Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ĉu ekzistas parola mallongigo de "mi ne scias" ?

ca, kivuye

Ubutumwa 28

ururimi: Esperanto

walfino (Kwerekana umwidondoro) 24 Nyakanga 2012 05:48:50

darkweasel:
walfino:Kial ne povas uzi malscias?
kio estus la avantaĝo?
Malscias.

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 24 Nyakanga 2012 18:44:13

Kiel ŝerca esprimo malscias bonas. Komparu maltrinki (pisi ŝerce). Sed verdire, kio estas la malo de scio? Aŭ oni scias, aŭ oni ne scias.

Francestral (Kwerekana umwidondoro) 24 Nyakanga 2012 20:24:31

whysea:Se oni konsentas ke akcepteblas "kotopo" kaj "mojosa" en slanga/mallongigita parolado, kial ne ankaŭ "monoso"? (mi ne scias)?
Eble ĝi estas bona ideo. Ĉu MNS havas alian signifon en Esperanto ?

walfino:Malscias.
La elparolado de "malscias" estas malmulte pli longa ol la elparolado de "ne scias".

sudanglo:Kiel ŝerca esprimo malscias bonas. Komparu maltrinki (pisi ŝerce). Sed verdire, kio estas la malo de scio? Aŭ oni scias, aŭ oni ne scias.
Malhavi estas en PIV. Kvankam, aŭ oni havas ion, aŭ oni ne havas ion.
malhavi = Ne havi ion, kion oni bezonus, aŭ kies manko suferigas (PIV)

La vorto malhavi estas utila, ĉar el ĝi oni povas formi la vorton nemalhavebla.
nemalhavebla = Tia, ke oni ne povas ĝin malhavi (PIV)

La vortoj malscii kaj nemalsciebla ne estas en PIV, sed povus signifi :
malscii = Ne scii
nemalsciebla = Tia, ke oni ne povas ĝin malscii

zan (Kwerekana umwidondoro) 24 Nyakanga 2012 23:30:25

Francestral:malscii = Ne scii
nemalsciebla = Tia, ke oni ne povas ĝin malscii
Estus pli bone, ke malscii = Ne scii, kion oni bezonus, aŭ kies manko suferigas, analoge per PIV.

Sed kial "malhavi" subite ekhavis novan signigon, kiun origina "havi" ne havas?
"Havi" ne ĉiam signifas "havi bezonaĵon aŭ kontentigaĵon": havi malsanon.
Ĉu tia uzo de "mal-", ke ĝi aldonas novan signifon, estas logika? Mi dubas.

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyakanga 2012 02:12:12

Kredu min, homoj, se ekzistus komunumo kie oni ĉiutage esperantas, iom post iom mallongigoj aperus - se nur por tiu komunumo - sed eble disvastiĝontaj ĉien ajn. Lingvo ne estas tute planebla. Oni parolas por komuniki plej rapide eble.
Mi rerakontas la historion de la promenvojo en mia universitato.
Plifrue estis parkumejo antaŭ la ĉefkonstruaĵo. Inter la du estis bela gazono. La universitato konstruis novan konstruaĵon sur la parkumejo. Unue la studentoj ĉikaŭiris la gazonon sed iam ajn iu aŭdaculo transiris la gazonon. Aliaj studentoj vidis tion kaj ankaŭ transiris la gazonon. Iom post iom aperis kota piedvojo. La universitato metis baron ĉirkaŭ la kota piedvojo. La studentoj nun iris flanke de la baro kaj kreis novan kotan piedvojon. Finfine la universiato cedis la lukton kaj metis pavimon sur la kotan piedvojon. Nun oni oficiale rajtas uzi la novan trotuaron por iri rekte al la nova konstruaĵo.
Tiel konstruiĝas lingvo! Oni ne povas dikti al la uzantoj kion diri!

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyakanga 2012 08:37:05

Vi pravas kaj vi malpravas Robb. Esperanto diferencas de la aliaj lingvo en la forte establita tradicio, ke oni ne uzu esprimojn, kiuj tro facilanime malatentas la logikon.

Sed gratulon al nia franca amiko por interesa punkto. Mi trovas la vorton ne-malsciebla tre plaĉa.

La malscio estas pli ŝoka ol la ne-scio. La ne-scion oni povas korekti per taŭga edukado. Sed fronte al la malscio, kion fari? Ŝajne eĉ se oni instruas, la perversa studento mallernos tion poste.

Malscias volas diri do, mi ne scias ke ne volas scii, kaj sciiĝinte mi ignorus.

Tiu bando da malsciantoj estas bela insulto.

raffadalbo (Kwerekana umwidondoro) 30 Nyakanga 2012 15:10:09

Esperanto estas artefarita lingvo, do ĝi ne obeas la regulojn de naturaj lingvoj - ankaŭ pri la mallongiĝo de vortoj.

Tamen, ankaŭ en naturaj lingvoj batalas inter si du malaj tendencoj:
1) oni volas mallongigi vortoj, por paroli pli rapide;
sed
2) oni volas ankaŭ longigi vortojn, por paroli pli klare.

La rezultoj ne estas ĉiam logikaj. Jen kelkaj ekzemploj por la latinaj lingvoj:
1) latina vorto "dicere" (=diri) iĝis "dire" en la itala, "dire" en la franca
2) latina vorto "fratis" (=frato) iĝis "fratello" en la itala
3) anstataŭ la latinaj salutoj "ave" kaj "vale", oni uzas ofte pli longajn salutojn ("buongiorno", "arrivederci", "bonjour", "au revoir" ktp) - la mallongaj salutoj kiel "ciao" estas nur neformalaj

Pri "mi ne scias", la itala permesas tre mallongan, neformalan vorton ("Boh" ), kiu ne estas mallongigo de "Non lo so" (= mi ne scias) sed aparta vorto. Sed oni ne uzas tiun vorton ĉiam; foje oni diras "boh", foje oni diras "non lo so", foje oni diras "chissà" (= kiu scias?).

Francestral (Kwerekana umwidondoro) 30 Nyakanga 2012 17:53:28

raffadalbo:oni volas ankaŭ longigi vortojn, por paroli pli klare.
En la franca, hodiaŭ estis "hui". Ĝi estis pli mallonga ol la angla vorto "today". ridulo.gif
Nuntempe, hodiaŭ estas "aujourd'hui". malgajo.gif
Kelkaj eĉ diras "au jour d'aujourd'hui". malgajo.gif malgajo.gif

Sed ĝi ne estas pli klara. Ĝi nur estas pli longa.

Subira ku ntango