إلى المحتويات

Esperanto en la laborejo

من acdibble, 7 سبتمبر، 2012

المشاركات: 14

لغة: Esperanto

acdibble (عرض الملف الشخصي) 7 سبتمبر، 2012 11:43:52 م

Saulton!

Antaŭ nelonge mia kunlaborantino komenciĝis lerni Esperanton. Ni ambaŭ vivas en la Usono kaj intencas paroli ĝin en la laborejo. Ni ambaŭ parolas la anglan denaske. Mi volis demandi vin, se iu(j) de vi jam faris tian aferon kaj se jes, kiel ĝi funkcias. Kiel aliaj kunlaborantoj kaj klientoj reagis? Antaŭdankon!

Filu (عرض الملف الشخصي) 8 سبتمبر، 2012 2:46:43 م

Depende de via laboro, tio povus esti indiferente aŭ malbone.

Mi estas franclingvano el Kanado, kaj multe laboris en la angla parto de mia lando. Renkontante aliajn franclingvanojn, mi kelkfoje uzis ĝin kun aliaj laborantoj ĉirkaŭe. Laŭ iuj estis tute malgrave, sed laŭ aliaj estis tre malplaĉe. Al mi aperis, ke multaj opinias, ke se oni parolas lingvon kiun la plejmulto ne konas, oni pri ili parolaĉas.

Eble se vi laboras en loko, kie multaj lingvoj ekzistas (hotelo, flughaveno, turistinformejo, eble eĉ restoracio), eble oni ne koleros al vi, sed mi tamen rekomendas al vi prudenton.

Eble vi trovos, ke restoracia manĝado kelkfoje monate kaŭzos malpli da komentoj.

Tamen, sukceson!

acdibble (عرض الملف الشخصي) 8 سبتمبر، 2012 10:27:08 م

Mi laboras en Subway restoracio. Estas nur malmulte da kunlaborantoj, kiuj estas ĉiuj amikaj. Do mi ne zorgas pri ili. Sed tio, kion vi diris pri supozita parolaĉado, estos verŝajne problemo kun klientoj, antaŭ ĉio tie ĉi en la Usono. Sed ni estas en loko, kien multaj turistoj venas, ĉar ni ne estas tro malproksime de la kanada landlimo. Tamen ili povu koleriĝi, ke homoj, kiuj flue parolas la anglan, elektas paroli Esperanton aŭ alian lingvon.

Sed ti ĉiu demando povus validi en iu ajn situacio, en kiu multaj lingvoj estas parolitaj. Do se iu havas sperton kun plurlingvaj laborejoj, ĉu estas Esperanto aŭ ne, bonvolu adoni komenton.

creedelambard (عرض الملف الشخصي) 8 سبتمبر، 2012 11:42:46 م

Metu elpendaĵon ekster via vendejo kun verda stelo, kaj surskribata:

MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ

Eblete dum jaro vi eldonos unu aŭ eble du sakojn da ĉipsoj (kaj renkontos novajn amikojn), sed vi eble ankaŭ eldonos multon da respondoj al scivolemaj demandoj. ridulo.gif

raffadalbo (عرض الملف الشخصي) 9 سبتمبر، 2012 6:55:59 ص

creedelambard:Metu elpendaĵon ekster via vendejo kun verda stelo, kaj surskribata:

MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ

Eblete dum jaro vi eldonos unu aŭ eble du sakojn da ĉipsoj (kaj renkontos novajn amikojn), sed vi eble ankaŭ eldonos multon da respondoj al scivolemaj demandoj. ridulo.gif
+1 Bonega ideo!

Mi aldonas mian sperton. Mi laboras en internacia kompanio kaj mi ofte vojaĝas eksterlanden, ĉiam al aliaj oficejoj. Mi vojaĝas kutime kun aliaj italoj. La nura ĉeesto de homoj kiuj ne komprenas la italan ne ĝenas nin, ni parolas inter ni en la itala. Nur kiam ni komencas interparoli kun aliaj eksterlandanoj, ni pripensas pri la lingvo. Generale, ni interparolas en la angla. Sed, kiam ni volas interparoli inter ni en la itala, ni unue diras: «Ni pardonpetas, nun ni bezonas iomete paroli en la itala.» Tion ni faras nur mallonge, sed eble ofte; kaj ankaŭ la eksterlandanoj (ne angla-parolantoj) ofte faras la samon.

maratonisto (عرض الملف الشخصي) 9 سبتمبر، 2012 9:09:16 ص

creedelambard:Metu elpendaĵon ekster via vendejo kun verda stelo, kaj surskribata:

MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ
Bonega ideo, eble tiel:
ESPERANTO ESTAS FACILEGA LINGVO. MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ.

Laŭ mi indas pli ofte emfazi la facilecon de Esperanto.
Kaj eble sub tiu teksto tradukaĵo en la angla kun malgrandaj literoj, legeblaj nur tre proksime.

creedelambard (عرض الملف الشخصي) 9 سبتمبر، 2012 5:00:39 م

maratonisto:
creedelambard:Metu elpendaĵon ekster via vendejo kun verda stelo, kaj surskribata:

MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ
Bonega ideo, eble tiel:
ESPERANTO ESTAS FACILEGA LINGVO. MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ.
Mi dankas. Sed, la surskribaĵo "MENDU ESPERANTE..." estus en Esperanto. Esperantistoj legus ĝin kaj ricevus siajn ĉipsojn kaj amikecan kunparoladon. Scivolantoj vidus ĝin kaj demandus, "Kia elpendaĵo estas tio, kun la verda stelo kaj la strangaj vortoj?" kaj do oni povus varbeti pri Esperanto. Tiuj, kiuj la elpandaĵo ne interesas, mendus sandviĉojn en la angla.

Filu (عرض الملف الشخصي) 10 سبتمبر، 2012 1:07:56 ص

creedelambard:MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ
Unue ŝajnis al mi tio bonega ideo, kaj mi denove (kiel jam ofte okazis en mia vivo) miris pri la usonana facilo vidi oportunaĵojn ĉie.

Tamen, post iom da tempo mi ekmemdemandis kio okazus, kiam la signo promesanta sakon da ĉipsoj estas ja tie, sed la Esperantista laboranto ne estas laboranta, kaj envenas kliento kiu mendas en Esperanto.

Mi ne deziras malindigi la ideon, sed nur igi Esperantistojn pripensi bonege pri la plej efika maniero okazigi ĝin.

acdibble (عرض الملف الشخصي) 10 سبتمبر، 2012 7:00:01 م

Mi tion farus, sed mi pensas, ke ĝi ne plaĉas al mia ĉefo.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 10 سبتمبر، 2012 7:49:35 م

La ideo estas certe praktike efektivigebla nur, se tio estas vendejo, kiun oni mem posedas kaj kie oni mem preskaŭ ĉiam ĉeestas.

عودة للاعلى