目次へ

Nia okcidenta socio estas psikologie malsana

codesito,2012年9月2日の

メッセージ: 39

言語: Esperanto

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2012年9月8日 9:23:09

raffadalbo:Tamen Ŝpengler, se mi bone memoras, verkistis ridulo.gif "La sunsubiro de la Okcidento", ne "La pereo de la Okcidento". Similaj vortoj, sed kun malsama nuanco.
La Vikipedio diras: La Subiro de la Okcidento (Der Untergang des Abendlandes).

Paulinho (プロフィールを表示) 2012年9月8日 21:59:06

[AlexN skribis:Bonvolu legi fabelojn. Popolaj fabeloj montras murdojn,krimojn,kanibalizmon,militon, ktp. Do, laŭ vi, okcidenta socio estis malsana. Ankaŭ orienta socio estis malsana - legu iliajn fabelojn. Ĉiuj socioj estas kaj estis malsanaj. Nur vi sole estas sana, ĉu ne?][/quote]Eble la homaro estas malsana?

cellus (プロフィールを表示) 2012年9月9日 6:25:04

La okcidenta socio ne estas pli psike malsana ol multaj aliaj socioj. Ĉu ekzemple socio estas sana en kiu religia gvidanto povas doni al knabino kun la daŭn-sindromo paperojn de la sankta skribo de lia religio por poste akuzi la knabinon pro blasfemio?

Alia same interesa demando estas ĉu la religia gvidanto vere kredas je Dio, sed tio estas jam alia diskuto, eble.

Mi kredas ke la okcidenta socio estas tre sana. En pasintaj historiaj socioj homoj estis malsanaj sen ke iu povis helpi ilin.

raffadalbo (プロフィールを表示) 2012年9月9日 7:03:30

cellus:La okcidenta socio ne estas pli psike malsana ol multaj aliaj socioj... Mi kredas ke la okcidenta socio estas tre sana.
Nu, cellus! Mi kredas ridulo.gif ke vi iris eĉ tro supren! Iu malsano ja ekzistas en nia socio. Nur, oni ne tro grandigu tiun malsanon.

Paulinho (プロフィールを表示) 2012年9月9日 19:21:40

Cellus skribisMi kredas ke la okcidenta socio estas tre sana.
Fakte, multaj da grandaj realigaĵoj de nia tempo estas okcidenta en origino. Ekzemple, la antibiotikoj. Sed na ankaŭ la napalm-o?

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年9月9日 19:36:13

Paulinho:Ekzemple, la antibiotikoj. Sed na ankaŭ la napalm-o?
Nun la na-ismo fariĝas troa. demando.gif

codesito (プロフィールを表示) 2012年9月10日 8:44:13

Ne ĉiuj la personoj psikologie malsanaj faras masakron, krimojn, ktp. Estas multaj kiuj povas fari bonajn aferojn: helpi al aliaj, iri ĉiutage al la preĝejo, ili eĉ povas esti ŝtatestroj.
Sed la afero ne estas ĉu okcidento faris multajn bonajn aŭ malbonajn aĵojn, la afero estas ke 'NI ESTAS MALSANAJ', kaj el malsanulo oni povas atendi kion ajn.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年9月10日 12:06:20

Okcidenta socio ne ekzistas. Okcidento ne estas lando, nek komunumo de homoj (nur NATO estas komunumo de landoj), kaj oni ne povas decidi kio estas sana aŭ ne pri aro de socioj, se oni nomas "okcidenta socio" la kunigon de ĉiuj socioj de okcidentaj (eŭropaj kaj nordamerikaj?) landoj.

Se "sana socio" signifas perfekta socio, kie ĉiuj homoj agas saĝe, kie maljusteco ne ekzistas, kie ĉiuj ricevas sufiĉe por bone vivi, ktp, tia socio neniam ekzistis, sed oni povas klopodi por atingi ĝin.

Laŭ alia vidpunkto, oni povas diri, ke la planedo malsanas: iu speco detruas la aliajn, varmigas la atmosferon, ŝanĝas la klimaton, bruligas kreskaĵojn kaj elĵetas danĝerajn rubojn: oni povas antaŭvidi ke, se nenio ŝanĝas rapide, ĝi travivos iun el la malsanoj kiajn ĝi jam plurfoje spertis: perfortajn ŝanĝojn kaj malaperon de 99% de la vivantaj specoj.

codesito (プロフィールを表示) 2012年9月10日 20:46:01

Altebrilas:Okcidenta socio ne ekzistas. Okcidento ne estas lando, nek komunumo de homoj (nur NATO estas komunumo de landoj), kaj oni ne povas decidi kio estas sana aŭ ne pri aro de socioj, se oni nomas "okcidenta socio" la kunigon de ĉiuj socioj de okcidentaj (eŭropaj kaj nordamerikaj?) landoj.

Se "sana socio" signifas perfekta socio, kie ĉiuj homoj agas saĝe, kie maljusteco ne ekzistas, kie ĉiuj ricevas sufiĉe por bone vivi, ktp, tia socio neniam ekzistis, sed oni povas klopodi por atingi ĝin.

Laŭ alia vidpunkto, oni povas diri, ke la planedo malsanas: iu speco detruas la aliajn, varmigas la atmosferon, ŝanĝas la klimaton, bruligas kreskaĵojn kaj elĵetas danĝerajn rubojn: oni povas antaŭvidi ke, se nenio ŝanĝas rapide, ĝi travivos iun el la malsanoj kiajn ĝi jam plurfoje spertis: perfortajn ŝanĝojn kaj malaperon de 99% de la vivantaj specoj.
Mi vidas ke estas aro da landoj kiuj rigardas similajn filmojn, aŭdas similan muzikon, havas similajn idolojn, ktp. kaj mi nomis ilin okcidenton. mi ne konas aliajn kulturojn kiel la ĉina, la hinda, ktp. kaj mi ne povas multe paroli pri ili.

TAMEN MI DEZIRUS KE NI FORGESU LA VORTON "SOCIO" KAJ NI PAROLU PRI HOMOJ, PRI NI, NI JA EKZISTAS, ĈU NE?

sergejm (プロフィールを表示) 2012年9月11日 5:14:19

Sed socio ja ekzistas - kaj ĝi definas konduton de homoj.
Dum sklavismo kaj feodalismo estis patrestra familio - viroj posedis ĉion. Tio estas unuflanke malbona, sed tio ligis familion.
Dum kapitalismo virino povas mem dungiĝi, ricevi propran salajron kaj nutri infanojn ne havante edzon. Pro tio familio iĝis dekomence egalestra, kaj poste ne necesa. En iu landoj du viroj aŭ du virinoj povas fari familion.
Ĉe prahomoj ne estis familioj - pri infanoj zorgis ne patro, ne ĉiam eblis difini kiu estas biologia patro, sed fratoj de patrino.
Kiam komencis aperi familioj - tio same aspektis "malsano".

先頭にもどる