Mensagens: 17
Idioma: Esperanto
vincas (Mostrar o perfil) 3 de setembro de 2012 11:11:48
Demian:Oni lernas pere de la angla en Barato. Ĝi ne estas fremda lingvo ĉi tie, ĝi estas lingvo de elito, edukado, komerco, kaj kompreneble la registaro.Sed ĉu ĉiuj Baratanoj lernas pere de angla lingvo? La lingvo povas esti oficiala, sed ĝi ankaų povas esti fremda lingvo, se vi lernas ĝin kiel ne gepatran lingvon.
Demian (Mostrar o perfil) 3 de setembro de 2012 14:14:42
vincas:Sed ĉu ĉiuj Baratanoj lernas pere de angla lingvo? La lingvo povas esti oficiala, sed ĝi ankaų povas esti fremda lingvo, se vi lernas ĝin kiel ne gepatran lingvon.Laŭ tiu ĉi raporto en The Times of India, "95.6 lakh" (9.5 milionoj) studis pere de la angla en Barato en 2006. La samtempa nombro de studentoj, kiuj lernis per la hinda estis "7.8 crore" (78 milionoj).
Aldonu pli da studentoj, kiu lernas pere de siaj lingvoj, kaj la situacio de la angla en lernejoj ne estas tiom bona, kiom mi imagis!
Mi ne sciis tion! Do mi dankas al vi por ke vi demandis!
Estas kritismo (Economic Times; 1 September, 2012) de nenecesa emfazo sur studado per la angla.
robbkvasnak (Mostrar o perfil) 3 de setembro de 2012 14:48:44
PosmoX (Mostrar o perfil) 7 de setembro de 2012 20:21:15
sinjoro (Mostrar o perfil) 8 de setembro de 2012 09:30:20
vincas (Mostrar o perfil) 8 de setembro de 2012 12:47:18
sinjoro:En Pollando - plu la rusa, kvankam nun gejunuloj apenaŭ lernas tiun lingvon.Ie mi vidis datumojn, ke poloj pli bone scias anglan ol rusan. Mi ne scias ĉu tio estas vero.
cellus (Mostrar o perfil) 12 de setembro de 2012 17:05:31
Tamen kompare kun Svedio la scipovo de la angla lingvo estas multe pli malbona. Unu el la kaŭzoj por tio estas ke televidaj programoj havas polan voĉon metitan super la originala sono. Estus multe pli bone se oni tekstus la programojn.
Kjell R