ไปยังสารบัญ

Serĉilo

จาก raffadalbo, 9 กันยายน 2012

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

raffadalbo (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2012, 14:27:38

Eble tiu temo estas jam debatita, sed mi ne povas trovi ĝin.

Ĉu ekzistos en la nova paĝaro (aŭ ekzistas en la nuna paĝaro) butono por serĉi tra la forumaro iu temon?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2012, 15:21:25

Ekzistos. Nuntempe ekzistas nur la Google-serĉilo. Mi ne apartenas al la teamo, sed vi tute pravas, kiam vi diras, ke tio estis jam diskutita.

jchthys (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2012, 05:07:18

Ho jes jes jesege!

creedelambard (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2012, 06:11:04

Mi ankaŭ jesas

(Mi unue mislegis la titolon kaj iris ĉi tien por eltrovi, kia ilo estas ŝercilo.)

walfino (แสดงโปรไฟล์) 4 ตุลาคม 2012, 17:33:57

Jes, bonvolu havi ĉi tio.

Regis_Castro (แสดงโปรไฟล์) 16 ตุลาคม 2012, 01:56:42

Ĉu iu scias kiam la nova retejo estos preta?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 16 ตุลาคม 2012, 05:06:47

Regis_Castro:Ĉu iu scias kiam la nova retejo estos preta?
Ĉirkaŭ la komenco de la nova jaro, laŭ la lastaj informoj.

erinja (แสดงโปรไฟล์) 17 ตุลาคม 2012, 22:55:29

Regis_Castro:Ĉu iu scias kiam la nova retejo estos preta?
Ne

ridego.gif ridego.gif ridego.gif

Estos tamen frue en la nova jaro.

Mi kredas ke oni scios daton pli precize ĉirkaŭ unu monaton antaŭ la lanĉo. Estos anonco, kaj estos kelkaj grandaj ŝanĝoj ĉe la paĝaro por pretiĝi por la transiro.

raffadalbo (แสดงโปรไฟล์) 14 มิถุนายน 2013, 19:53:39

Pardonu min, ĉar mi revivas tiun fadenon, kiun mi mem komencis (kaj eble estis komencita alifoje antaŭe).

mi mem:Ĉu ekzistos en la nova paĝaro butono por serĉi tra la forumaro iun temon?
Multaj diris ĉi tie: Jes, ni bezonas tion! Kaj la teamo ŝajne konsentis.

Sed la serĉilo ne ĉeestas. Eble ĉeestos kiam la nova paĝaro tute pretiĝos. Sed tiu okazo ŝajne iĝas ĉiutage pli malproksima.

Do, ne eblas disponebligi frue la serĉilon, pli frue ol la ĉeteraj venontaj funkcioj?
ridulo.gif

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 14 มิถุนายน 2013, 20:35:06

raffadalbo:
Do, ne eblas disponebligi frue la serĉilon, pli frue ol la ĉeteraj venontaj funkcioj?
ridulo.gif
Mi ne estas teamano, sed: plej verŝajne ne. Supozeble la tuta programo, kiu regas la forumon, estos/estis tute reverkita por la nova paĝaro. Por havi serĉilon jam en la nuna forumo, necesus unue programi ĝin - por la nuna forumprogramo. Kaj tion fari, kvankam tiu forumprogramo estos post kelkaj monatoj eksuzitaj, estus ja malŝparo de tempo; tio estas, kvazaŭ registaro farus multekostan larĝigon de kampara strato kaj tiam post kelkaj monatoj fermus kaj malkonstruus la saman straton. Tio simple ne estas bona uzado de tempo kaj energio (speciale ĉar tiun ĉi paĝaron funkciigas nur volontuloj).

กลับไปด้านบน