Đi đến phần nội dung

Unity, Gnome, KDE, Lxde, Xfce kaj aliaj labortablaj ĉirkaŭaĵoj

viết bởi Demian, Ngày 13 tháng 9 năm 2012

Tin nhắn: 18

Nội dung: Esperanto

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 09:24:31 Ngày 14 tháng 9 năm 2012

Demian:
Nun mi uzas Xfce-on. Ĝi aspektas al mi pli rapida ol Gnome. Mi ŝatas ĝin!
Tiuokaze vi ŝatus certe ankaŭ GNOME 2/MATE, kiu estas aspekte sufiĉe simila al Xfce, sed ne havas kelkajn ĝenetaĵojn. ridulo.gif

AlexN (Xem thông tin cá nhân) 10:51:38 Ngày 14 tháng 9 năm 2012

Demian:
Multaj personoj diras ke Unity kaj Gnome 3 estas malbonaj.
Jes, jes, jes. Mi pensas ke Unity kaj nova Gnome mortigis aŭ almenaŭ prokrastis labortablan Linuks'n.

Demian:
Do, ĉu vi (aŭ iu alia) bonvole klarigos, kial uzantoj de Linux tiom malŝatas Gnome-on kaj Unity-on?
Nu, se vi ŝatas iun virinon, ĉu vi ĉiam povas rakonti kial vi ŝatas ŝin? Se vi vidas ion ruĝan, ĉu vi povas klarigi kial vi vidas ĝin ruĝa? Vi ĝuste vidas ĝin.
Mi provis Unity-on kaj mi ne ŝatis ĝin, tio estas sufiĉa por mi.

Vilius (Xem thông tin cá nhân) 12:01:52 Ngày 14 tháng 9 năm 2012

Certe, ŝati aŭ ne ŝati, ĉiu preferas laŭ sia persona gusto.
Tamen mi ne povas kompreni, kial tiom da homoj ne ŝatas Gnome 3. Al mi kontraŭe, ĝi aperis tre freŝa, kaj ege komforta. Mi tiel alkutimiĝis fari la supren-maldekstren movon per mia muso, ke mi fojfoje faras tion eĉ en aliaj ĉirkaŭaĵo.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 12:40:10 Ngày 14 tháng 9 năm 2012

Vilius: Mi tiel alkutimiĝis fari la supren-maldekstren movon per mia muso, ke mi fojfoje faras tion eĉ en aliaj ĉirkaŭaĵo.
Do plaĉas al vi dufoje klaki, kiam en GNOME 2 oni bezonis nur unu alklakon?

Vilius (Xem thông tin cá nhân) 13:14:24 Ngày 14 tháng 9 năm 2012

Chainy:Do plaĉas al vi dufoje klaki, kiam en GNOME 2 oni bezonis nur unu alklakon?
Dufoje klaki kion? Mia normala maniero por aktivigi novan programon estas supren-maldekstren movo per mia muso, kaj unu klako por aktivigi programon el menuo. Do teĥnike okazas unu movo, kaj unu klako.
Nur kiam mi volas aktivigi malofte uzatajn programojn, tiam mi devas klaki dufoje, kaj verŝajne iomete rulumi per muso (aŭ tajpi unuajn literojn de nomo de la programo). Tamen malofte uzatajn programojn, mi uzas... Nu malofte ridulo.gif

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 13:29:41 Ngày 14 tháng 9 năm 2012

Vilius:
Chainy:Do plaĉas al vi dufoje klaki, kiam en GNOME 2 oni bezonis nur unu alklakon?
Dufoje klaki kion? Mia normala maniero por aktivigi novan programon estas supren-maldekstren movo per mia muso, kaj unu klako por aktivigi programon el menuo. Do teĥnike okazas unu movo, kaj unu klako.
jes, mi mismemoris. Sed tiu movo supren-maldekstren jam estas sufiĉe ĝena, laŭ mi. Mi preferas havi ĉiam-videblan panelon kiel en la antaŭa versio. Mi suspektas, ke eblas aldoni ion tian, sed la defaŭlta sistemo ne donas tian opcion. Tio estas iom stranga, ĉar preskaŭ ĉiuj aliaj sistemoj havas ĉiam-videblan panelon (KDE, Unity, MacOs, Windows, xfce, Cinnamon, ktp).

Koracio (Xem thông tin cá nhân) 19:58:23 Ngày 16 tháng 9 năm 2012

Mia plej ŝatata labortabla ĉirkaŭaĵo estas FVWM, kaj ŝatas ankaŭ Gnome kaj KDE.
Sed Unity estas malfacile manipulebla.

AlexN (Xem thông tin cá nhân) 10:20:19 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Vilius:Certe, ŝati aŭ ne ŝati, ĉiu preferas laŭ sia persona gusto.
Tamen mi ne povas kompreni, kial tiom da homoj ne ŝatas Gnome 3.
Do, tiom da homoj havas tian personan guston. Tio ne estas mirinda.

Quay lại