Al la enhavo

Serĉilo

de raffadalbo, 2012-septembro-09

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

raffadalbo (Montri la profilon) 2012-septembro-09 14:27:38

Eble tiu temo estas jam debatita, sed mi ne povas trovi ĝin.

Ĉu ekzistos en la nova paĝaro (aŭ ekzistas en la nuna paĝaro) butono por serĉi tra la forumaro iu temon?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-09 15:21:25

Ekzistos. Nuntempe ekzistas nur la Google-serĉilo. Mi ne apartenas al la teamo, sed vi tute pravas, kiam vi diras, ke tio estis jam diskutita.

jchthys (Montri la profilon) 2012-septembro-10 05:07:18

Ho jes jes jesege!

creedelambard (Montri la profilon) 2012-septembro-10 06:11:04

Mi ankaŭ jesas

(Mi unue mislegis la titolon kaj iris ĉi tien por eltrovi, kia ilo estas ŝercilo.)

walfino (Montri la profilon) 2012-oktobro-04 17:33:57

Jes, bonvolu havi ĉi tio.

Regis_Castro (Montri la profilon) 2012-oktobro-16 01:56:42

Ĉu iu scias kiam la nova retejo estos preta?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-16 05:06:47

Regis_Castro:Ĉu iu scias kiam la nova retejo estos preta?
Ĉirkaŭ la komenco de la nova jaro, laŭ la lastaj informoj.

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-17 22:55:29

Regis_Castro:Ĉu iu scias kiam la nova retejo estos preta?
Ne

ridego.gif ridego.gif ridego.gif

Estos tamen frue en la nova jaro.

Mi kredas ke oni scios daton pli precize ĉirkaŭ unu monaton antaŭ la lanĉo. Estos anonco, kaj estos kelkaj grandaj ŝanĝoj ĉe la paĝaro por pretiĝi por la transiro.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-junio-14 19:53:39

Pardonu min, ĉar mi revivas tiun fadenon, kiun mi mem komencis (kaj eble estis komencita alifoje antaŭe).

mi mem:Ĉu ekzistos en la nova paĝaro butono por serĉi tra la forumaro iun temon?
Multaj diris ĉi tie: Jes, ni bezonas tion! Kaj la teamo ŝajne konsentis.

Sed la serĉilo ne ĉeestas. Eble ĉeestos kiam la nova paĝaro tute pretiĝos. Sed tiu okazo ŝajne iĝas ĉiutage pli malproksima.

Do, ne eblas disponebligi frue la serĉilon, pli frue ol la ĉeteraj venontaj funkcioj?
ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2013-junio-14 20:35:06

raffadalbo:
Do, ne eblas disponebligi frue la serĉilon, pli frue ol la ĉeteraj venontaj funkcioj?
ridulo.gif
Mi ne estas teamano, sed: plej verŝajne ne. Supozeble la tuta programo, kiu regas la forumon, estos/estis tute reverkita por la nova paĝaro. Por havi serĉilon jam en la nuna forumo, necesus unue programi ĝin - por la nuna forumprogramo. Kaj tion fari, kvankam tiu forumprogramo estos post kelkaj monatoj eksuzitaj, estus ja malŝparo de tempo; tio estas, kvazaŭ registaro farus multekostan larĝigon de kampara strato kaj tiam post kelkaj monatoj fermus kaj malkonstruus la saman straton. Tio simple ne estas bona uzado de tempo kaj energio (speciale ĉar tiun ĉi paĝaron funkciigas nur volontuloj).

Reen al la supro