去目錄頁

Kiu estas la plej populara fremda lingvo en via nacio?

Demian, 2012年9月2日

讯息: 17

语言: Esperanto

vincas (显示个人资料) 2012年9月3日上午11:11:48

Demian:Oni lernas pere de la angla en Barato. Ĝi ne estas fremda lingvo ĉi tie, ĝi estas lingvo de elito, edukado, komerco, kaj kompreneble la registaro.
Sed ĉu ĉiuj Baratanoj lernas pere de angla lingvo? La lingvo povas esti oficiala, sed ĝi ankaų povas esti fremda lingvo, se vi lernas ĝin kiel ne gepatran lingvon.

Demian (显示个人资料) 2012年9月3日下午2:14:42

vincas:Sed ĉu ĉiuj Baratanoj lernas pere de angla lingvo? La lingvo povas esti oficiala, sed ĝi ankaų povas esti fremda lingvo, se vi lernas ĝin kiel ne gepatran lingvon.
Laŭ tiu ĉi raporto en The Times of India, "95.6 lakh" (9.5 milionoj) studis pere de la angla en Barato en 2006. La samtempa nombro de studentoj, kiuj lernis per la hinda estis "7.8 crore" (78 milionoj).

Aldonu pli da studentoj, kiu lernas pere de siaj lingvoj, kaj la situacio de la angla en lernejoj ne estas tiom bona, kiom mi imagis!

Mi ne sciis tion! Do mi dankas al vi por ke vi demandis!

Estas kritismo (Economic Times; 1 September, 2012) de nenecesa emfazo sur studado per la angla.

robbkvasnak (显示个人资料) 2012年9月3日下午2:48:44

Ĉe ni en Usono multaj volas lerni la hispanan sed la ĉina rapide konkeras pli grandan rolon ankaŭ. Se vi loĝas ĉe la kanada landlimo, memkomprenebe vi volus lerni la francan.

PosmoX (显示个人资料) 2012年9月7日下午8:21:15

En Argentino la Angla estas plej populara. Iom pro devo kaj alia tiom pro utilo.

sinjoro (显示个人资料) 2012年9月8日上午9:30:20

En Pollando - plu la rusa, kvankam nun gejunuloj apenaŭ lernas tiun lingvon.

vincas (显示个人资料) 2012年9月8日下午12:47:18

sinjoro:En Pollando - plu la rusa, kvankam nun gejunuloj apenaŭ lernas tiun lingvon.
Ie mi vidis datumojn, ke poloj pli bone scias anglan ol rusan. Mi ne scias ĉu tio estas vero.

cellus (显示个人资料) 2012年9月12日下午5:05:31

Laŭ miaj spertoj la homoj pli ol 50-jaraĝaj scias en multaj kazoj la rusan. La juna generacio tiuj ĝis 50-jaraĝaj scias ĉiam pli kaj pli bone la anglan. La intereso lerni la anglan lingvon estas tre granda.

Tamen kompare kun Svedio la scipovo de la angla lingvo estas multe pli malbona. Unu el la kaŭzoj por tio estas ke televidaj programoj havas polan voĉon metitan super la originala sono. Estus multe pli bone se oni tekstus la programojn.

Kjell R

回到上端