Ujumbe: 14
Lugha: Esperanto
acdibble (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2012 11:43:52 alasiri
Antaŭ nelonge mia kunlaborantino komenciĝis lerni Esperanton. Ni ambaŭ vivas en la Usono kaj intencas paroli ĝin en la laborejo. Ni ambaŭ parolas la anglan denaske. Mi volis demandi vin, se iu(j) de vi jam faris tian aferon kaj se jes, kiel ĝi funkcias. Kiel aliaj kunlaborantoj kaj klientoj reagis? Antaŭdankon!
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2012 2:46:43 alasiri
Mi estas franclingvano el Kanado, kaj multe laboris en la angla parto de mia lando. Renkontante aliajn franclingvanojn, mi kelkfoje uzis ĝin kun aliaj laborantoj ĉirkaŭe. Laŭ iuj estis tute malgrave, sed laŭ aliaj estis tre malplaĉe. Al mi aperis, ke multaj opinias, ke se oni parolas lingvon kiun la plejmulto ne konas, oni pri ili parolaĉas.
Eble se vi laboras en loko, kie multaj lingvoj ekzistas (hotelo, flughaveno, turistinformejo, eble eĉ restoracio), eble oni ne koleros al vi, sed mi tamen rekomendas al vi prudenton.
Eble vi trovos, ke restoracia manĝado kelkfoje monate kaŭzos malpli da komentoj.
Tamen, sukceson!
acdibble (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2012 10:27:08 alasiri
Sed ti ĉiu demando povus validi en iu ajn situacio, en kiu multaj lingvoj estas parolitaj. Do se iu havas sperton kun plurlingvaj laborejoj, ĉu estas Esperanto aŭ ne, bonvolu adoni komenton.
creedelambard (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2012 11:42:46 alasiri
MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ
Eblete dum jaro vi eldonos unu aŭ eble du sakojn da ĉipsoj (kaj renkontos novajn amikojn), sed vi eble ankaŭ eldonos multon da respondoj al scivolemaj demandoj.

raffadalbo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Septemba 2012 6:55:59 asubuhi
creedelambard:Metu elpendaĵon ekster via vendejo kun verda stelo, kaj surskribata:+1 Bonega ideo!
MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ
Eblete dum jaro vi eldonos unu aŭ eble du sakojn da ĉipsoj (kaj renkontos novajn amikojn), sed vi eble ankaŭ eldonos multon da respondoj al scivolemaj demandoj.
Mi aldonas mian sperton. Mi laboras en internacia kompanio kaj mi ofte vojaĝas eksterlanden, ĉiam al aliaj oficejoj. Mi vojaĝas kutime kun aliaj italoj. La nura ĉeesto de homoj kiuj ne komprenas la italan ne ĝenas nin, ni parolas inter ni en la itala. Nur kiam ni komencas interparoli kun aliaj eksterlandanoj, ni pripensas pri la lingvo. Generale, ni interparolas en la angla. Sed, kiam ni volas interparoli inter ni en la itala, ni unue diras: «Ni pardonpetas, nun ni bezonas iomete paroli en la itala.» Tion ni faras nur mallonge, sed eble ofte; kaj ankaŭ la eksterlandanoj (ne angla-parolantoj) ofte faras la samon.
maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 9 Septemba 2012 9:09:16 asubuhi
creedelambard:Metu elpendaĵon ekster via vendejo kun verda stelo, kaj surskribata:Bonega ideo, eble tiel:
MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ
ESPERANTO ESTAS FACILEGA LINGVO. MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ.
Laŭ mi indas pli ofte emfazi la facilecon de Esperanto.
Kaj eble sub tiu teksto tradukaĵo en la angla kun malgrandaj literoj, legeblaj nur tre proksime.
creedelambard (Wasifu wa mtumiaji) 9 Septemba 2012 5:00:39 alasiri
maratonisto:Mi dankas. Sed, la surskribaĵo "MENDU ESPERANTE..." estus en Esperanto. Esperantistoj legus ĝin kaj ricevus siajn ĉipsojn kaj amikecan kunparoladon. Scivolantoj vidus ĝin kaj demandus, "Kia elpendaĵo estas tio, kun la verda stelo kaj la strangaj vortoj?" kaj do oni povus varbeti pri Esperanto. Tiuj, kiuj la elpandaĵo ne interesas, mendus sandviĉojn en la angla.creedelambard:Metu elpendaĵon ekster via vendejo kun verda stelo, kaj surskribata:Bonega ideo, eble tiel:
MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ
ESPERANTO ESTAS FACILEGA LINGVO. MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJ.
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 10 Septemba 2012 1:07:56 asubuhi
creedelambard:MENDU ESPERANTE KAJ RICEVU SENKOSTAN SAKON DA ĈIPSOJUnue ŝajnis al mi tio bonega ideo, kaj mi denove (kiel jam ofte okazis en mia vivo) miris pri la usonana facilo vidi oportunaĵojn ĉie.
Tamen, post iom da tempo mi ekmemdemandis kio okazus, kiam la signo promesanta sakon da ĉipsoj estas ja tie, sed la Esperantista laboranto ne estas laboranta, kaj envenas kliento kiu mendas en Esperanto.
Mi ne deziras malindigi la ideon, sed nur igi Esperantistojn pripensi bonege pri la plej efika maniero okazigi ĝin.
acdibble (Wasifu wa mtumiaji) 10 Septemba 2012 7:00:01 alasiri
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 10 Septemba 2012 7:49:35 alasiri