Al la enhavo

Nova peto de korektiga helpo

de Ilmen, 2012-septembro-08

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Ilmen (Montri la profilon) 2012-septembro-08 14:07:55

Bonan tagon!

Novofoje mi intencas korekti Esperant-lingvan taglibreron en Lang-8, kiu enhavas frazon, kiu dubigas min. Ĉi-sube troviĝas la taglibrera skribaĵo kaj ĝia angla versio:


Antaŭa semajne mi iris al kaŭaguĉiko kaj trejnis kanti kvin tagon. En decembro ni okazigos unu koncerton. Mi devas memori 17 kantojn, kaj iuj el ili estas kristnaska karolo kaj hungara popolkanto. En la trejnado ni kantis dek horon en tago. Ĝi estis severa, sed mia kapablo disvolviĝis.

Last week I went to Kawaguchiko and had a intensive training camp for singing. In December we have a concert. I have to memorize 17 songs, and some of them are Christmas carols and Hungarian folk song. In the training we sang for 10 hours a day. It was very hard, but my skill of singing has developed.

Fonta retpaĝo: Lang-8 :: Somera komuna trejnado

Mi korektus ĝin ĉi tiel:


Pasint-semajne mi iris al Kaŭaguĉiko kaj (tie) trejnis min kantante kvin tagojn. En decembro ni okazigos unu koncerton. Mi devas parkerigi 17 kantojn, inter kiuj estas kristnaska karolo kaj hungara popolkanto. En la trejnado ni kantis dek horojn ĉiutage. Ĝi estis severa, sed mia kapablo disvolviĝis.

Sed mi iom dubas pri la ĝusta esprimmaniero de "En la trejnado ni kantis dek horon en tago". Mi kredas, ke mi legis en la ReVo tion, ke la rolvorteto "po" ne uzeblas tiakaze, sed ne mi ne estas certa.

Ĉu mia elektita esprimmaniero estas sufiĉe ĝusta?

Dankon antaŭe.

HaleBopp (Montri la profilon) 2012-septembro-08 16:15:56

Viaj esperantaj tradukoj estas relative malsamaj ol la angla versio. Ekzemple en la angla version oni legas nenie ke li trejniĝis dum 5 tagoj.

Por respondi vian demandon, oni diras :
ni kantis po dek horojn ĉiutage (aŭ tagepor tago)

Alie, mi preferas "La antaŭan semajnon, mi iris...".

sudanglo (Montri la profilon) 2012-septembro-08 21:04:38

La antaŭan semajnon signifas 'the week before', ĉu ne? Tio estas, estis iu tempo en la pasinteco kaj la koncerna semajno estas tiu kiu antaŭis. Por esprimi 'last week' oni diru la pasintan semajnon.

Cetere, estas pluraj malglataĵoj en la angla versio.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-08 21:34:53

we have a concert = ni okazigos [ ] koncerton

Ilmen (Montri la profilon) 2012-septembro-13 20:14:31

Dankon pro via helpo. ^^

Do fakte "po" ja estas la taŭga rolvorteto por tio. Strange, mi krede legis ie, ke "po" ne estas ĝusta por esprimoj kiel "N km/h" (po N kilometroj hore?).

Tiuvoje, kial skribis vi "ni kantis po dek horojN ĉiutage" uzante la akuzativon? Tio ŝajnas stranga al mi.

Rilate al la parto "ni okazigos unu koncerton", mi ja konsideris trastreki tiun artikolsimilan "unu", sed tial, ke, laŭ kiom mi scias, ja ekzistas tia uzado uzi "unu" kiel artikolon, mi fine lasis la frazon nemodifita. Sed mi ja konsentas pri tio, ke tiu "unu" tute senutilas tiakaze.
ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-13 21:24:43

Ilmen:
Rilate al la parto "ni okazigos unu koncerton", mi ja konsideris trastreki tiun artikolsimilan "unu", sed tial, ke, laŭ kiom mi scias, ja ekzistas tia uzado uzi "unu" kiel artikolon, mi fine lasis la frazon nemodifita. Sed mi ja konsentas pri tio, ke tiu "unu" tute senutilas tiakaze.
Tia uzo havas alian signifon, similan al certa. Vidu Duondifina unu.

Koncerne akuzativon post po, logike devas ebli uzi ĝin, sed en la Fundamento ni trovas uzon sen ĝi, do ankaŭ tio devas esti ĝusta - sed ne signifas, ke ja uzi ĝin estas malĝuste. Vidu por tio Nuanciloj de nombrovortoj.

HaleBopp (Montri la profilon) 2012-septembro-14 11:39:34

Ilmen:Tiuvoje, kial skribis vi "ni kantis po dek horojN ĉiutage" uzante la akuzativon? Tio ŝajnas stranga al mi.
"Po" estas prepozicio, do vi ne bezonas la akuzativan finaĵon por objekto :
La gastoj trinkis po glaseto da vino.

Sed ĉi-tie, kun "dek horojn", ne temas pri objekto, sed estas akuzativo de daŭro. Tio validas ankaŭ por akuzativo de mezuro :
Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-septembro-14 12:06:55

Ilmen:
Do fakte "po" ja estas la taŭga rolvorteto por tio. Strange, mi krede legis ie, ke "po" ne estas ĝusta por esprimoj kiel "N km/h" (po N kilometroj hore?).
La uzado de "po" en "N kilometroj po horo" ja estas malĝusta, sed "po N kilometroj ĉiuhore" estas tute ĝusta esprimo. Kredeble vi legis la antaŭan.

Ilmen (Montri la profilon) 2012-septembro-14 12:35:45

Dankegon pro viaj klarigoj! Ĉio estas pli klara nun. ridulo.gif

Rilate al la fakto, ke mia korektita versio ne tute kongruas kun la angllingva, tio estas pro ke mi nur senerarigis la Esperantlingvan skribaĵon de la sama aŭtoro, skribaĵon kiu jam ne tute kongruas kun sia angllingva versio.
Sed eble mi konsideros pliproksimigi sence la korektitan version al la angllingva, mi tion pripensos. ♪

Bonege, nun mi korektu efektive la skribaĵon; dankon novofoje pro via helpo!

sudanglo (Montri la profilon) 2012-septembro-14 12:50:19

Ĉu vi vendas la vinon po-glase au nur po-botele?

Laŭ la indikilo nia po-hora rapido jam atingis 300.

Reen al la supro