Zum Inhalt

Unity, Gnome, KDE, Lxde, Xfce kaj aliaj labortablaj ĉirkaŭaĵoj

von Demian, 13. September 2012

Beiträge: 18

Sprache: Esperanto

Demian (Profil anzeigen) 13. September 2012 09:37:04

Kiujn el la superaj (aŭ iu alia) labortablaj ĉirkaŭaĵoj vi preferas, kaj kial?

Ĝis nun mi uzis Unity kaj Gnome (Fedora). Nun provas Xfce pere de Viva KD. Kaj ĝi estas pli rapida ol Gnome, eĉ nun, kiam mi jam ne instalis ĝin.

Estas granda surprizo! Mi baldaŭ instalos Fedora-on 17 kun Xfce labortabla ĉirkaŭaĵo!

===

Por terminoj komputilsciencaj, konsultu: Komputeko! (plejparte por angla parolantoj. Sed mi esperas ke ankaŭ ekzistas similaj retejoj por parolantoj de aliaj lingvoj)

untech (Profil anzeigen) 13. September 2012 11:58:09

Demian:Kiujn el la superaj (aŭ iu alia) labortablaj ĉirkaŭaĵoj vi preferas, kaj kial?
Mi uzas Awesome-on, kahela fenestroadministrilo. Ĝi estas simpla, rapida, konvena kaj flexebla.

Vilius (Profil anzeigen) 13. September 2012 12:26:07

Mi uzas Gnome 3.4 kaj ŝategas ĝin.
En malnovega tekokomputilo, kiun mi uzas de tempo al tempo mi uzas XFCE, ĉar la bedaŭra maŝineto ne estas sufiĉe forta por uzi la novan Gnome'on.

Kirilo81 (Profil anzeigen) 13. September 2012 13:03:45

Mi povas komforte kaj proprastile labori nur per KDE, mi elprovadis aliajn ĉirkaŭaĵojn kaj ne ŝatis ilin.

marcuscf (Profil anzeigen) 13. September 2012 13:41:17

Mi preferas KDE kaj Xfce.

Bedaŭrinde la programistoj de ĉiuj ĉirkaŭaĵoj de tempo al tempo refaras ĉion, kaj transformas bone uzeblan programaron en novigan malmaturan programaron, kun tre novaj ideoj kaj novaj problemoj...

darkweasel (Profil anzeigen) 13. September 2012 14:27:51

GNOME 3 kaj Unity estas teruraj fuŝaĵoj.

MATE ankoraŭ ne maturiĝis kaj sur mia malnova komputilaĉo de tempo al tempo uzis, kiam mi ĝin provis, 100% de la procesora forto sen iu videbla kialo.

KDE mi neniam vere ŝatis. Tial mi uzas nun Xfce, kvankam ankaŭ pri ĝi mi ne plene kontentas. Ho, GNOME 2 revenu!

Demian (Profil anzeigen) 13. September 2012 14:38:51

darkweasel:GNOME 3 kaj Unity estas teruraj fuŝaĵoj.
Mi jam aŭskultis tion kelkfoje. Multaj personoj diras ke Unity kaj Gnome 3 estas malbonaj. Eĉ Linus Torvalds diris antaŭ kelke da tempo ke li forĵetas novan Gnome-on por Xfce.

Al mi Unity ests belega. Gnome ankaŭ estas belega.

Xfce estas simpla. Sed ĝi estas rapida. (Tion mi spertis hodiaŭ.)

Do, ĉu vi (aŭ iu alia) bonvole klarigos, kial uzantoj de Linux tiom malŝatas Gnome-on kaj Unity-on?

Dankon!

darkweasel (Profil anzeigen) 13. September 2012 20:00:14

Demian:
Al mi Unity ests belega. Gnome ankaŭ estas belega.
Ĉu vi antaŭe ĝuis la agrablegan flekseblecon de GNOME 2? En Unity mi neniam vere trovis, kie estas kio, kaj al mi mankis emo plu esplori. GNOME 3 mi ne vere longe uzis, sed jam la unua rigardo ŝajnis multe malpli fleksebla ol GNOME 2.

Xfce ne atingas GNOME 2, sed almenaŭ estas sufiĉe bona. Ĉiuokaze, mi ne certas, ĉu aĉetinte tekokomputilon (fine de tiu ĉi monato) mi entute plu uzos Linux.

creedelambard (Profil anzeigen) 13. September 2012 20:25:45

Mi uzas kaj Unity kaj XFCE en Ubuntu 12.04. Plejparte mi uzas ilin angle, sed fojfoje ankau esperante.

Unity mi uzas sur mia (pli nova kaj pli forta) tekokomputilo, kaj XFCE mi uzas sur mia (pli malnova kaj pli malforta) servilo.

Demian (Profil anzeigen) 14. September 2012 02:21:23

darkweasel:Ĉu vi antaŭe ĝuis la agrablegan flekseblecon de GNOME 2? En Unity mi neniam vere trovis, kie estas kio, kaj al mi mankis emo plu esplori. GNOME 3 mi ne vere longe uzis, sed jam la unua rigardo ŝajnis multe malpli fleksebla ol GNOME 2.

Xfce ne atingas GNOME 2, sed almenaŭ estas sufiĉe bona. Ĉiuokaze, mi ne certas, ĉu aĉetinte tekokomputilon (fine de tiu ĉi monato) mi entute plu uzos Linux.
Gnome 2? Mi aĉetis komputilon en 2009 kaj instalis Ubuntu-on (Natty Narhwal). Ĝi estas Unity. Do mi neniam spertis Gnome-on 2.

Same, kiam mi komencis uzi Fedora-on 16, ĝi jam elektis Gnome-on 3 kiel ĝia defaŭlta labortabla ĉrikaŭaĵo.

Do, Unity kaj Gnome 3 estis miaj unuaj labortablaj ĉirkaŭaĵoj post alveno en la Linux-a mondo.

Nun mi uzas Xfce-on. Ĝi aspektas al mi pli rapida ol Gnome. Mi ŝatas ĝin!

Zurück nach oben