Mesaĝoj: 18
Lingvo: Esperanto
tommjames (Montri la profilon) 2012-septembro-14 14:31:34
Chainy:Mi ĉiam demandas min, ĉu iu vere komprenus tion en la, laŭ PMEG, oficiale ĝusta maniero?!Nu en la praktiko oni probable ne komprenus ĝin tiel, simple ĉar estas evidente ke ĝi estas erara uzo por alia signifo ("po dek dolaroj por metro".) Tamen por mi la signifo de tiu erara frazo ja estas kiel PMEG eksplikas: ĉiu metro kostas unu dolaron.
Chainy (Montri la profilon) 2012-septembro-14 17:36:36
tommjames:Laŭ la PMEG-a matematika klarigo, en tiu frazo oni povas anstataŭigi 'dek' per ajna nombro, kaj ĉiu metro ĉiam kostas unu dolaron. Do, iom sensenca afero.Chainy:Mi ĉiam demandas min, ĉu iu vere komprenus tion en la, laŭ PMEG, oficiale ĝusta maniero?!Nu en la praktiko oni probable ne komprenus ĝin tiel, simple ĉar estas evidente ke ĝi estas erara uzo por alia signifo ("po dek dolaroj por metro".) Tamen por mi la signifo de tiu erara frazo ja estas kiel PMEG eksplikas: ĉiu metro kostas unu dolaron.
tommjames (Montri la profilon) 2012-septembro-14 18:48:52
Chainy:Laŭ la PMEG-a matematika klarigo, en tiu frazo oni povas anstataŭigi 'dek' per ajna nombro, kaj ĉiu metro ĉiam kostas unu dolaron. Do, iom sensenca afero.Nu jes, oni probable neniam tiel formos po-frazon, sed tia frazo tamen havas sencohavan signifon. La fakto ke anstataŭo de 'dek' per alia nombro ĉiam rezultigas koston de unu dolaro por metro, estas nur rezulto de tio, ke "po metro" indikas unu metron.
Eble la logikon de la PMEG-a "matematika ekspliko" helpos klarigi la kutima ekzemplo, kiun mi donas al miaj studentoj kiam ili erare uzas 'po':
Mi manĝis po 10 biskvitoj en 10 minutoj (100 biskvitoj estis manĝitaj)
Mi manĝis 10 biskvitojn en po 10 minutoj (estis 100 minutoj da manĝado)
En la dua frazo, la "10 minutoj" distribuiĝas al ĉiu el al 10 biskvitoj. Do dek minutoj por la unua biskvito, dek minutoj por la dua, dek minutoj por la tria, ktp.
Simile, kiam ni diras "po metro", tiu metro distribuiĝas al ĉiu el la dek dolaroj.. unu metro por la unua dolaro, unu metro por la dua dolaro, ktp. Do metro ĉiam kostas unu dolaron.
Ilmen (Montri la profilon) 2012-septembro-14 20:56:44
Dankon pro la PMEG-a ligilo, Chainy; mi lernis novajn aferojn danke al vi. ^^
sudanglo (Montri la profilon) 2012-septembro-15 10:06:04
La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. La aŭto veturis sume 5 horojn, kaj ĝi veturis sume 50 kilometrojn. (10 kilometroj oble 5 = 50 kilometroj.)Ankaŭ mi ne komprenas la aritmetikon, Chainy.
Laŭ mi la pohora (averaĝa) rapido de la aŭto estas 2km/h. Neniel oni povas konkludi ke ĝi veturis 50 kilometrojn. La frazo la aŭto veturis po 10 kilometroj en horo ne povas implici la total veturon, nur la rapidon - eble la vetura daŭro estis nur 30 minutoj.
Kontraste la frazo la aŭto veturis 10 kilometrojn en horo (do sen po) ja implicas vetur-longon de 10 km.
Prenu po 6 pilolojn en 2 tagoj ne implicas ke oni prenu 12 pilolojn. Por mi tio estas averto ke oni ne superu 6 pilolojn en 48 horoj.
tommjames (Montri la profilon) 2012-septembro-15 12:29:01
sudanglo:Neniel oni povas konkludi ke ĝi veturis 50 kilometrojnOni ja povas konkludi tion, ĉar tio estas la signifo de la frazo. Oni preskaŭ neniam mezuras rapidon en intervaloj de kvin horoj, do estas evidente, ke tiu frazo koncernas tutan daŭron/distancon, kaj ne nur mezuron kiu povus aplikiĝi al aliaj daŭroj/distancoj (kiel 20km/10h, 40km/20h, aŭ kiom ajn).
sudanglo (Montri la profilon) 2012-septembro-16 08:35:43
tommjames (Montri la profilon) 2012-septembro-16 09:16:11
sudanglo:Oni distingu inter diveno de la intencita signifo kaj tio, kion fakte iu frazo signifas.La koncerna PMEG-a frazo temas pri ekspliko de la signifo kompare kun alia similkonstrua frazo kun 'po' en alia pozicio, por montri la diferencon inter ili. Ne necesas tie aldoni ion kiel "sed rimarku ke iam po-frazo uziĝas nur por montri rapid-mezuron, ne tutan daŭron/distancon". Tio ne koncernas la punkton, kiun PMEG faras en tiu sekcio.