Zum Inhalt

Ĉu ekzistas parola mallongigo de "mi ne scias" ?

von Francestral, 11. September 2012

Beiträge: 25

Sprache: Esperanto

hebda999 (Profil anzeigen) 11. September 2012 22:07:59

super-griek:
Mallongigoj fariĝas en naciaj lingvoj.
Tamen ekzistas sal(uton), kiel vi (fartas)?, ĝis (la revido). Tre ofte oni diras en konversacioj kotopo anstataŭ kaj tiel plu.
Jes, sed ĉu ili estas bonlingvaj, tio estas alia afero. Per mallongigoj la lingvo malklariĝas:

sal = salo
kiel vi? - povas signifi ion alian.
ĝis - ĝis kio?

zan (Profil anzeigen) 12. September 2012 12:04:30

En naturaj lingvoj novaj mallongigoj nature naskiĝadas. Neniu proponas ilin almenaŭ oficiale.
Neniu diras: "Ekde hodiaŭ mallongigu la vorton XXXXXXXXXXX al XX."
Sed en Esperanto iu proponas ilin kaj plejofte neniu obeas lin.

En natura lingvo nature naskita mallongigo sentigas malĝentilecon.
"Mi ne scias" en la japana; "ŝirimasen" > "ŝiranai" > "ŝiran"; plue ofendema "ŝiruka!" en demanda formo.
Ankaŭ en Esperanto mallongigo eble sentigas familiarecon sed ankaŭ eble malĝentilecon.

"Ĉu vi scias XXXon?" "Sciu?"(2 silaboj, gratulon)
Ĝi signifas "mi ne scias" kaj ankaŭ ofendan senton, ĉu ne?

cellus (Profil anzeigen) 12. September 2012 14:03:35

Francestral:
Rugxdoma:oni povas diri "Eble", se oni ne scias ĉu jes aŭ ne
Ĝi estas bona ideo.

Rugxdoma:La nombro da silaboj en la Esperanta frazo estas 4, en la sweda frazo 4, en la ĉina frazo 4, en la rusa frazo 4, en la fenna frazo 3, en la svahila 3. Do ne estas granda diferenco inter diversaj lingvoj.
Ĉu ne ekzistas mallongigo de "mi ne scias" en tiaj lingvoj ?
Svede oni kelkfoje iom ŝerce diras "Vet ej", kio estas frazo prenita el opini-sondadoj.

Sed estas nur unu silabo kiu estas akcentita, kaj en la esperanta kaj en la sveda frazoj.

Estas la akcentitaj silaboj kiuj estas gravaj kaj longigas la eldiraĵon.

Pole vi povas diri "Nie wiem", do 2 silaboj!

Kjell R

cellus (Profil anzeigen) 12. September 2012 15:30:14

hebda999:
super-griek:
Mallongigoj fariĝas en naciaj lingvoj.
Tamen ekzistas sal(uton), kiel vi (fartas)?, ĝis (la revido). Tre ofte oni diras en konversacioj kotopo anstataŭ kaj tiel plu.
Jes, sed ĉu ili estas bonlingvaj, tio estas alia afero. Per mallongigoj la lingvo malklariĝas:

sal = salo
kiel vi? - povas signifi ion alian.
ĝis - ĝis kio?
Ĝis la revido, mi supozas.

En kelkaj lingvoj kiujn mi konas oni prenas la lastan vorton por la mallongigo. Do oni devus diri "Fartas?"

La mallongigo "ktp" (kotopo) certe dependas de la fakto ke la skriba formo de esperanto estas tiu kiu dominas.

walfino (Profil anzeigen) 23. September 2012 16:05:32

Kial ne povas uzi malscias?

darkweasel (Profil anzeigen) 23. September 2012 17:39:03

walfino:Kial ne povas uzi malscias?
kio estus la avantaĝo?

whysea (Profil anzeigen) 23. September 2012 21:50:25

Mi elpensis solveton!

Se oni konsentas ke akcepteblas "kotopo" kaj "mojosa" en slanga/mallongigita parolado, kial ne ankaŭ "monoso"? (mi ne scias)?

ridego.gif

walfino (Profil anzeigen) 24. September 2012 05:48:50

darkweasel:
walfino:Kial ne povas uzi malscias?
kio estus la avantaĝo?
Malscias.

sudanglo (Profil anzeigen) 24. September 2012 18:44:13

Kiel ŝerca esprimo malscias bonas. Komparu maltrinki (pisi ŝerce). Sed verdire, kio estas la malo de scio? Aŭ oni scias, aŭ oni ne scias.

Francestral (Profil anzeigen) 24. September 2012 20:24:31

whysea:Se oni konsentas ke akcepteblas "kotopo" kaj "mojosa" en slanga/mallongigita parolado, kial ne ankaŭ "monoso"? (mi ne scias)?
Eble ĝi estas bona ideo. Ĉu MNS havas alian signifon en Esperanto ?

walfino:Malscias.
La elparolado de "malscias" estas malmulte pli longa ol la elparolado de "ne scias".

sudanglo:Kiel ŝerca esprimo malscias bonas. Komparu maltrinki (pisi ŝerce). Sed verdire, kio estas la malo de scio? Aŭ oni scias, aŭ oni ne scias.
Malhavi estas en PIV. Kvankam, aŭ oni havas ion, aŭ oni ne havas ion.
malhavi = Ne havi ion, kion oni bezonus, aŭ kies manko suferigas (PIV)

La vorto malhavi estas utila, ĉar el ĝi oni povas formi la vorton nemalhavebla.
nemalhavebla = Tia, ke oni ne povas ĝin malhavi (PIV)

La vortoj malscii kaj nemalsciebla ne estas en PIV, sed povus signifi :
malscii = Ne scii
nemalsciebla = Tia, ke oni ne povas ĝin malscii

Zurück nach oben