 2012 19:52:58

sudanglo:Estas iom absurde, ke Li venis kun sia edzino viziti nin, kiu estas funkcie ekvivalenta, permesas la senambiguigon, sed la unue menciita frazo, ne.
Jes, oni eĉ povas ŝanĝeti la vortordon tiel, ke la du frazoj estas, krom seneraraj kaj esence samsignifaj, ankaŭ preskaŭ identaj:

Li kaj lia edzino venis viziti nin.
Li kun sia edzino venis viziti nin.


La vortordo en la dua frazo eble ne estas la plej kutima, sed tute akceptebla.

Mi iom samopinias kun vi, ke oni ne estu tro severa pri "si". La eraro estas plej ofte ege malgranda, iam tute sensignifa kaj ĝojigas nur erarĉasiston. Eĉ niaj gramatikoj permesas iom da libereco precipe en komplikaj frazoj, kie estas dubo pri tio, kio fakte estas la agado, la verbo, al kies aganto rilatas iu sialiaŝiaĝia. Sed eble estas pli bone, ke la lernantoj tamen lernu la fundamenton de la sistemo, sed aliflanke instruistoj kaj aliaj ne tro severu pri si-eraroj. Eble la ĉi-supra frazoparo estas bona instruilo, eble ne.

Kvankam vi diras, ke la dua frazo permesas senambiguigon (ebligas la kontraston lia/sia), mi ne konsilus, en la praktiko, tro fidi je tiu teoria eblo. Se iu dirus "Li venis kun lia edzino", estas sufiĉe verŝajne, ke aŭskultanto estus ne certa pri la signifo aŭ rekte miskomprenus. Do, se la ĉirkaŭteksto aŭ la cirkonstancoj ne plene klarigas la sencon, oni prefere esprimu sin pli klare, ekz. "Li venis kun la edzino de sia kolego Karlo".

Simon Pure (Voir le profil) 1 septembre 2012 01:45:37

Ondo:...
Ankaŭ ĉi tie eblas forfaligi la duan "iĝis", sed eble tio ne
estas bona ideo, kiam oni volas fari frazon simplan kaj
tute ne miskompreneblan.

Do, kion vi fakte volis diri?
Nu, mi volis diri la sama homo kies koro iĝis malmola ankaŭ havis pensojn kiuj turniĝiĝis al venĝenco.

Mi pensis ke kun si, la 'si' aludus al la sama homo el la unua vortgrupo. Sed nun mi ekpensas ke mi estas preter mia profundeco kaj bezonas resti kun simplaj frazoj kiel 'la hundo estas sur la tablo.'

Retour au début