Mergi la conținut

Tutorium

de N-true, 2 septembrie 2012

Contribuții/Mesaje: 14

Limbă: Esperanto

cellus (Arată profil) 6 septembrie 2012, 16:49:28

Vi pravas, Sudanglo! ĉe ni en la Universitato de Stokholmo ni havis ion kiun mi tradukus esperanten kiel ekzercoj. Se mi bone memoras ilin gvidis asistantoj, kiujn oni nomis amanuensoj. Sed tiuj lektorasistantoj povas havi diversajn taskojn en diversaj universitatoj.

Malgraŭ la fakto ke multaj universitataĵoj havas latinajn nomojn, ne estas certe ke oni pro tio povas kompreni ilin labu alilanda tradicio. Ekzemple studentan nacion mi ne estas certa ke vi trovos en alia ol sveda – kaj eventuale finlanda – universitato, kvankam ili evoluiĝis de la "nationes" ĉe la universitato de Parizo.

Kaj kio povas esti un Rector magnificus!

Kuratoro estas alia afero en la universitata mondo ol en "internaciaj" muzeoj ol en publika vivo en svedio.

Do tutorio povas esti bona vorto por priskribi fakto en germanaj universitatoj. Kelkfoje oni eble devas klarigi pri kio temas.

cellus (Arată profil) 10 septembrie 2012, 15:41:59

Oni povas uzi la 16-an (aŭ ĉu estas la 15-an ) regulon de la fundamento kaj simple enigi la vorton en esperanton kaj diri "tutorio". Al ne-germanoj kaj ne-universitatanoj oni povas klarigi pri kio temas.

Urho (Arată profil) 10 septembrie 2012, 20:27:51

N-true:Al mi ĉiam mankas la esperanta vorto por la germana "Tutorium", ĉu oni rajtas diri "tutorio"?
Mi havas ideon: Se la vortradiko estus tutor', ĉu ĝi estas substantivdevena (aŭ verbdevena)? – Nu, se ĝi estas substantivdevena, vortfarado eble estas jena:

tutoro (tutor·o) ← lat. tutor
tutora (tutor·a ← tutor·o) = rilata al tutoro
tutori (tutor·i ← tutor·o ) || se tutori estas transitiva verbo =>
→ tutoranto (tutor·ant·o ← tutor·o) = tiu, kiu tutoras
→ tutorato (tutor·at·o ← tutor·o) = tiu, kiun tutoras
tutorado (tutor·ad·o ← tutor·o) <= ¿¿ Tutorium ??
tutoradi (tutor·ad·i ← tutor·o)
tutoraĵo (tutor·aĵ·o ← tutor·o) = materialo por tutorado
tutoreco (tutor·ec·o ← tutor·o) <= ¿¿ Tutorium ??
tutorejo (tutor·ej·o ← tutor·o)

kaj eĉ
tutorumi (tutor·um·i ← tutor·o)
tutorumo (tutor·um·o ← tutor·o) <= ¿¿ Tutorium ??

Ĝisdatigita: 2012-09-12

Hundies19 (Arată profil) 11 septembrie 2012, 02:14:00

Kurso Koleghelpa . Kurso helpata per kolego(j).

Ŝanĝo: Eble pajrohelpa kurso.

Înapoi mai sus