Serĉilo
de raffadalbo, 9 septembre 2012
Messages : 10
Langue: Esperanto
raffadalbo (Voir le profil) 9 septembre 2012 14:27:38
Ĉu ekzistos en la nova paĝaro (aŭ ekzistas en la nuna paĝaro) butono por serĉi tra la forumaro iu temon?
darkweasel (Voir le profil) 9 septembre 2012 15:21:25
jchthys (Voir le profil) 10 septembre 2012 05:07:18
creedelambard (Voir le profil) 10 septembre 2012 06:11:04
(Mi unue mislegis la titolon kaj iris ĉi tien por eltrovi, kia ilo estas ŝercilo.)
walfino (Voir le profil) 4 octobre 2012 17:33:57
Regis_Castro (Voir le profil) 16 octobre 2012 01:56:42
darkweasel (Voir le profil) 16 octobre 2012 05:06:47
Regis_Castro:Ĉu iu scias kiam la nova retejo estos preta?Ĉirkaŭ la komenco de la nova jaro, laŭ la lastaj informoj.
erinja (Voir le profil) 17 octobre 2012 22:55:29
Regis_Castro:Ĉu iu scias kiam la nova retejo estos preta?Ne
Estos tamen frue en la nova jaro.
Mi kredas ke oni scios daton pli precize ĉirkaŭ unu monaton antaŭ la lanĉo. Estos anonco, kaj estos kelkaj grandaj ŝanĝoj ĉe la paĝaro por pretiĝi por la transiro.
raffadalbo (Voir le profil) 14 juin 2013 19:53:39
mi mem:Ĉu ekzistos en la nova paĝaro butono por serĉi tra la forumaro iun temon?Multaj diris ĉi tie: Jes, ni bezonas tion! Kaj la teamo ŝajne konsentis.
Sed la serĉilo ne ĉeestas. Eble ĉeestos kiam la nova paĝaro tute pretiĝos. Sed tiu okazo ŝajne iĝas ĉiutage pli malproksima.
Do, ne eblas disponebligi frue la serĉilon, pli frue ol la ĉeteraj venontaj funkcioj?
darkweasel (Voir le profil) 14 juin 2013 20:35:06
raffadalbo:Mi ne estas teamano, sed: plej verŝajne ne. Supozeble la tuta programo, kiu regas la forumon, estos/estis tute reverkita por la nova paĝaro. Por havi serĉilon jam en la nuna forumo, necesus unue programi ĝin - por la nuna forumprogramo. Kaj tion fari, kvankam tiu forumprogramo estos post kelkaj monatoj eksuzitaj, estus ja malŝparo de tempo; tio estas, kvazaŭ registaro farus multekostan larĝigon de kampara strato kaj tiam post kelkaj monatoj fermus kaj malkonstruus la saman straton. Tio simple ne estas bona uzado de tempo kaj energio (speciale ĉar tiun ĉi paĝaron funkciigas nur volontuloj).
Do, ne eblas disponebligi frue la serĉilon, pli frue ol la ĉeteraj venontaj funkcioj?