글: 18
언어: Esperanto
darkweasel (프로필 보기) 2012년 9월 14일 오전 9:24:31
Demian:Tiuokaze vi ŝatus certe ankaŭ GNOME 2/MATE, kiu estas aspekte sufiĉe simila al Xfce, sed ne havas kelkajn ĝenetaĵojn.
Nun mi uzas Xfce-on. Ĝi aspektas al mi pli rapida ol Gnome. Mi ŝatas ĝin!

AlexN (프로필 보기) 2012년 9월 14일 오전 10:51:38
Demian:Jes, jes, jes. Mi pensas ke Unity kaj nova Gnome mortigis aŭ almenaŭ prokrastis labortablan Linuks'n.
Multaj personoj diras ke Unity kaj Gnome 3 estas malbonaj.
Demian:Nu, se vi ŝatas iun virinon, ĉu vi ĉiam povas rakonti kial vi ŝatas ŝin? Se vi vidas ion ruĝan, ĉu vi povas klarigi kial vi vidas ĝin ruĝa? Vi ĝuste vidas ĝin.
Do, ĉu vi (aŭ iu alia) bonvole klarigos, kial uzantoj de Linux tiom malŝatas Gnome-on kaj Unity-on?
Mi provis Unity-on kaj mi ne ŝatis ĝin, tio estas sufiĉa por mi.
Vilius (프로필 보기) 2012년 9월 14일 오후 12:01:52
Tamen mi ne povas kompreni, kial tiom da homoj ne ŝatas Gnome 3. Al mi kontraŭe, ĝi aperis tre freŝa, kaj ege komforta. Mi tiel alkutimiĝis fari la supren-maldekstren movon per mia muso, ke mi fojfoje faras tion eĉ en aliaj ĉirkaŭaĵo.
Chainy (프로필 보기) 2012년 9월 14일 오후 12:40:10
Vilius: Mi tiel alkutimiĝis fari la supren-maldekstren movon per mia muso, ke mi fojfoje faras tion eĉ en aliaj ĉirkaŭaĵo.Do plaĉas al vi dufoje klaki, kiam en GNOME 2 oni bezonis nur unu alklakon?
Vilius (프로필 보기) 2012년 9월 14일 오후 1:14:24
Chainy:Do plaĉas al vi dufoje klaki, kiam en GNOME 2 oni bezonis nur unu alklakon?Dufoje klaki kion? Mia normala maniero por aktivigi novan programon estas supren-maldekstren movo per mia muso, kaj unu klako por aktivigi programon el menuo. Do teĥnike okazas unu movo, kaj unu klako.
Nur kiam mi volas aktivigi malofte uzatajn programojn, tiam mi devas klaki dufoje, kaj verŝajne iomete rulumi per muso (aŭ tajpi unuajn literojn de nomo de la programo). Tamen malofte uzatajn programojn, mi uzas... Nu malofte

Chainy (프로필 보기) 2012년 9월 14일 오후 1:29:41
Vilius:jes, mi mismemoris. Sed tiu movo supren-maldekstren jam estas sufiĉe ĝena, laŭ mi. Mi preferas havi ĉiam-videblan panelon kiel en la antaŭa versio. Mi suspektas, ke eblas aldoni ion tian, sed la defaŭlta sistemo ne donas tian opcion. Tio estas iom stranga, ĉar preskaŭ ĉiuj aliaj sistemoj havas ĉiam-videblan panelon (KDE, Unity, MacOs, Windows, xfce, Cinnamon, ktp).Chainy:Do plaĉas al vi dufoje klaki, kiam en GNOME 2 oni bezonis nur unu alklakon?Dufoje klaki kion? Mia normala maniero por aktivigi novan programon estas supren-maldekstren movo per mia muso, kaj unu klako por aktivigi programon el menuo. Do teĥnike okazas unu movo, kaj unu klako.
Koracio (프로필 보기) 2012년 9월 16일 오후 7:58:23
Sed Unity estas malfacile manipulebla.
AlexN (프로필 보기) 2012년 9월 17일 오전 10:20:19
Vilius:Certe, ŝati aŭ ne ŝati, ĉiu preferas laŭ sia persona gusto.Do, tiom da homoj havas tian personan guston. Tio ne estas mirinda.
Tamen mi ne povas kompreni, kial tiom da homoj ne ŝatas Gnome 3.