Messaggi: 25
Lingua: Esperanto
hebda999 (Mostra il profilo) 11 settembre 2012 22:07:59
super-griek:Jes, sed ĉu ili estas bonlingvaj, tio estas alia afero. Per mallongigoj la lingvo malklariĝas:Mallongigoj fariĝas en naciaj lingvoj.Tamen ekzistas sal(uton), kiel vi (fartas)?, ĝis (la revido). Tre ofte oni diras en konversacioj kotopo anstataŭ kaj tiel plu.
sal = salo
kiel vi? - povas signifi ion alian.
ĝis - ĝis kio?
zan (Mostra il profilo) 12 settembre 2012 12:04:30
Neniu diras: "Ekde hodiaŭ mallongigu la vorton XXXXXXXXXXX al XX."
Sed en Esperanto iu proponas ilin kaj plejofte neniu obeas lin.
En natura lingvo nature naskita mallongigo sentigas malĝentilecon.
"Mi ne scias" en la japana; "ŝirimasen" > "ŝiranai" > "ŝiran"; plue ofendema "ŝiruka!" en demanda formo.
Ankaŭ en Esperanto mallongigo eble sentigas familiarecon sed ankaŭ eble malĝentilecon.
"Ĉu vi scias XXXon?" "Sciu?"(2 silaboj, gratulon)
Ĝi signifas "mi ne scias" kaj ankaŭ ofendan senton, ĉu ne?
cellus (Mostra il profilo) 12 settembre 2012 14:03:35
Francestral:Svede oni kelkfoje iom ŝerce diras "Vet ej", kio estas frazo prenita el opini-sondadoj.Rugxdoma:oni povas diri "Eble", se oni ne scias ĉu jes aŭ neĜi estas bona ideo.
Rugxdoma:La nombro da silaboj en la Esperanta frazo estas 4, en la sweda frazo 4, en la ĉina frazo 4, en la rusa frazo 4, en la fenna frazo 3, en la svahila 3. Do ne estas granda diferenco inter diversaj lingvoj.Ĉu ne ekzistas mallongigo de "mi ne scias" en tiaj lingvoj ?
Sed estas nur unu silabo kiu estas akcentita, kaj en la esperanta kaj en la sveda frazoj.
Estas la akcentitaj silaboj kiuj estas gravaj kaj longigas la eldiraĵon.
Pole vi povas diri "Nie wiem", do 2 silaboj!
Kjell R
cellus (Mostra il profilo) 12 settembre 2012 15:30:14
hebda999:Ĝis la revido, mi supozas.super-griek:Jes, sed ĉu ili estas bonlingvaj, tio estas alia afero. Per mallongigoj la lingvo malklariĝas:Mallongigoj fariĝas en naciaj lingvoj.Tamen ekzistas sal(uton), kiel vi (fartas)?, ĝis (la revido). Tre ofte oni diras en konversacioj kotopo anstataŭ kaj tiel plu.
sal = salo
kiel vi? - povas signifi ion alian.
ĝis - ĝis kio?
En kelkaj lingvoj kiujn mi konas oni prenas la lastan vorton por la mallongigo. Do oni devus diri "Fartas?"
La mallongigo "ktp" (kotopo) certe dependas de la fakto ke la skriba formo de esperanto estas tiu kiu dominas.
walfino (Mostra il profilo) 23 settembre 2012 16:05:32
darkweasel (Mostra il profilo) 23 settembre 2012 17:39:03
walfino:Kial ne povas uzi malscias?kio estus la avantaĝo?
whysea (Mostra il profilo) 23 settembre 2012 21:50:25
Se oni konsentas ke akcepteblas "kotopo" kaj "mojosa" en slanga/mallongigita parolado, kial ne ankaŭ "monoso"? (mi ne scias)?
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
walfino (Mostra il profilo) 24 settembre 2012 05:48:50
darkweasel:Malscias.walfino:Kial ne povas uzi malscias?kio estus la avantaĝo?
sudanglo (Mostra il profilo) 24 settembre 2012 18:44:13
Francestral (Mostra il profilo) 24 settembre 2012 20:24:31
whysea:Se oni konsentas ke akcepteblas "kotopo" kaj "mojosa" en slanga/mallongigita parolado, kial ne ankaŭ "monoso"? (mi ne scias)?Eble ĝi estas bona ideo. Ĉu MNS havas alian signifon en Esperanto ?
walfino:Malscias.La elparolado de "malscias" estas malmulte pli longa ol la elparolado de "ne scias".
sudanglo:Kiel ŝerca esprimo malscias bonas. Komparu maltrinki (pisi ŝerce). Sed verdire, kio estas la malo de scio? Aŭ oni scias, aŭ oni ne scias.Malhavi estas en PIV. Kvankam, aŭ oni havas ion, aŭ oni ne havas ion.
malhavi = Ne havi ion, kion oni bezonus, aŭ kies manko suferigas (PIV)
La vorto malhavi estas utila, ĉar el ĝi oni povas formi la vorton nemalhavebla.
nemalhavebla = Tia, ke oni ne povas ĝin malhavi (PIV)
La vortoj malscii kaj nemalsciebla ne estas en PIV, sed povus signifi :
malscii = Ne scii
nemalsciebla = Tia, ke oni ne povas ĝin malscii