訊息: 51
語言: Esperanto
darkweasel (顯示個人資料) 2012年10月4日下午6:20:54
walfino:Ĉu ĉi tio ne estas Esperant'?Esperant’ neniom atencas la bazan gramatikon (estas nur stranga stilo), male al la propono de eitanulo.
http://meeuw.org/esperant/esperant.html
MallumaKobajo (顯示個人資料) 2012年10月5日下午7:23:51
Ne, la lingvo ne bezonas tiajn ŝanĝojn. La internacia lingvo Esperanto pluvivas danke al ke la parolantaro ne permesas grandajn ŝanĝojn, sed malrapidan evoluon.
Multaj aliaj internaciaj lingvoj mortis precize pro tio: iliaj komunumoj estis tre ŝanĝemaj.
Multaj spertaj parolantoj elliras la forumojn de lernu, ĉar al ili (kaj al mi, kiu ne estas sperta) lacas doni denove la samajn klarigojn al la novaj ŝanĝemuloj.
Tamen, la deziro plibonigi la lingvon estas normala fazo de lernado. Ankaŭ mi spertis tion, kiel la plejparto de la Esperanto-parolantaro.
Kiam oni komprenas la lingvon bone, oni ne plu deziras ŝanĝi ĝin. Kial? Ĉar Esperanto estas la genia kreaĵo, la granda verko de geniulo, kiu povis antaŭvidi multajn problemojn, kiujn la novaj parolantoj ne povas vidi ankoraŭ. Voli ŝanĝi la lingvon nur estas signalo, ke la ŝanĝproponanto ankoraŭ ne komprenas tute la lingvon, laŭ mia opinio.
(Mi akceptas korektojn. Dankon.)
morico (顯示個人資料) 2012年10月15日上午8:35:42
cellus (顯示個人資料) 2012年10月30日下午4:31:48
Oni povas kompari esperanton kaj la aliaj helplingvoj kiel herbradikaj movadoj. Ili do ne estas pli fortaj ol la tuta nombro de ĝiaj parolantoj, kiuj pretos kontribui ekonomie al ĝi.
Tio ankaŭ indikas ke pluraj aliaj helplingvoj ekkreskis dankal la reto.
Esperanto certe ŝanĝiĝos, sed tio okazos probable nur tiam kiam estos granda nombro da denaskaj esperantonparolantoj. Tiam oni probable havos konflikton inter akademiuloj kaj neakademiuloj, sed ĝis nun ni ne atingis tion.
robbkvasnak (顯示個人資料) 2012年10月30日下午7:40:39
Ĉi-tie ni uzas la lingvon por interkomuniki. Se ni komprenas unu la alian, ni parolas "ĝustan" lingvon - tiel ke en mia regiono oni ofte sekvas hispanan modelon por la prepozicioj en la angla. Ankaŭ la hispana lingvo ĉe ni havas uson-anglajn karakteretojn. Kiel diras la francoj: "tant pis!"
Mia Esperanto estas la E ke mi uzas por komuniki kun la esperantistoj ĉi-tie. Eble ni uzas kelkfoje "anglismojn" kaj "hispanismojn" - sed Esperanto ne mortas aŭ mortos por tio. La membroj de nia klubo venas el diversaj landoj kaj kunprenas kutimojn de la lingvoj de siaj naskolandoj. "Tant pis!" Ni komprenas unu la alian - por mi tio estas la granda celo de Esperanto - interkompreniĝo.
cxevino (顯示個人資料) 2012年10月30日下午9:26:28
antoniomoya (顯示個人資料) 2012年10月30日下午9:49:17
robbkvasnak:Mia Esperanto estas la E-o ke mi uzas por komuniki kun la esperantistoj ĉi-tie. Eble ni uzas kelkfoje "anglismojn" kaj "hispanismojn" - sed Esperanto ne mortas aŭ mortos pro tio. La membroj de nia klubo venas el diversaj landoj kaj kunprenas kutimojn de la lingvoj de siaj naskolandoj. "Tant pis!" Ni komprenas unu la alian - por mi tio estas la granda celo de Esperanto - interkompreniĝo.Mi tute konsentas kun vi. "Peu importe" ĉu vi uzas strangetajn esprimmanierojn, aŭ ĉu via gramatiko ne estas plene korekta. Tio kio gravas estas la interkomunikado. Kaj se la alia persono iufoje ne plene komprenas kion mi diras, mi esprimos la samon alimaniere, ĉar Esperanto havas la grandan kvaliton povi diri la saman ideon multmaniere.
Amike.
lagtendisto (顯示個人資料) 2012年10月30日下午10:00:43
MallumaKobajo:Kiam oni komprenas la lingvon bone, oni ne plu deziras ŝanĝi ĝin. Kial? Ĉar Esperanto estas la genia kreaĵo, la granda verko de geniulo, kiu povis antaŭvidi multajn problemojn, kiujn la novaj parolantoj ne povas vidi ankoraŭ.Sed tiu "geniulo" ne havis komputilon por analizu lingvojn kiel eble hodiaŭtage. Aparte li neniam volis kategoris kia "geniulo". Laŭ historia rakontoj li estis tre modesta homo.
morico:Esperanto (Eo) ne estas ŝtata lingvo, sed ĝi povas esti rekonota de ŝtatoj. Do Eo estas politika lingvo.Kiel ia de lingvo povas esti politike? Mi tute ne komprenas. Lingvo simple estas neŭtrala ilo por komuniki. La laŭdira politikeco estas kia "rijeteca krusto".
morico:Ĝia kvalitecaro povas esti komunikata al ciuj. Inter ĝiaj kvalitecoj la stabileco estas tre grava kaj kontribuas al ĝia facileco kiel ĝiaj klareco, simpleco, internacieco k.t.p.En komuno de Esperanto oni ofte volas "reinventi la rado". Al mi ŝajnas kia intelekta ofendo. Mi ne estas tia stulte por lerni novajn vortradikojn. Vortradikaroj enuzi tutmonde havas multaj de historia valoro. Ili estas historia donaco. Oni ne devas reinventi tiojn vortradikojn. Ankaŭ tioj historiaj vortoj testis en ĉiotagaj uzo.
robbkvasnak (顯示個人資料) 2012年10月31日上午12:42:38
cxevino (顯示個人資料) 2012年10月31日下午4:54:43
robbkvasnak:cevino: ne estu Korinthenkacker!Mi kredas ke mi komprenis tiun vorton.