Nia okcidenta socio estas psikologie malsana
von codesito, 2. September 2012
Beiträge: 39
Sprache: Esperanto
Rugxdoma (Profil anzeigen) 8. September 2012 09:23:09
raffadalbo:Tamen Ŝpengler, se mi bone memoras, verkistis "La sunsubiro de la Okcidento", ne "La pereo de la Okcidento". Similaj vortoj, sed kun malsama nuanco.La Vikipedio diras: La Subiro de la Okcidento (Der Untergang des Abendlandes).
Paulinho (Profil anzeigen) 8. September 2012 21:59:06
cellus (Profil anzeigen) 9. September 2012 06:25:04
Alia same interesa demando estas ĉu la religia gvidanto vere kredas je Dio, sed tio estas jam alia diskuto, eble.
Mi kredas ke la okcidenta socio estas tre sana. En pasintaj historiaj socioj homoj estis malsanaj sen ke iu povis helpi ilin.
raffadalbo (Profil anzeigen) 9. September 2012 07:03:30
cellus:La okcidenta socio ne estas pli psike malsana ol multaj aliaj socioj... Mi kredas ke la okcidenta socio estas tre sana.Nu, cellus! Mi kredas ke vi iris eĉ tro supren! Iu malsano ja ekzistas en nia socio. Nur, oni ne tro grandigu tiun malsanon.
Paulinho (Profil anzeigen) 9. September 2012 19:21:40
Cellus skribisMi kredas ke la okcidenta socio estas tre sana.Fakte, multaj da grandaj realigaĵoj de nia tempo estas okcidenta en origino. Ekzemple, la antibiotikoj. Sed na ankaŭ la napalm-o?
darkweasel (Profil anzeigen) 9. September 2012 19:36:13
Paulinho:Ekzemple, la antibiotikoj. Sed na ankaŭ la napalm-o?Nun la na-ismo fariĝas troa.
codesito (Profil anzeigen) 10. September 2012 08:44:13
Sed la afero ne estas ĉu okcidento faris multajn bonajn aŭ malbonajn aĵojn, la afero estas ke 'NI ESTAS MALSANAJ', kaj el malsanulo oni povas atendi kion ajn.
Altebrilas (Profil anzeigen) 10. September 2012 12:06:20
Se "sana socio" signifas perfekta socio, kie ĉiuj homoj agas saĝe, kie maljusteco ne ekzistas, kie ĉiuj ricevas sufiĉe por bone vivi, ktp, tia socio neniam ekzistis, sed oni povas klopodi por atingi ĝin.
Laŭ alia vidpunkto, oni povas diri, ke la planedo malsanas: iu speco detruas la aliajn, varmigas la atmosferon, ŝanĝas la klimaton, bruligas kreskaĵojn kaj elĵetas danĝerajn rubojn: oni povas antaŭvidi ke, se nenio ŝanĝas rapide, ĝi travivos iun el la malsanoj kiajn ĝi jam plurfoje spertis: perfortajn ŝanĝojn kaj malaperon de 99% de la vivantaj specoj.
codesito (Profil anzeigen) 10. September 2012 20:46:01
Altebrilas:Okcidenta socio ne ekzistas. Okcidento ne estas lando, nek komunumo de homoj (nur NATO estas komunumo de landoj), kaj oni ne povas decidi kio estas sana aŭ ne pri aro de socioj, se oni nomas "okcidenta socio" la kunigon de ĉiuj socioj de okcidentaj (eŭropaj kaj nordamerikaj?) landoj.Mi vidas ke estas aro da landoj kiuj rigardas similajn filmojn, aŭdas similan muzikon, havas similajn idolojn, ktp. kaj mi nomis ilin okcidenton. mi ne konas aliajn kulturojn kiel la ĉina, la hinda, ktp. kaj mi ne povas multe paroli pri ili.
Se "sana socio" signifas perfekta socio, kie ĉiuj homoj agas saĝe, kie maljusteco ne ekzistas, kie ĉiuj ricevas sufiĉe por bone vivi, ktp, tia socio neniam ekzistis, sed oni povas klopodi por atingi ĝin.
Laŭ alia vidpunkto, oni povas diri, ke la planedo malsanas: iu speco detruas la aliajn, varmigas la atmosferon, ŝanĝas la klimaton, bruligas kreskaĵojn kaj elĵetas danĝerajn rubojn: oni povas antaŭvidi ke, se nenio ŝanĝas rapide, ĝi travivos iun el la malsanoj kiajn ĝi jam plurfoje spertis: perfortajn ŝanĝojn kaj malaperon de 99% de la vivantaj specoj.
TAMEN MI DEZIRUS KE NI FORGESU LA VORTON "SOCIO" KAJ NI PAROLU PRI HOMOJ, PRI NI, NI JA EKZISTAS, ĈU NE?
sergejm (Profil anzeigen) 11. September 2012 05:14:19
Dum sklavismo kaj feodalismo estis patrestra familio - viroj posedis ĉion. Tio estas unuflanke malbona, sed tio ligis familion.
Dum kapitalismo virino povas mem dungiĝi, ricevi propran salajron kaj nutri infanojn ne havante edzon. Pro tio familio iĝis dekomence egalestra, kaj poste ne necesa. En iu landoj du viroj aŭ du virinoj povas fari familion.
Ĉe prahomoj ne estis familioj - pri infanoj zorgis ne patro, ne ĉiam eblis difini kiu estas biologia patro, sed fratoj de patrino.
Kiam komencis aperi familioj - tio same aspektis "malsano".