Missatges: 14
Llengua: Esperanto
cellus (Mostra el perfil) 6 de setembre de 2012 16.49.28
Malgraŭ la fakto ke multaj universitataĵoj havas latinajn nomojn, ne estas certe ke oni pro tio povas kompreni ilin labu alilanda tradicio. Ekzemple studentan nacion mi ne estas certa ke vi trovos en alia ol sveda – kaj eventuale finlanda – universitato, kvankam ili evoluiĝis de la "nationes" ĉe la universitato de Parizo.
Kaj kio povas esti un Rector magnificus!
Kuratoro estas alia afero en la universitata mondo ol en "internaciaj" muzeoj ol en publika vivo en svedio.
Do tutorio povas esti bona vorto por priskribi fakto en germanaj universitatoj. Kelkfoje oni eble devas klarigi pri kio temas.
cellus (Mostra el perfil) 10 de setembre de 2012 15.41.59
Urho (Mostra el perfil) 10 de setembre de 2012 20.27.51
N-true:Al mi ĉiam mankas la esperanta vorto por la germana "Tutorium", ĉu oni rajtas diri "tutorio"?Mi havas ideon: Se la vortradiko estus tutor', ĉu ĝi estas substantivdevena (aŭ verbdevena)? – Nu, se ĝi estas substantivdevena, vortfarado eble estas jena:
tutoro (tutor·o) ← lat. tutor
tutora (tutor·a ← tutor·o) = rilata al tutoro
tutori (tutor·i ← tutor·o ) || se tutori estas transitiva verbo =>
→ tutoranto (tutor·ant·o ← tutor·o) = tiu, kiu tutoras
→ tutorato (tutor·at·o ← tutor·o) = tiu, kiun tutoras
tutorado (tutor·ad·o ← tutor·o) <= ¿¿ Tutorium ??
tutoradi (tutor·ad·i ← tutor·o)
tutoraĵo (tutor·aĵ·o ← tutor·o) = materialo por tutorado
tutoreco (tutor·ec·o ← tutor·o) <= ¿¿ Tutorium ??
tutorejo (tutor·ej·o ← tutor·o)
kaj eĉ
tutorumi (tutor·um·i ← tutor·o)
tutorumo (tutor·um·o ← tutor·o) <= ¿¿ Tutorium ??
Ĝisdatigita: 2012-09-12
Hundies19 (Mostra el perfil) 11 de setembre de 2012 2.14.00
Ŝanĝo: Eble pajrohelpa kurso.