Tutorium
від N-true, 2 вересня 2012 р.
Повідомлення: 14
Мова: Esperanto
N-true (Переглянути профіль) 2 вересня 2012 р. 10:59:39
Tutorium celas kurson en la universitato, kie studento de pli alta semestro instruas kaj helpas al studentoj de malpli alta semestro. Kutime ĝi estas farita aldone al profesora kurso kun profesia docento. Do, ekzemple, profesoro X instruas fonetikon al la studentoj je lundo. Kaj mi, kiel sperta studento Y, faras tiun tutorion(?) ripetante kaj pli detale klarigante la saman enhavon al la komencantaj studentoj je merkredo. Tiu tutorio kutime estas deviga, do ne nur helpokurso por la malbonaj studentoj. Se mi instruas tion, mi ricevas monon por tio ankaŭ.
Kompreneble oni povus nomi tion "aldonkurso", sed mi ŝatus scii, ĉu ekzistas iu pli preciza termino, eble eĉ "tutorio" mem? Kiu scias?
sudanglo (Переглянути профіль) 2 вересня 2012 р. 11:18:30
Sed mi ne kontraŭus 'tutorio'.
Chainy (Переглянути профіль) 2 вересня 2012 р. 12:56:17
tutorial = (persona, grupa) instruhoro; leciono
Chainy (Переглянути профіль) 2 вересня 2012 р. 13:05:30
sudanglo:student-gvidata seminario?Jes, 'seminario' ŝajnas bona traduko.
Petrochib (Переглянути профіль) 2 вересня 2012 р. 13:56:14
N-true:Al mi ĉiam mankas la esperanta vorto por la germana "Tutorium", ĉu oni rajtas diri "tutorio"?Respondo : "tutorio" ne havas proksiman radikon en Eo; pro tio mi proponas "superlernanto". Se ni parolas pri kurso, la radiko pli bone iĝus "patrono", kiu povas lingve aŭ pli fake helpi la kunlernantojn, se li ludas rolon, kiel protektanto. Se ni rezonus internacie, ni elektus tiun ĉi radikon, kiu tutnature drivas al "kuratoro", sed tamen estas sufiĉe malpreciza. Do, elektu mem !
Tutorium celas kurson en la universitato, kie studento de pli alta semestro instruas kaj helpas al studentoj de malpli alta semestro. Kutime ĝi estas farita aldone al profesora kurso kun profesia docento. Do, ekzemple, profesoro X instruas fonetikon al la studentoj je lundo. Kaj mi, kiel sperta studento Y, faras tiun tutorion(?) ripetante kaj pli detale klarigante la saman enhavon al la komencantaj studentoj je merkredo. Tiu tutorio kutime estas deviga, do ne nur helpokurso por la malbonaj studentoj. Se mi instruas tion, mi ricevas monon por tio ankaŭ.
Kompreneble oni povus nomi tion "aldonkurso", sed mi ŝatus scii, ĉu ekzistas iu pli preciza termino, eble eĉ "tutorio" mem? Kiu scias?
Kun sincera helpemo,
darkweasel (Переглянути профіль) 2 вересня 2012 р. 18:16:36
Petrochib:N-true:Al mi ĉiam mankas la esperanta vorto por la germana "Tutorium", ĉu oni rajtas diri "tutorio"?Respondo : "tutorio" ne havas proksiman radikon en Eo; pro tio mi proponas "superlernanto". Se ni parolas pri kurso, la radiko pli bone iĝus "patrono", kiu povas lingve aŭ pli fake helpi la kunlernantojn, se li ludas rolon, kiel protektanto. Se ni rezonus internacie, ni elektus tiun ĉi radikon, kiu tutnature drivas al "kuratoro", sed tamen estas sufiĉe malpreciza. Do, elektu mem !
Tutorium celas kurson en la universitato, kie studento de pli alta semestro instruas kaj helpas al studentoj de malpli alta semestro. Kutime ĝi estas farita aldone al profesora kurso kun profesia docento. Do, ekzemple, profesoro X instruas fonetikon al la studentoj je lundo. Kaj mi, kiel sperta studento Y, faras tiun tutorion(?) ripetante kaj pli detale klarigante la saman enhavon al la komencantaj studentoj je merkredo. Tiu tutorio kutime estas deviga, do ne nur helpokurso por la malbonaj studentoj. Se mi instruas tion, mi ricevas monon por tio ankaŭ.
Kompreneble oni povus nomi tion "aldonkurso", sed mi ŝatus scii, ĉu ekzistas iu pli preciza termino, eble eĉ "tutorio" mem? Kiu scias?
Kun sincera helpemo,
La demando tute ne temas pri iuspeca persono, sed vi donas iujn vortojn, kiuj signifas personojn.
N-true (Переглянути профіль) 6 вересня 2012 р. 11:15:11
Chainy:Seminario tute ne taŭgas, ĉar tiu ja inkludus ankaŭ la "profesiajn" seminariojn farita de profesoroj. Kaj mi ja volas distingi inter tiuj. "Tutorio" ne estas seminario, ĝi estas aldono al vera seminario.sudanglo:student-gvidata seminario?Jes, 'seminario' ŝajnas bona traduko.
N-true (Переглянути профіль) 6 вересня 2012 р. 11:24:38
sudanglo:repetitora seanco? student-gvidata seminario? delegata instruo? krom-instruo?Tiuj ĉiuj vere estas bonaj priskriboj, dankon! Ili vere priskribas tion, kion oni faras dum Tutorium. Sed ankaŭ estas iomete longaj. Mi kun geamikoj kaj kunstudentoj en Esperanto ĉiam uzis la vorton "tutorio". Se iu ne komprenus, mi verŝajne aldonos ion kiel "do, repetitora leciono gvidata de studento" aŭ ion similan.
Sed mi ne kontraŭus 'tutorio'.
La PIV ne enhavas la vorton "tutorio", sed ĉu ĝi estas sufiĉe internacia, por adopti ĝin mem al Esperanto? Mi ne scias, ĉu la radiko havus aliajn signifojn en aliaj lingvoj. Petrochib el Francio jam tute miskompris ties signifon... do, mi hezitus uzi ĝin kun ne-germanoj, kiuj eble imagas alian aferon.
Ankaŭ la angla "tutorial" ja fakte estas iomete malsama afero.
Se mi dirus: "Sekvontsemestre mi gvidos tutorion pri fonetiko.", germanaj studentoj komprenus, kion mi volas diri. Sed ĉu anglaj, francaj, hispanaj, rusaj studentoj komprenus la saman?
vidas vandenis (Переглянути профіль) 6 вересня 2012 р. 13:55:00
sudanglo (Переглянути профіль) 6 вересня 2012 р. 15:02:42
Estas same pri manĝaĵoj, kiuj povas esti land-specifaj. Mi ne komprenas ekzakte kio estas andujo (andouille) sed mi nemalrajtigus al franclingvanaj Esperantistoj uzi la vorton.