Sadržaj

Tutorium

od N-true, 2. rujna 2012.

Poruke: 14

Jezik: Esperanto

N-true (Prikaz profila) 2. rujna 2012. 10:59:39

Al mi ĉiam mankas la esperanta vorto por la germana "Tutorium", ĉu oni rajtas diri "tutorio"?

Tutorium celas kurson en la universitato, kie studento de pli alta semestro instruas kaj helpas al studentoj de malpli alta semestro. Kutime ĝi estas farita aldone al profesora kurso kun profesia docento. Do, ekzemple, profesoro X instruas fonetikon al la studentoj je lundo. Kaj mi, kiel sperta studento Y, faras tiun tutorion(?) ripetante kaj pli detale klarigante la saman enhavon al la komencantaj studentoj je merkredo. Tiu tutorio kutime estas deviga, do ne nur helpokurso por la malbonaj studentoj. Se mi instruas tion, mi ricevas monon por tio ankaŭ.

Kompreneble oni povus nomi tion "aldonkurso", sed mi ŝatus scii, ĉu ekzistas iu pli preciza termino, eble eĉ "tutorio" mem? Kiu scias?

sudanglo (Prikaz profila) 2. rujna 2012. 11:18:30

repetitora seanco? student-gvidata seminario? delegata instruo? krom-instruo?

Sed mi ne kontraŭus 'tutorio'.

Chainy (Prikaz profila) 2. rujna 2012. 12:56:17

Laŭ Wells:
tutorial = (persona, grupa) instruhoro; leciono

Chainy (Prikaz profila) 2. rujna 2012. 13:05:30

sudanglo:student-gvidata seminario?
Jes, 'seminario' ŝajnas bona traduko.

Petrochib (Prikaz profila) 2. rujna 2012. 13:56:14

N-true:Al mi ĉiam mankas la esperanta vorto por la germana "Tutorium", ĉu oni rajtas diri "tutorio"?

Tutorium celas kurson en la universitato, kie studento de pli alta semestro instruas kaj helpas al studentoj de malpli alta semestro. Kutime ĝi estas farita aldone al profesora kurso kun profesia docento. Do, ekzemple, profesoro X instruas fonetikon al la studentoj je lundo. Kaj mi, kiel sperta studento Y, faras tiun tutorion(?) ripetante kaj pli detale klarigante la saman enhavon al la komencantaj studentoj je merkredo. Tiu tutorio kutime estas deviga, do ne nur helpokurso por la malbonaj studentoj. Se mi instruas tion, mi ricevas monon por tio ankaŭ.

Kompreneble oni povus nomi tion "aldonkurso", sed mi ŝatus scii, ĉu ekzistas iu pli preciza termino, eble eĉ "tutorio" mem? Kiu scias?
Respondo : "tutorio" ne havas proksiman radikon en Eo; pro tio mi proponas "superlernanto". Se ni parolas pri kurso, la radiko pli bone iĝus "patrono", kiu povas lingve aŭ pli fake helpi la kunlernantojn, se li ludas rolon, kiel protektanto. Se ni rezonus internacie, ni elektus tiun ĉi radikon, kiu tutnature drivas al "kuratoro", sed tamen estas sufiĉe malpreciza. Do, elektu mem !
Kun sincera helpemo,

darkweasel (Prikaz profila) 2. rujna 2012. 18:16:36

Petrochib:

demando.gif
La demando tute ne temas pri iuspeca persono, sed vi donas iujn vortojn, kiuj signifas personojn.

N-true (Prikaz profila) 6. rujna 2012. 11:15:11

Chainy:
sudanglo:student-gvidata seminario?
Jes, 'seminario' ŝajnas bona traduko.
Seminario tute ne taŭgas, ĉar tiu ja inkludus ankaŭ la "profesiajn" seminariojn farita de profesoroj. Kaj mi ja volas distingi inter tiuj. "Tutorio" ne estas seminario, ĝi estas aldono al vera seminario.

N-true (Prikaz profila) 6. rujna 2012. 11:24:38

sudanglo:repetitora seanco? student-gvidata seminario? delegata instruo? krom-instruo?

Sed mi ne kontraŭus 'tutorio'.
Tiuj ĉiuj vere estas bonaj priskriboj, dankon! Ili vere priskribas tion, kion oni faras dum Tutorium. Sed ankaŭ estas iomete longaj. Mi kun geamikoj kaj kunstudentoj en Esperanto ĉiam uzis la vorton "tutorio". Se iu ne komprenus, mi verŝajne aldonos ion kiel "do, repetitora leciono gvidata de studento" aŭ ion similan.
La PIV ne enhavas la vorton "tutorio", sed ĉu ĝi estas sufiĉe internacia, por adopti ĝin mem al Esperanto? Mi ne scias, ĉu la radiko havus aliajn signifojn en aliaj lingvoj. Petrochib el Francio jam tute miskompris ties signifon... do, mi hezitus uzi ĝin kun ne-germanoj, kiuj eble imagas alian aferon.
Ankaŭ la angla "tutorial" ja fakte estas iomete malsama afero.

Se mi dirus: "Sekvontsemestre mi gvidos tutorion pri fonetiko.", germanaj studentoj komprenus, kion mi volas diri. Sed ĉu anglaj, francaj, hispanaj, rusaj studentoj komprenus la saman?

vidas vandenis (Prikaz profila) 6. rujna 2012. 13:55:00

En Wikipedio mi trovis 'tutor'. Maldekstre oni donas tradukon en multaj lingvoj. Esperante 'tutoro' , ruse 'tjutor', litove 'korepetitorius,france 'tutorat' hispane 'tutoria' ,k.t.p.

sudanglo (Prikaz profila) 6. rujna 2012. 15:02:42

Ĉiu-kaze tiuj edukaj aferoj varias de lando al lando, do eĉ se la termino estas iom partikulara al Germanujo, tio ne multe gravas.

Estas same pri manĝaĵoj, kiuj povas esti land-specifaj. Mi ne komprenas ekzakte kio estas andujo (andouille) sed mi nemalrajtigus al franclingvanaj Esperantistoj uzi la vorton.

Natrag na vrh