Messaggi: 25
Lingua: Esperanto
zan (Mostra il profilo) 24 settembre 2012 23:30:25
Francestral:malscii = Ne sciiEstus pli bone, ke malscii = Ne scii, kion oni bezonus, aŭ kies manko suferigas, analoge per PIV.
nemalsciebla = Tia, ke oni ne povas ĝin malscii
Sed kial "malhavi" subite ekhavis novan signigon, kiun origina "havi" ne havas?
"Havi" ne ĉiam signifas "havi bezonaĵon aŭ kontentigaĵon": havi malsanon.
Ĉu tia uzo de "mal-", ke ĝi aldonas novan signifon, estas logika? Mi dubas.
robbkvasnak (Mostra il profilo) 25 settembre 2012 02:12:12
Mi rerakontas la historion de la promenvojo en mia universitato.
Plifrue estis parkumejo antaŭ la ĉefkonstruaĵo. Inter la du estis bela gazono. La universitato konstruis novan konstruaĵon sur la parkumejo. Unue la studentoj ĉikaŭiris la gazonon sed iam ajn iu aŭdaculo transiris la gazonon. Aliaj studentoj vidis tion kaj ankaŭ transiris la gazonon. Iom post iom aperis kota piedvojo. La universitato metis baron ĉirkaŭ la kota piedvojo. La studentoj nun iris flanke de la baro kaj kreis novan kotan piedvojon. Finfine la universiato cedis la lukton kaj metis pavimon sur la kotan piedvojon. Nun oni oficiale rajtas uzi la novan trotuaron por iri rekte al la nova konstruaĵo.
Tiel konstruiĝas lingvo! Oni ne povas dikti al la uzantoj kion diri!
sudanglo (Mostra il profilo) 25 settembre 2012 08:37:05
Sed gratulon al nia franca amiko por interesa punkto. Mi trovas la vorton ne-malsciebla tre plaĉa.
La malscio estas pli ŝoka ol la ne-scio. La ne-scion oni povas korekti per taŭga edukado. Sed fronte al la malscio, kion fari? Ŝajne eĉ se oni instruas, la perversa studento mallernos tion poste.
Malscias volas diri do, mi ne scias ke ne volas scii, kaj sciiĝinte mi ignorus.
Tiu bando da malsciantoj estas bela insulto.
raffadalbo (Mostra il profilo) 30 settembre 2012 15:10:09
Tamen, ankaŭ en naturaj lingvoj batalas inter si du malaj tendencoj:
1) oni volas mallongigi vortoj, por paroli pli rapide;
sed
2) oni volas ankaŭ longigi vortojn, por paroli pli klare.
La rezultoj ne estas ĉiam logikaj. Jen kelkaj ekzemploj por la latinaj lingvoj:
1) latina vorto "dicere" (=diri) iĝis "dire" en la itala, "dire" en la franca
2) latina vorto "fratis" (=frato) iĝis "fratello" en la itala
3) anstataŭ la latinaj salutoj "ave" kaj "vale", oni uzas ofte pli longajn salutojn ("buongiorno", "arrivederci", "bonjour", "au revoir" ktp) - la mallongaj salutoj kiel "ciao" estas nur neformalaj
Pri "mi ne scias", la itala permesas tre mallongan, neformalan vorton ("Boh" ), kiu ne estas mallongigo de "Non lo so" (= mi ne scias) sed aparta vorto. Sed oni ne uzas tiun vorton ĉiam; foje oni diras "boh", foje oni diras "non lo so", foje oni diras "chissà" (= kiu scias?).
Francestral (Mostra il profilo) 30 settembre 2012 17:53:28
raffadalbo:oni volas ankaŭ longigi vortojn, por paroli pli klare.En la franca, hodiaŭ estis "hui". Ĝi estis pli mallonga ol la angla vorto "today".
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Nuntempe, hodiaŭ estas "aujourd'hui".
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Kelkaj eĉ diras "au jour d'aujourd'hui".
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Sed ĝi ne estas pli klara. Ĝi nur estas pli longa.